6-8 Demando: Kio estas la profito de tiu speca meditado?



  Respondo: Se vi praktikas Ameman Meditadon regule kaj kun ĝusta sinteno, vi trovos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj sentoj al la amataj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis, kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj personoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontis malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.