6-9 Demando: Kiel tio eblas?



  Respondo: Se ni ĝuste disvolvas la menson, ĝi estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni kiel koncentri nian mensan energion kaj sendas ĝin al aliaj, ĝi donas efekton sur ilin. Eble vi spertis tion. Se en homplena ĉambro vi sentas iun rigardanta vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia persono. Amema Meditado estas simila. Se ni aktive aplikas mensan energion al la aliaj, ĝi iom post iom transformas ilin.