90, 363. Unuflanka Gastamo

[Sendankeco]

Iam antaŭe du komercistoj korespondis reciproke. Ili neniam intervidiĝis. Unu vivis en Benareso, dum la alia vivis en malproksima limvilaĝo.

La vilaĝa komercisto sendis grandan karavanon al Benareso. Ĝi havis 500 ĉarojn plenajn de fruktoj, legomoj kaj aliaj produktoj. Li ordonis siajn subulojn vendi ĉiujn varojn per la helpo de la urba komercisto.

Kiam ili atingis la grandan urbon, ili iris rekte al la komercisto. Ili donis al li la alportitan donacon. Li ĝojegis kaj invitis ilin loĝi en sia propra domo. Li eĉ donis monon al ili por ilia ĉiutaga elspezo. Li regalis ilin kun plej granda gastamo. Li demandis pri la bonfarteco de la vilaĝa komercisto, kaj donis donacon por porti al li. Ĉar lokano povis akiri bonan prezon, li do aranĝis, ke ĉiuj iliaj varoj vendiĝis en ĝusta prezo. Ili revenis hejmen kaj diris al sia mastro ĉion, kio okazis.

Poste la urba komercisto sendis karavanon de 500 ĉarojn al la limvilaĝo. Liaj subuloj ankaŭ portis donacojn al la vilaĝa komercisto. Post kiam ili venis al la vilaĝa komercisto, li demandis, "De kie vi venis?" Ili respondis, ke ili venis de la komercisto en Benareso, kiu ofte korespondis kun li.

Akceptinte la donacojn, la vilaĝa komercisto ridis malĝentile, kaj diris, "Ĉiu ajn povus diri, ke ili venis de komercisto en Benareso!" Poste li elpelis ilin, donante al ili nek loĝejon, nek donacon, kaj nek helpon.

La komercistoj de la karavano iris al la urbeta bazaro, kaj faris negocon per sia kapablo sen helpo de la lokano. Ili revenis al Benareso kaj diris al sia mastro pri ĉio, kio okazis.

Post nelonge la vilaĝa komercisto sendis alian karavanon de 500 ĉarojn al Benareso. Liaj subuloj denove portis donacojn al la urba komercisto. Kiam la subuloj de la urba komercisto vidis ilin, ili diris al li," Ni scias kiel provizi taŭgajn loĝejojn, manĝaĵojn kaj kostojn por tiuj homoj."

Ili gvidis la alvenintojn ekser la urbaj muroj al bona loko por tendumi kaj pasigi nokton. Ili diris, ke ili revenos al Benareso por prepari manĝaĵon kaj preni monon por ili.

Anstataŭe ili kolektis ĉiujn siajn kamaradojn kaj revenis al la kampadejo en la mezo de la nokto. Ili prirabis ĉiujn 500 ĉarojn, inkluzive la kostumojn de la komercistoj. Ili forpelis la bovojn, malmuntis kaj forportis la radojn de la ĉaroj.

La vilaĝaj komercistoj teruriĝis. Ili kuregis hejmen tiel rapide, kiel iliaj kruroj kapablis porti ilin.

La subuloj de la urba komercisto rakontis al li ĉion, kion ili faris. Li diris, "Tiuj, kiuj forgesis sian dankemon kaj ignoris simplan gastamon, ricevas tion, kio indas al ili. Tiuj, kiuj ne aprezas la ricevintan helpon, baldaŭ trovis, ke neniu volas helpi ilin plue."

La moralinstruo estas: Se vi ne helpas aliajn, vi ne povas revi, ke ili helpu vin.