6-5 Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi tion faru?



  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn: loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona pozicio estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kun kapkuŝeno sub viaj sidvangoj, kun viaj dorso rektiĝanta, manoj sur la kruroj kaj okuloj femitaj. Krome vi povas sidi en seĝo rektigante vian dorson tiel longe kiel vi povas. Poste estas aktuala praktiko. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la enspiran kaj elspiran movoj de la spirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de ventro. Dum via praktikado certaj problemoj kaj malfacilaĵoj eble estiĝas. Vi eble spertas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj metu vian atenton sur la spiradon. Vi eble havas multajn entrudiĝantajn pensojn venantajn en vian menson kaj altirantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo por vi fari kontraŭ tiu problemo estas pacience koncentri vian atenton sur la spirado. Se vi daŭre faras tion, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna paco.