97. Homo Momata Malbona



  [Memakcepto]



  Iam estis mondfama instruisto en Takasilo de nordokcidenta Hindio. Li havis 500 superklasajn lernantojn, kiuj lernis sanktajn instruojn ĉe li.



  Hazade iu el tiuj superklasaj lernantoj nomiĝis "Malbona" de siaj gepatroj. Iutage li pensis, "Kiam oni diras al mi, 'Venu, Malbona', 'Iru, Malbona', "Faru tion, Malbona', estas malbone por mi aŭ la aliaj. Ĝi eĉ sonas malhonore kaj malfortune."



  Do li iris al la instruisto kaj petis lin doni al si pli plezuran nomon, kiu povos alporti bonan fortunon anstataŭ la malbona. La instruisto diris, "Iru tien, kien vi ŝatas, mia filo, kaj trovu pli fortunan nomon. Kiam vi revenos, mi oficiale donos al vi vian novan nomon."



  La Junulo nomata Malbona forlasis la urbon, kaj vojaĝis de vilaĝo al vilaĝo ĝis kiam li venis al granda urbo. Iu ĵus mortis, kaj Malbona demandis, kio estis lia nomo. Oni diris, "Lia nomo estas Viva." "Ĉu Viva ankaŭ mortas?" demandis Malbona. Oni respondis, "Ĉu lia nomo estas Viva aŭ Morta, li devis morti. Nomo nur estas vorto uzata por distingi personon. Nur malsaĝulo ne scias pri tio!" Aŭdinte tion, Malbona ne plu sentis bedaŭron pri sia propra nomo, sed li ankaŭ ne sentis bonon pri ĝi.



  Post kiam li daŭrigis sian vojon en la urbon, ŝuldsklavino estis batita de siaj mastroj sur la strato. Li demandis, "Kial oni batas ŝin?" Oni diris, "Ĉar ŝi estas sklavino ĝis kiam ŝi pagos la ŝuldon al siaj mastroj. Ŝi venis hejmen de sensalajra laborado por pagi la interezon de ŝia ŝuldo." "Kio estas ŝia nomo?" li demandis. "Ŝia nomo estas Riĉa." ili diris. "Nomate Riĉa, ŝi ne havas monon eĉ por pagi la interezon?" demandis Malbona. Ili respondis, "Ĉu ŝia nomo estas Riĉa aŭ Malriĉa, ŝi havas neniom da momo. Nomo nur estas vorto uzata por distingi personon. Nur malsaĝulo ne scias pri tio!" Aŭdinte tion, Malbona malpli interesiĝis pri la ŝanĝigo de sia nomo.



  Laŭ la vojo li renkontis viron, kiu perdis sian vojon. Li demandis lin, "Kio estas via nomo?" Li respondis, "Mia nomo estas Vojgvidisto." "Ĉu vi volas diri, ke eĉ Vojgvidisto ankaŭ perdiĝas?" demandis Malbona. La viro diris, "Ĉu mia nomo estas Vojgvidisto aŭ Vojaĝanto, mi perdis mian vojon. Nomo nur estas vorto uzata nur por distingi personon. Nur malsaĝulo ne scias pri tio!"



  Tiam tute kontentiĝinte pri sia propra nomo, Malbona revenis al sia instruisto.



  La mondfama instruisto de Takasilo demandis lin, "Kiel vi fartas, mia filo? Ĉu vi trovis bonan nomon?" Li respondis, "Sinjoro, tiuj, kiuj nomiĝas Viva kaj Morta ambaŭ mortas; Riĉa kaj Malriĉa havas neniom da mono; Vojgvidisto kaj Vojaĝanto povas perdi la vojon. Nun mi scias, ke nomo estas nur vorto por distingi personon. La nomo okazigas nenion anstataŭ niaj kondutoj. Do mi estas kontenta pri mia nomo. Ne plu necesas ŝanĝi ĝin."



  La instruisto resumis la lecionon, kiun lia lernanto lernis tiamaniere,"Vidinte, ke Vivo mortas, Riĉa malriĉas, Vojgvidisto perdiĝas, Malbona jam akceptis sin mem."



  La moralinstruo estas: "Rozo en alia nomo ankaŭ parfumas same dolĉe."