95. Klarvida Grandulo, la Reĝo de la Mondo


    


    [Efermeco]


    


    Laŭdire estas du metodoj por praktiki religion. Unu metodo estis vivi malproksime de la ordinara ĉiutaga mondo kiel monaĥo, monaĥino kaj sanktulo. La plej alta celo de tiuj, kiuj sincere praktikas en tiu ĉi metodo, estas la rekta sperto de kompleta Vero -- perfekta Iluminiĝo.


    La alia metodo por praktiki religion estas vivi en la ordinara mondo. La plej alta celo de tiuj, kiuj sencere praktikas en tiu ĉi metodo, estas la harmonio de unueca mondo, la paca vivo sub la perfekte bona reganto -- la "Reĝo de la Mondo."


    Iam la Iluminiĝinto naskiĝis kaj nomiĝis "Klarvida". Kiam li elkreskis, li disvolvis dek regulojn de bona registaro: forigo de sekreta malbona deziro, forigo de malamo, forigo de malutilo, memregado, pacienco, ĝentileco, virteco, malavareco, malkaŝemo kaj boneco.


    La homoj en la mondo ekrimarkis la bonkonduton kaj justecon de Klarvida, kiu vivis rigore laŭ tiuj reguloj. Do la proksimaj homoj iom post iom volonte vivis sub lia regado prenante lin kiel la reĝon, anstataŭ sub tiamaj malhonestaj politikistoj.


    Kun la disvastiĝo de lia reputacio, ĉiuj reĝoj de la mondo venis al Klarvido kaj diris, "Venu, Via Moŝto. Vi estas bonvena. Mia regno estas la via. Konsilu min kiel regi la regnon en via nomo."


    La Klaravido diris, "Ne malutilu al vivo. Ne prenu tion, kion oni ne donis al vi. Ne miskondutu laŭ seksaj deziroj. Ne mensogu. Ne prenu alkoholaĵon, kiu regos vian menson. Miaj ordonoj al la mondo nur estas tiuj kvin. Se oni obeas la kvin ordonojn, mia sesa regulo estas libereco por ĉiuj sekvi la lokajn kutimojn kaj religiojn.


    Post kiam ĉiuj homoj en la mondo venis vivi sub lia paca regado, li famiĝis kiel Klarvida la Grandulo, Reĝo de la mondo. Lia kortega urbo, kiu estis la ĉefurbo de la tuta mondo, nomiĝis Kusavati. Ĝi estis bela kaj prospera urbo kun kvar pompaj pordoj aparte ora, arĝenta, jada kaj kristala.


    Ekster la pordoj, Kusavati estis ĉirkaŭita de sep vicoj da palmarboj: vico de arboj kun oraj trunkoj kaj arĝentaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun arĝentaj trunkoj kaj oraj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun katokulaj trunkoj kaj kristalaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun kristalaj trunkoj kaj katokulaj folioj kaj fruktoj. vico de arboj kun agataj trunkoj kaj koralaj folioj kaj fruktoj; vico de arboj kun koralaj trunkoj kaj agataj folioj kaj fruktoj; kaj fine vico de arboj kun trunkoj, folioj kaj fruktoj de ĉiuj specoj da juveloj estintaj en la mondo!


    Kiam brizo blovis tra tiuj mirindaj palmarboj, la dolĉaj sonoj de milda muziko aŭdiĝis tra la tuta urbo. La muzikoj estis tiel ĉarmaj kaj plezurigaj, ke iuj civitanoj ĉesis sian laboron kaj dancis ĝojplene.


    Klarvida la Grandulo, Reĝo de la Mondo, havis liton inkrustitan de juveloj el la mirindaj palmarboj. Post longa justeca kaj paca regado, li kuŝis sur la riĉa lito por la fina periodo. Li sciis, ke lia fino proksimiĝis.


    La reĝino plej amanta lin el ĉiuj liaj 84,000 reĝinoj nomiĝis "Plej Plezura". Perceptante la staton de lia menso, ŝi diris, "Vi regas la tutajn urbojn de la mondo, inkluzive de tiu ĉi bela Kusavati kun ĝiaj kvar pompaj pordegoj kaj sep vicoj da mirindaj palmarboj. Pensu pri tio kaj estu feliĉa!"


    La reĝo de la mondo diris, "Ne, mia kara reĝino. Ne diru tion. Anstataŭe vi devas admoni min rezigni la kroĉiĝon al la urboj de la mondo kaj al ĉiuj ties havaĵoj." Surprizite de tio, ŝi demandis, "Kial vi diris tion, mia moŝto?" "Ĉar hodiaŭ mi mortos," li diris.


    La reĝino Plej Plezura ekploregis viŝante la fluantajn larmojn. Ĉiuj aliaj 84,000 reĝinoj ankaŭ verŝis siajn larmojn. Kaj la ministroj kaj la tutaj korteganoj, ambaŭ viroj kaj virinoj, ne plu povis deteni sian ploradon kaj singultadon. El ĉiuj okuloj torentis larmoj.


    Sed Reĝo Klarvida la Grandulo diris, "Viaj larmoj estas senutilaj. Estu en paco."Aŭdinte tion, la lamentaj subuloj kaj liaj regnanoj silentiĝis. Poste li diris al Reĝino Plej Plezura, "Mia reĝino, ne ploru. Ne lamentu. Ĉiuj naskiĝintaj, ĉu regno inkvuzive de la tuta mondo, ĉu nur sezamsemo, ne povas daŭri por ĉiam. Ĉiuj naskiĝintaj, ĉu reĝo de la mondo ĉu plej malriĉa humila ŝtelisto, kadukiĝos kaj mortos. La nura vera feliĉo kuŝas en la momento kiam estas nek naskiĝo nek kadukiĝo."  


    Tiamaniere la Iluminiĝinto pensigis ilin pri kio plejmulte da homoj ne volas pensi, ke ĉiuj aferoj renkontos sian malestiĝon. Li admonis ilin esti malavaraj kaj bonkondutaj. Poste la Reĝo de la Mondo, kiel aliaj, mortis. Li renaskiĝis kiel dio en ĉiela mondo, kie li mortis kiel la aliaj.


    


    La moralinstruo estas: "Ĉiuj bonaj aferoj renkontas sian finon."