93. La Malzorgema Leono



  [Prizorgemo]



  Iam antaŭ longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.


  Dum la periodo kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li portis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.


  Hazarde, la loĝado en la arbaro donis al la bovinoj timigan situacion. Viandmanĝa leono vivis proksime. Perceptante la ekzistecon de la leono, la bovinoj senĉese sentis teruron. Tio tiel streĉis kaj timigis la bovinojn, ke ili estis tro malfortaj por doni ne pli ol iomete da lakto.


  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis la paŝtiston, kial li portis tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis, "Sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj kontentecon por produkti lakton. Pro la proksima leono, viaj bovinoj ĉiam estas timigitaj kaj streĉitaj. Do ili malfacile estigas lakton."


  "Mi komprenas." diris la riĉulo. Pripensante kiel kaptisto de bestoj, li demandis, "Ĉu la leono kontaktas intime kun iu alia besto?" La paŝtisto respondis, "Sinjoro. Estis speco da cervoj vivantaj en la arbaro. Ili nomiĝis "cervetoj", ĉar ili estis tro malgrandaj. Eĉ la plenaĝaj cervoj kreskis nur je alteco de ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al iu cervetino."


  La riĉulo de Benareso diris, "Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos sian kutiman lakton. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono, ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam li mortis, portu lian korpon al mi. Poste miaj bovinoj estos sekuraj kaj feliĉaj denove."


  La paŝtisto precize sekvis la ordonon de la mastro. Kiam la leono vidis sian amatan amikinon, li tiel ekzaltiĝis, ke li tute forĵetis sian zorgemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, li tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj ne sufiĉe da zorgemo, li falis en la venenan kaptilon. La kompatinda leono tuj perdis la vivon.




  La moralinstruo estas: Tro multe da bonaĵo eble estas venene danĝera.