Rankoro Inter Patro kaj Filo

Tio estas reala rakonto okazinta en mia hejma regiono. Estis vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo famiĝis pro la mistera kaverno ĉe la vilaĝo. Estis onidiro, ke foje antaŭ longa tempo okazis prezentado de teatraĵoj  en la vilaĝo, kaj en la tagmezo iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por prepari la posttagmezan ludon, sed elkaverniĝinte, li ne plu povis trovi sian teatran teamon. Demandinte, li informiĝis, ke antaŭ kvin jaroj okazis prezentado de teatraĵoj en vilaĝo, sed en iu tagmezo aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio mirigis la aktoron, kaj li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris.

Tamen alia okazaĵo mirinda sed vera des pli famigis la malgrandan montaran vilaĝon.

Iam estis malriĉulo, kiu plantis akvomelonojn ĉe Rivero Klara Akvo fluanta en Wutaishan-montaro. Foje okazis fojro ekster la montaro, do iu forlasis sian hejmon por fari aĉeton en la fojro. Kiam li preterpasis la kampon de akvomelono, li haltis kaj aĉetis melonon grandan kaj dolĉan por mildigi sian lacecon kaj soifon. Tiam la vendanto de la akvomelono vidis, ke la pasaĝero portas multe da arĝento, do li ekhavis malbonan intencon. Dum la pasaĝero okupiĝis en ĝuado de la akvomelono, li subite mortigis lin per tranĉilo, kaj haste enterigis lin ĉe la kampo. Post tio, li ĉirkaŭrigardis, kaj trovis neniun estantan krom ŝtona statuo de budho. Do li iris al la budho, genuiĝis kaj petis, ke la budho ne malkaŝu lian mortigon al la aliaj. Strange li aŭdis respondon, "Ne timu, ke min paroli, se vi mem ne parolos." Li pensis, "Estos sufiĉe bone, ke vi ne malkaŝos min. Kiel mi povas malkaŝi mian mortigon per mi mem?" Kontente li revenis hejmen, kaj senprokraste translokiĝis pli profunden en la montaro por eviti la malkaŝiĝon de sia fikonduto. Per la mono de la mortigito li konstruigis novan domon, aĉetis kampojn, prenis edzinon kaj baldaŭ havis filon. Li ekzaltiĝis pri tio, pensante, "La sortodivenistoj profetis, ke mi restos senida dum mia tuta vivo. Sed nun mi havas brilan filon. Eble tio signifas, ke mia feliĉo venis de mia malbona konduto. ĉar proverbo diras, ke ju pli oni fikondutas, des pli oni riĉiĝas. Verŝajne la budhisma teorio pri la kaŭzoj estas erara."

Forpasis 15 jaroj, kaj foje li kondukis sian filon al la fojro okazanta ekster la montaro. Kiam ili trapasis la lokon, kie li plantis akvomelonon kaj mortigis homon, ili sentis grandan lacecon. Do ili sidiĝis ĉe la ŝtona statuo por ripozi. Dum la ripozo li babilis multe kun la filo. Li subite levis la kapon kaj hazarde vidis la ŝtonan statuon. Li diris al la filo, "Estas mirinde, ke tiu ĉi statuo povas paroli." "Paroli? Ŝtona statuo? Neniel eble!" refutis lia filo. Aŭdinte tion, li do rakontis detale pri sia antaŭa sperto. Ĵus post kiam li menciis la mortigitan pasaĝeron, lia filo subite ekmemoris sian antaŭan vivon kiel vekiĝinte el sonĝo. Li estis neniu krom la pasaĝero mortigita de sia nuna patro.

Plena de furiozeco, li decidis sin venĝi. Vidinte tion, la maljunulo ekkuregis por eskapi la danĝeron dum la filo postkuris. Kurinte longan distancon, la maljunulo estis trafita de saĝa ideo. Li haltis kaj diris al sia filo. "Verŝajne estas prava la budhisma proverbo 'Kion vi semas, tion vi rikoltos'. La sortistoj profetis, ke mi ne havos filon. Sed post mia mortigo, mi eksteratende havis filon. Tio ĝojegis min, kaj faris min decidi, ke mi faru pli da malhonoraĵo. Mi tute ne atendis, ke por vin venĝi, vi eĉ renaskiĝis kiel mia propra filo. Pripensu, ke vi fariĝos mia filo nur pro tio, ke mi mortigis vin. Do se vi antaŭe ne mortigis vin, kiel mi povis mortigi vin en tiu ĉi vivo? Krome, se vi vere vin venĝos kontraŭ mi, ĉu vi povus garantii, ke mi ne fariĝos via filo por min venĝi? Do ĝis kiam ni intermortigos senĉese? Estus pli bone, ke ni forlasu la rankoron inter ni kaj iru al Wutaishan-montaro por fariĝi monaĥoj. Tio helpos nin likvidi nian rankoron kaj donos al ni eternan pacon." La filo opiniis, ke la diro de la patro estas prava. do la patro kaj filo iris en Wutaishan-montaron kaj vere fariĝis monaĥoj. Ili praktikis tre diligente kaj ambaŭ fariĝis eminentaj majstroj budhismaj.

Mi ofte vizitas monaĥejon de Ŝtona Kaverno kaj restas tie iom da tempo por ĝui la trankvilecon kaj belajn pejzaĝojn. Do karaj amikoj, se vi havos ŝancon viziti Ĉinion, bonvenon al la monaĥejo por sperti trankvilecon kaj pacecon.