5-4. Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?



  Respondo: La plej grava faktoro, sed ne la ununura, influanta kie ni renaskiĝos kaj kian specon da vivo ni havos, estas karmo. La vorto Karmo signifas 'rezulton' estiĝintan el nia ago de interna menso. En aliaj vortoj, nia nuna stato estas decidita ĉefe de tio, kiel ni pensis kaj agis en la estinteco. Same, kion ni pensas kaj agas nun influas tion, kio ni estos en la futuro.



  Homo ĝentila kaj amema kutime renaskiĝas en ĉela regno aŭ kiel homo kiu havas avantaĝon de pleruzaj spertoj. La maltrankvila, malhonora kaj tre kruela homo kutime renaskiĝas en infera regno aŭ kiel homo, kiu havas tendencon de doloraj spertoj. La homo, kiu disvolvas neniam kontentigeble fortan avidon, frenezajn dezirojn kaj brulantajn ambiciojn kutime renaskiĝas kiel malsata spiritoo, aŭ kiel homo turmentita de avido kaj deziro. Ĉiu ajn mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo daŭras en la sekva vivo. Do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.