7-2 Demando: Do laŭ budhismo, kio estas saĝo?

Respondo: La plej alta saĝo estis la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas ne kompletaj, efemeraj kaj ne individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga, kaj kondukas al granda sekureco kaj feliĉo, kiu estas nomata Nirvano. Sed la Budho ne parolis tro multe pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas onian instruon al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekte vidi kaj kompreni per ni mem. Sur tiu ĉi nivelo, la saĝo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti aliajn vidpunktojn anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablojn; esti objektiva anstataŭ antaŭjuĝa kaj subjektiva; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emocian aferojn donitajn al ni; kaj ĉiam esti preta ŝanĝi niajn kredojn se faktoj kontraŭaj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu tion faras, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Estas facila la vojo nur kompreni tion, kion oni diris al vi. La budhista vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.