6-2 Demando: Ĉu meditado estas grava?



  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konsciis, ke li estas malpacienca kun sia edzino, kaj li promesis al si mem, "Ekde nun mi ne estos tiel malpacienca." Sed post horo li kriis al sia edzino simple senatendite ĉar malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion bezonatajn por konverti la enradikiĝintan mensan kutimon.