7-3 Mi opinias, ke malmultaj homoj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?

Respondo: Estas vero, ke ne ĉiu estas jam preta por budhismo. Sed estas ridinde pro tio diri, ke ni instru religion falsan kaj facile kompreneblan por ke ĉiuj povu praktiki ĝin. Budhismo celas al la vero kaj se ne ĉiu havas kapablon por kompreni ĝin, ili eble povos esti pretaj por ĝi en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio Budhanoj ĝentile kaj kviete strebas dividi la vidpunkton de Budhismo kun la aliaj. La Budho instruis nin pro kompatemo kaj ni instruas la aliajn pro kompatemo.