6-3 Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?



  Demando: Ni bezonas salon por vivo. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, vi perdus la vivon. Vi bezonas aŭton vivante en la moderna mondo, sed se vi ne sekvas la trafikajn regulojn aŭ stiras la aŭton en ebrieco, la aŭto fariĝas danĝera maŝino. Same, meditado estas fundamento por niaj mensa saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikus ĝin en malsaĝa maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanon kiel deprimitecon, senracian timon aŭ skizofrenion, ili opinias, ke meditado estas tuja kuracmetodo por ilia malsano, ili ekmeditas kaj iam ilia malsano des pli graviĝos. Se vi suferas de tia malsano, vi devas serĉi profesian helpon, kaj denove ekpraktiku meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo, ili praktikas meditadon, kaj anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas kun tro multe da energio por longa tempo kaj baldaŭ ili laciĝos. Sed eble plej multaj problemoj en meditadoj estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado'. Iuj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan teknikon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi ties teknikon, post semajno fama instruisto por meditado vizitas la urbon, kaj tiel ili decidas kombini lian ideon en siajn praktikojn, kaj post nelonge ili senespere konfuziĝos. Estas eraro saltante kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita tekniko al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, kaj vi ekpraktikas meditadon kaj praktikas ĝin senteme, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.