96, 132. Reĝido kaj Demonino

Ĉapitro 1. Kvin Manĝaĵoj en la Arbaro

Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel lia 100-a filo, kaj fariĝis saĝa junulo.

Tiam estis Silentaj Budhoj venantaj al la Palaco por ricevi almozmanĝaĵon. Ili nomiĝis Budhoj ĉar ili jam iluminiĝis kaj sciis la veron kaj spertis vivon de vero en ĉiu ajna momento. Ili nomiĝis Silentaj ĉar ili ne predikis la Veron pro tio, ke tiam laŭ ilia scio neniu alia povis kompreni ĝin. Sed plena de kompatemo al la malfeliĉoj de ĉiuj vivestaĵoj, la Silentaj Budhoj deziris helpi ĉiun ajn, kiu petis ilin.

Iutage la juna reĝido pensis pri siaj 99 pliaĝaj fratoj kaj volis scii, ĉiu li havos ŝancon por fariĝi la reĝo de Benareso. Li decidis demandi la Silentajn Budhojn pri tio.

La sekvan tagon la Silentaj Budhoj venis kiel kutime por kolekti manĝaĵon en la palaco. La reĝido alprenis purigitan akvon kaj lavis iliajn piedojn. Kiam ili sidiĝis, li donis al ili bongustaĵojn por manĝi. Antaŭ ol doni la sekvan manĝaĵon, li demandis al ili, "Laŭvice mi estas la 100-a al la trono. Kio estas la ŝanco, ke mi fariĝu Reĝo de Benareso?"

Ili respondis, "Reĝido, kun tiel multaj pliaĝaj fratoj vi ne havos ŝancon por fariĝi reĝo ĉi tie. Sed vi fariĝus reĝo de Takasilo. Se vi povos atingi tien en sep tagoj, vi povos fariĝi reĝo. Sed sur via vojo estas danĝera arbaro. Vi devas iri tra ĝi, ĉar la longeco estas duobla por ĉirkaŭiri ĝin.

"Tiu arbaro estas konata kiel 'Demona Arbaro', ĉar en ĝi plenas ĉiuspecaj demonoj viraj, inaj kaj eĉ idaj! La demoninoj plej ofte pasigas tempon ĉe la vojo. Per sia magio ili aperigas konstruaĵojn kaj ĉiujn urbojn laŭ la vojo.

"La konstruaĵoj havas tegmentojn ornamitajn per steloj, kaj belegajn riĉajn litojn ĉirkaŭitajn de silkaj kurtenoj el multaj koloroj. Sidante en tiuj litoj la demoninoj sin ŝanĝas kiel plej dolĉajn kaj plezurajn feinojn. Kun vortoj falantaj mielon ili tentas la vojaĝantojn dirante, 'Vi aspektas lace. Envenu, sidiĝu, trinku ion kaj poste daŭrigu vian vojon.

"Ili proponas, ke oni akceptu la inviton kaj sidiĝu, poste ili uzas sian belan korpon kaj tentas la vojaĝantojn kun la brulantaj deziroj. Cediĝinte al siaj deziroj, la vojaĝantoj estas mortigitaj kaj manĝitaj dum ilia sango estas ankoraŭ varma!

"Tiamaniere tiuj sorĉitaj de vido, estas kaptitaj per la korpaj figuroj de virinoj. Tiuj sorĉitaj de la sono estas kaptitaj per iliaj voĉoj de kantoj kaj sonoj de muzikoj. Tiuj sorĉitaj de la odoro estas kaptitaj de ĉielaj parfumoj, kiujn ili portas. Tiuj sorĉitaj de gustumo estas kaptitaj de la bongustaĵoj, kiujn ili donas. Tiuj sorĉitaj per tuŝo estas kaptitaj de iliaj luksaj litoj kaj veluraj seĝoj.

"Sed se vi povas regi ĉiujn kvin sensojn, kaj teni vin eviti riardi la sorĉe ĉarmajn demoninojn, nur tiam vi povas fariĝi la Reĝo de Takasilo en sep tagoj."

La dankema Bodhisatvo respondis, "Dankon al vi, estimataj honoruloj, mi sekvos vian admonon. Aŭdinte vian averton, kiel mi povos kapti la ŝancon por rigardi ilin?"

Poste li petis la Silentajn Budhojn doni al si specialan magian benon por protekti sin sur sia danĝera vojaĝo tra Demona Arbaro. Do ili ĉantis protektan benon sur fadenon kaj iom da sabloj. Li akceptis la benaĵojn, respekte adiaŭis de ili kaj siaj reĝaj gepatroj.

Reveninte hejmen, li anoncis al siaj proksimaj servantoj, "Mi iros al Takasilo por akcepti reĝecon. Vi restu ĉi tie." Sed kvin el ili diris, "Ankaŭ ni volas iri kun vi." "Ne," li diris, "vi ne povas iri kun mi. Oni jam avertis min, ke sur la vojo estis ĉarmaj demoninoj, kiuj tentas la homojn, kiuj ne povas deteni sian dezirojn venantajn el siaj kvin sensoj. Poste ili mortigos siajn viktimojn kaj manĝos ilin dum ilia sango estas ankoraŭ varma. Estas tro danĝera por vi. Mi dependos min men kaj vojaĝos sole."

Sed la kvin servantoj ne obeis. Ili diris, "Se ni iras kun vi, reĝido, ni nin detenos de rigardo al tiuj ĉarmaj demoninoj. Ni akompanos vin al Takasilo." "Se vi insistas, do iru kun mi." konsentis la reĝido, "sed memoru vian fortan decidemon."

La demoninoj atendis ilin en Demona Argbaro. Ili jam magie estigis belajn vilaĝojn kaj urbojn kun belaj domoj kaj palacoj laŭ la vojo.

Hazarde, unu el la kvin servantoj estis facile sorĉita de vido al la kurboj kaj figuroj de virinaj korpoj. Do li postiĝis por admiri ilin. La maltrankvila reĝido demandis, "Kial vi postiĝas, mia amiko?" "Miaj piedoj doloras al mi," diris la servanto, "lasu min sidiĝi kaj ripozi momenton en unu el la domoj. Poste mi atingos vin." "Mia bona amiko," diris la reĝido, "tiuj estas demoninoj. Do ne ĉasu ilin!"

Sed blindigite de la vida tentaĵo, la servanto respondis, "Mia Moŝto, mi ne sanĝos mian decidon. Kio ajn okazos, lasu ĝin okazi!" Avertinte la lastan fojon, la reĝido daŭrigis sian vojon kun la aliaj kvar.

La postiĝinta servanto proksimiĝis al la bela figuro, kiu sorĉis lin. Post la plena plezuro kun la viro, la demoninoj mortigis lin kaj manĝis lin senprokraste.

Poste la demoninoj iris pluen en Demona Arbaro kaj kreis alian miraĝon de bela etaĝdomo. Ili sidiĝis kaj kantis la plej sorĉajn melodiojn akompanataj de belaj sonoj el ĉiuspecaj muzikiloj. Unu el la sekvantoj de la reĝido sorĉiĝis de la bela muziko. Do ankaŭ li postiĝis kaj englutiĝis de la ankoraŭ malsataj demoninoj.

La demoninoj iris pluen laŭ la vojo kaj kreis alian magian etaĝdomon plenan de bonodoroj el ĉiuspecaj ĉielaj parfumoj. Ĉifoje la servanto, kiu amis dolĉan bonodoron, postiĝis kaj estis manĝita.

Sekve la demoninoj kries fabelan restoracion plenan de manĝaĵoj plej bongustaj el la ĉielo. La amanto de gustumado al la plej bonaj manĝaĵoj postiĝi kaj estis manĝita laŭvice.

Poste la demoninoj daŭre iris pluen laŭ la vojo, kreis molajn luksanjn litojn kaj velurajn seĝojn, kaj sidiĝis sur ilin. La lasta servisto de la reĝido estis amanto de komforta tuŝado al la plej molaj kaj luksaj teksaĵoj. Do li postiĝis, renkontis sian morton, kaj estis tuj manĝita de la avidaj demoninoj.

La okazaĵoj kaŭzis al la Iluminiĝinto solecon en Demona Arbaro. Iu demonino pensis, "Aha! Tiu estas vere firmvola. Sed mi estas des pli firmvola. Mi ne ĉesos mian klopodon antaŭ ol manĝi lian karnon!" Do ŝi obstine sekvis lin kvankam la aliaj demoninoj cesis siajn postkuradojn.

Kiam ŝi proksimiĝis al la bordo de Demona Arbaro, kelkaj arbaristoj vidis ŝin kaj demandis, "Aminda junulino, kiu estas tiu iranta antaŭ vi?" "Ni estas novaj geedzoj," respondis la mensogema demonino, "kaj li estas mia purega edzo, kiu forkuris de mi en nia geedeziĝa nokto. Jen kial mi postkuras lin."

La arbaristoj atingis la reĝidon kaj demandis, "Honora sinjoro, la florsimile delikata kaj orhaŭta junulino forlasis sian familion por vivi kun vi. Kial vi ne iras kun ŝi anstataŭ lasi ŝin postkuri vin?"

La reĝido respondis, "Bonkoraj sinjoroj. Ŝi ne estas mia edzino. Ŝi estas demonino. Ŝi mortigis kvin servantojn de mi kaj manĝis ilin dum ilia sango estis varma!"

Sed la ŝajne aminda demonino diris, "Vidu, sinjoroj, kiel kolero faras la edzojn nomi siajn proprajn edzinojn demoninoj kaj malsataj diabloj! Tia estas la moro de la mondo."

Daŭre sekvante la reĝidon, la firmvola demonino magie sin vidigis kiel gravedulinon. Poste ŝi sin vidigis kiel novan patrinon portantan sian bebon sur la dorso. Vidinte la junan paron, ĉiuj demandis kiel la arbaristoj. Ĉiufoje la Bodhisatvo ripetis, "Ŝi ne estas mia edzino. Ŝi estas demonino.Ŝi mortigis miajn kvin servantojn kaj manĝis ilin dum ilia sango estis ankoraŭ varma!"

Ĉapitro 2. Festeno en la Palaco

Fine ili atingis Takasilon. La demonino malaperigis sian "filon" kaj sole sekvis lin.

Ĉe la urba pordego la reĝido haltis kaj iris en ripozejon. Pro la magia povo de benaj fadeno kaj sabloj akiritaj de Silentaj Budhoj, la demonino ne povis sekvi lin enen. Ŝi restis ekstere kaj plibeligis sin kiel feinon.

La reĝo de Takasilo hazarde vidis ŝin kiam li iris al sia plezura ĝardeno. Sorĉite de ŝia beleco, li decidis havi ŝin. Li sendis servanton por demandi, ĉu ŝi jam edziniĝis. Kiam li faris tion, ŝi respondis, "Jes, mia edzo loĝas en la ripozejo."

Aŭdinte tion, la reĝido kriis el la ĉambro, "Ŝi ne estas mia edzino. Ŝi estas demonino. Si mortigis kvin servantojn, kiuj sekvis min, kaj manĝis ilin dum ilia sango estis ankoraŭ varma!" Ŝi denove plendis, "Vidu, sinjoro, kiel la kolero povas fari edzojn nomi siajn edzinojn demoninoj kaj malsataj diabloj! Tia estas la moro de la mondo."

La servanto revenis al la reĝo kaj raportis ĉion, kion ambaŭ la gejunuloj diris. La reĝo respondis, "Aĵo sen posedanto apartenas al la reĝo." Do li alvenigis la demoninon kaj sidigis ŝin sur la reĝan elefanton. Post la procesio ili revenis al la palaco kaj li prenis ŝin kiel sian unuan reĝinon.

Tiuvespere, la reĝo lavis al si la harojn kaj korpon, prenis vespermanĝon kaj iris al la lito. La demonino prenis sian vespermanĝon, faris ŝin pli bela ol antaŭe kaj sekvis la reĝon al lia lito. Plezuriginte lin, ŝi sin turnis kun dorso al li kaj eksingultis.

La reĝo demandis, "Kial vi ploras, mia koro?" "Mia Moŝto," diris ŝi, "vi prenis min ĉe la vojflanko. En tiu ĉi palaco estas multaj ĵaluzaj virinoj. Ili diros, 'Ŝi havas nek patrinon, nek patron, nek familion kaj nek regnon. Ŝi estis trovita ĉe la vojo.' Ne lasu ilin mokridi min tiamaniere, Mia Moŝto. Donu al mi privilegion super la tuta regno, ke neniu aŭdacas kontraŭi min."

"Mia kara," respondis la reĝo, "Mi havas nenian potencon super la tuta regno. Mia aŭtoritato estas nur super tiuj, kiuj kontraŭis kaj rompis la leĝon." Sed ĉar li tiel plezuriĝis pri ŝia fizikaj ĉarmoj, la reĝo daŭrigis, "Mia koro, mi garantios al vi perfektan aŭtoritaton super ĉiuj, kiuj loĝas en mia palaco."

Kontentigite pri tio, la nova reĝino atendis ĝis kiam la reĝo  endormiĝis. Poste ŝi sekrete kuris al sia hejmo en la urbo de demonoj. Ŝi kolektis la demonojn, demoninojn kaj eĉ la malsatajn malgrandajn demondidojn. Poste ŝi kondukis ilin al la palaco. Ŝi mortigis la reĝon, sia nova edzo, kaj englutis lin krom la ostoj! La aliaj demonoj manĝis ĉiujn loĝantajn en la palaco, eĉ la hundojn kaj kokojn, kaj lasis nur la ostojn.

En la sekva mateno oni trovis surprizite, ke la palacaj pordegoj estis ŝloŝitaj. Maltrankvile ili rompis la fenestrojn per hakiloj kaj eniris. Ili trovis homajn kaj bestajn ostojn disĵetitaj en diversaj lokoj. Nur tiam ili konsciis, ke la viro en la ripozejo diris prave, ke la nova reĝino de la reĝo estis viandmanĝema demonino.

Samtempe la Iluminiĝinto sin protektis de la mortigema demonino dum la nokto. Li jam ŝutis la benajn sabojn sur la tegmentojn de la aliaj domoj kaj ĉirkaŭis la benan fadenon ekster  la muroj. Ĝis la tagiĝo li estis ankoraŭ sendorma en la ĉambro, starante atenteme kun spado en la mano.

Purigante la fuŝaĵon en la palaco, la civitanoj diskutis pri la situacio inter si mem. Ili diris, "La viro en la restejo evidente estas mastro de siaj sensoj ĉar li eĉ ne rigardis la danĝeran belecon de la demonino. Se tia nobla, firmvola kiaj saĝa sinjoro regas nian regnon, ni prosperos. Ni faru lin nia nova reĝo."

Ili unuanime konsentis, iris en la restejon kaj invitis la reĝidon kiel sian reĝon. Kiam li akceptis ilian peton, ili akompanis lin al la palaco, sidigis lin sur mason de juveloj kaj kronis lin kiel reĝon.

Li regis justece, sekvante dek regulojn de bona registaro. Li evitis la kvar devojigajn kondutojn, kiuj estas antaŭjuĝo, kolero, malkuraĝo kaj malsaĝo. Li ĉiam memoris la admonon de la Silentaj Budhoj, kiuj gvidis lin al la reĝeco. Malkiel siaj kvin malfeliĉaj sekvantoj, li rezistis la blindigajn dezirojn al plezuroj de kvin sensoj. Nur tiam li povis profitigi siajn regatojn per sia saĝa regado.

La moralinstruo estas: Vivante nur por sensaj plezuroj, la malsaĝuloj estas formanĝitaj.