Demando: Bone. Ĉu estas iuj sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?

Demando: Jes. Thomas Hŭley, kiu respondecis pri havanta scienco enkondukita en la 19-a jarcenta brita lerneja sistemo, kaj kiu estis la unua sciencisto defendi teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estis treege verŝjajna ideo. En sia fama libro Evolution and Ethics and other Essays, li diras:

En la doktrino de animtransmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, Brahmana kaj Budhana konjekto trovis facile atingeblan rimedon konstrui verŝjajnan pravigon de la vojo de la kosmo al homo ... Tamen ĉi tiu pledo de pravigo ne malpli verŝjajnas ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakcepos ĝin surbaze de denaska absurdaĵo. Samkiel la doktrino de evoluado, la doktrino de transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon ĉar oni povas provizi la grandan argumenton de analogio.

Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama Sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein ankaŭ trovis la ideon de renaskiĝo interesa.

Diverencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi sur la tero. En 1936 registaraj respondeculoj en Barato plene enketis kaj raportis  interesan kazon. Fraŭlino (Shanti Devi de Delhio) povis precize paroli pri sia antaŭa vivo (ĉe Muttra, kvin cent mejlojn de Delhio), kiu finiĝis en unu jaro antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano kaj parolis pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al ŝiaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn diriojn. Inter tiuj en Barato la reenkarniĝoj estas konsiderataj ordinaraj; la miriga afero por ili en ĉi tiu kazo estis la granda nombro da faktoj, kiujn la fraŭlino memoris. Ĉi tiu kaj similaj kazoj povas esti konsiderataj kiel suplementaj atestaĵoj por la teorio de la nedetruigebleco de memoro.

Profesoro Julian Hŭley, la eminenta Brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke renaskiĝo tre konkordas kun sciencaj pensoj.

Estas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere ellasiĝas ĉe morto sendube kiel radia mesaĝo elsendita de elsendaparato funkcianta en la speciala metodo. Sed oni devas memori, ke la radia mesaĝo nur denove konvertiĝas en mesaĝon kiam ĝi ekkontaktas la ricevilon, la novan materialan strukturon,. Eble same estas nia spirita eliĝo. Ĝi neniam pensos aŭ sentos malutilecon denove enkorpiĝi. Niaj personecoj basiĝas sur la korpo, ke estas vere neebla pripensi supervivon,  kiu estus en iu vera persona senso sen korpo iaspeca... Mi povas pripensi ke io eligita de kiu portus la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel senkabla mesaĝo al la elsenda aparato; sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsama skemoj vagantaj tra la universo ĝis...Ili revenos al realeco de konscio per ekkontaktado al io, kiu povus funkcii kiel ricevaparato por menso.

Eĉ tre praktikaj kal realismaj homoj kiel la Usona industriisto Henry Ford trovis la ideon aŭ renaskiĝon akceptebla, Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la teisma ideo aŭ la materialisma ideo, la renaskiĝo donas al vi duan ŝancon disvolvi vin mem. Henry Ford diras :

Mi adoptits la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis dudek-ses-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi kompletan kontentecon. Laboro estas vana se ni en la sekva vivo ne povas utiligi la sperton, kiu ni kolektas en unu vivo. Kiam mi eltrovis Reenkarniĝon, kiel mi trovis universalan planon, mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo la montriloj de la horloĝo. Genia estas sperto. Iuj ŝajne pensus, kei estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas la frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj estas pli maljunaj ol la aliaj, kaj sekve ili scias pli multe... La eltrovon de reenkarniĝo faris mian menson trankvila... Se vi konservos la rekordon de ĉi tiu konversacio, priskribu ĝin por ke ĝi trankviligu viajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun la longa vidpukto de vivo donas al ni.

Do la Budhaj instruoj de renaskiĝo efektive havas iujn sciencajn atestaĵojn por sin subteni. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas la demandojn, je kiuj teisma kaj la materialisma teorioj ne sukcesis. Kio estas pli malbona ol vivteorio, kiu donas al vi neniun alian sanĉon, nek oportunon por modifi la eraron faritan de ni en tiu ĉi vivo, kaj ne tempon por plue disvolvi la spertojn kaj kapablojn estigitajn de ni en tiu ĉi vivo. Sed laŭ la Budho, se vi ne atingas nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos la ŝancon por provi denove en la sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos ĝustigi vin en la sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Tion, kion vi ne povas far aŭ atingi en ĉi tiu vivo verŝajne vi povos fari en la sekva vivo. Kia mirinda instruo!