91. Venenaj Kuboj


    


    [Trompo]


    


    Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia vetludemulo, kies menso laboris ruze.


    La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, dum la ruzulo estis malhonesta. Kiam li daŭre venkis, li daŭre ludis. Sed kiam li ekperdis, li sekrete metis kubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretendis, ke kubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludon.


    La riĉa ludisto ekrimarkis lian trompon. Iutage li decidis instrui al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur kubojn kaj sekigis ilin por ke la veneno estu nevidebla. Li portis la kubojn al la kutima loko kaj diris, "Ni ludu kubojn!"


    Lia amiko konsentis. Ili starigis la kubludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis venki je ĉiu kubĵeto. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis kubon en sian buŝon.


    Vidinte tion, la riĉulo diris, "Englutu ĝin, kaj poste al vi okazos io eksteratendita. Via propra malhonesteco ege suferigos vin mem."


    Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren malsana kaj svenis. La bonintenca riĉulo pensis, "Jam sufiĉe. Nun mi devas savi lian vivon."


    Li faris medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Li englutigis lin kaj li elvomis la venenan kubon. Li donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero. Tio bonfartigis la ruzulon.


    Post tio li admonis lin ne plu trompi fidelan amikon. Poste ambaŭ vetludantoj mortis kaj renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.


    


    La moralo estas: Trompi amikon eble estas danĝera al via korpo.