Saluton, karaj geamikoj.

  Mi jam finis la tradukadon de "Cent Rakontoj" el kiuj mi publikigis duonon sur tiu ĉi blogo. La tutan tradukaĵon mi alŝutos en la interreton post la refoja kontrolado. Nun mi daŭrigas mian elangligadon de alia verketo pri budhismo. Ĉi lastajn tagojn mi ĵus tradukas ĉapitron pri "renaskiĝo", do mi ankaŭ publikigu mian traduketon ĉi tie por kontentigi la intereson de ĉiuj ĉar laŭ mi la temo pri renaskiĝo interesas al multaj samideanoj scivolemaj kia mi.

  Mi devas konfesi, ke pro mia mallerteco pri angla lingvo, tiu ĉi verketo estas pli malfacila ol la rakontaro por mi traduki. Do certe estas ne malmultaj eraroj en miaj tradukaĵoj. Se vi trovas ilin, bonvolu afable korekt por mi per la metodo de komenti aŭ informi min per retpoŝtaĵo. Mia retadreso estas: miaohui#zj165.com.

  Antaŭdankon por via afabla helpo!

  Demando: De kie homo venas kaj kien li iras?

Respondo: Estas eble tri respondoj al la demando. Tiuj kredantaj dion aŭ diojn kutime deklaras, ke homo ne ekzistas antaŭ ol li estas kreita. Poste li estiĝas laŭ la volo de dio. Li pasigas sian vivon, kaj poste iras al eterna ĉielo aŭ infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Estas aliaj humanistoj kaj sciencistoj, kiuj deklaras, ke homo venas je koncepto pro la natura kaŭzo, vivas kaj poste mortas, lia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiel multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiel multaj infanoj estas abortitaj antaŭ kaj dum sia naskiĝo. Alia problemo pri la teista ekspliko estas, ke ŝajne maljuste, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero por tio, kion li faris en nur 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. La malkredo kaj kulpo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna torturo. Same, 60- aŭ 70-jaraj bonkondutoj estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la ĉielo. La alia ekspliko estas multe pli bona ol la unua, kaj havas pli da scienca atestaĵo por subteni ĝin, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditajn. Kiel la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel konscienco disvolviĝas de la kuniĝo el du ĉeloj, la spermo kaj ovo? Nun la parapsikoligio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do fenomeno kiel telepatio estas des pli malfacile konvena en la materialista modelo de la menso.


Budhismo proponas plej kontentigan eksplikon, de kie homo venas kaj kien li iras. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj estiĝintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigis en la fekundiĝinta ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas personecon baziĝinte sur la kondiĉo de mensa karaktero ambaŭ kunportita kaj kreita per nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝos kaj estos modifita de konscienca strebo kaj kondicaj faktoroj kiel edukado, kaj influo de gepatroj kaj la socio. Post la morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundiĝinta ovo. Tiu ĉi proceso de morto kaj rewnaskiĝo daŭras ĝis kiam ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj malsaĝo. Kiam oni tiel agos, anstataŭ la renaskiĝo, la menso atingos staton nomata nirvano, kiu estas la plej supera celo de budhismo kaj la celo de la vivo.