5-3. Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?



  Respondo: Ne. Estas kelkaj regnoj en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj naskiĝas en ĉielo, iuj naskiĝas en infero, iuj naskiĝas kiel malsataj demonoj, kaj tiel plu. Ĉielo estas ne konkreta loko, sed stato de ekzisteco, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe plezuron. Iuj religioj klopodas diligente por renaskiĝi en ĉiela ekzisteco, erare kredante, ke ĝi estas ĉiama loko. Sed ĝi ne estas tia. Kiel aliaj laŭkondicaj statoj, ĝi estas efemera. Kiam ies vivo finiĝas, li denove renaskiĝas kiel la aliaj. Infero same estas ne konkreta loko, sed stato de ekzisteco, kie oni havas subtilan korpon kaj la menso spertas ĉefe maltrankvilon kaj suferon. Estado de malsata spirito denove estas stato de ekzisteco, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco.



  Do ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj demonoj ĉefe doloron, kaj homaj vivestaĵoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ feliĉo kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter homa mondo kaj aliaj regnoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de ekzisteco.