Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post kiam ni mortas?

Respondo: Ne nur estas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, ĝi estas antaŭ nura la postviva teorio, kiu havas multajn atestaĵojn por subteni ĝin. Estas ne peceto da atestaĵo por provi, ke ekzistas ĉielo, kaj certe ankaŭ mankas la atestaĵo de neiĝo je la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsiikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en anglujo kvinjara knabino diris, ke ŝi povas memori siajn "aliajn gepatrojn' kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj ili prezentis centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo ŝajne en hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, sur kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri siaj tieaj ĉiutagaj vivoj. Ŝi larmoplene parolis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis de la vundo post du tagoj. Kiam oni kontrolis la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. Estis vilaĝo en Hispanio kun la nomo informita de kvin jara knabino. Estis domo de la formo kiun ŝi jam priskribis, sur la strato, kiun ŝi nomis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis de trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Nun kiel la kvinjara knabino vivanta en anglujo kaj kiu neniam vizitinta hispanion eble scias ĉiujn tiujn detalaĵojn? Kaj certe tio ne estas la nura kazo en tiu formo. Profesoro Ian Stevenson de la Universitato de Virginina Departemento de Psikologio jam priskribis dekojn da kazoj de tiu formo en siaj libroj. Li estis fidinta sciencisto, kies 25-jaraj pristudo pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta atestaĵo por budhisma instruo pri la renaskiĝo*.

* legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases pof Reincarnation Type", University Press of Virginina, Charlotteville USA 1975.