6-7 Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel oni praktiku ĝin?



  Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj praktikas ĝin regule, vi povas ekpraktiki Ameman Meditadon. Vi devas fari tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finis la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj kvieta. Mi estu proktektata en danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu la amatajn personojn kiel neŭtralajn personojn, kiujn vi nek amas nek malamas, kaj fine pensu ĉiujn malamatajn personojn kiel la neŭtralajn esperante, ke ĉiu el ili estu tiel bonfarta kiel vi mem kaj aliaj.