7-5 Demando: Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?



  Ni kutime vidas, ke altruismo prizorgas aliajn antaŭ si mem, kiel kontraŭo de egoismo, kiu prizorgas sin mem antaŭ la aliaj. Budhismo ne vidas tion kiel unu aŭ la alian anstataŭ miksaĵon de ambaŭ. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas en prizorgon al aliaj, kiam ni vidas, ke la aliaj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.