86, 290, 362. Leciono el Serpento

[Valoro de Bona Konduto]

Iam antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis tre eminentan konsilantan pastron. Li naskiĝis el riĉa nobela familio. Li estis inteligenta kaj plena de scio. Li estas malavara pri siaj riĉaĵo kaj scio, nenion retenante. Ĉiuj opiniis, ke li estis homo bonkora kaj bonkonduta.

Per praktiko de Kvin Trejnaj ŝtupoj, li trejnis sian menson eviti la kvin fikondutojn. Li trovis, ke li pli boniĝis en sia propra kutimo, rezignante ĉiujn fikondutojn, kiuj estas detrui vivon, ĉar por mortigi iun alian, vi mortigis parton de vi mem; preni tion, kion oni ne donis al vi, ĉar tio faris la posedanton koleri kontraŭ vi; fari seksan miskonduton, ĉar tio kondukis vin al doloro de ĵaluzo kaj malamo; paroli mensogon, ĉar vi ne povas esti vera al vi mem kaj falsa al la aliaj samtempe; perdi la menson pro alkoholaĵo, ĉar tiam vi eble malutiligos vin mem per farado de aliaj kvar fikondutoj.

Vidinte lian vivmanieron, Reĝo Brahmadato pensis, "Tiu vere estas bonulo."

La pastro avidis lerni pli multe pri la valoro de boneco. Li pensis, "La reĝo honoras kaj respektas min plie ol siajn aliajn pastrojn. Sed mi volas scii, kion pri mi li vere plej respektis. Ĉu mia nacieco, nobela naskiĝo aŭ familia riĉaĵo? Ĉu mia granda scio kaj vasta saĝo? Aŭ pro mia bona konduto? Mi devas trovi la respondon de tio."

Do li volis fari eksperimenton por respondi sian demandon. Li decidis pretendi ŝteliston.

Sekvan tagon, kiam li forlasis la palacon, li trapasis la reĝan monerfaranton, kiu faris monerojn el oro. La bona pastro prenis moneron kaj daŭrigis sian iradon el la palaco ne kun intenco teni ĝin. La monerfaranto tre admiris la faman pastron, do li daŭre sidis kaj diris nenion.

En alia tago la pretenda ŝtelisto prenis du monerojn. La kortega monerfaranto ankoraŭ ne protestis.

Fine en la tria tago la pastro favorata de la reĝo kaptis manplenon da ormoneroj. Ĉifoje la monerfaranto ne plu zorgis la reputacion kaj pozicion de la pastro. Li kriis, "Jen estas la tria fojo por vi prirabi la Reĝan Moŝton." Kaptante lin, li kriis, "Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelas monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelas monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelas monon de la reĝo!"

Subite alkuris amaso da homoj, kriante, "Ha! Vi pretendas pli bona ol ni! Ekzemplo de bonkonduto!" Ili batis lin, ligis liajn manojn malantaŭ lia dorso, kaj trenis lin al la reĝo.

Sur la vojo ili iris preter kelkaj serpentistoj. La serpentistoj amuzigis la rigardantojn el la kortego per venena kobro. Ili kaptis la serpenton je la kolo kaj voŝto, volvis ĝin ĉirkaŭ siaj koloj por montri, kiel kuraĝaj ili estis.

La ligita malliberulo diris al ili, "Bonvolu esti atentema! Ne kaptu la kobron je la vosto. Ne kaptu lin je la kolo. Kaj ne volvu la venenan serpenton cirkaŭ viaj koloj. Ĝi mordus vin kaj kaŭzigos subitan finon al viaj vivoj!"

La serpentistoj diris, "Senscia pastro, vi ne komprenas pri tiu ĉi kobro. Fakte li estas tre ĝentila kaj bona. Li ne estas tiel malbona kiel vi! Vi estas ŝtelisto, kiu ŝtelas de la reĝo. Pro via malbona kaj krima konduto vi estis malliberigita kun viaj manoj ligitaj malantaŭ via dorso. Sed ne estas bezono por ligi la bonan serpenton!"

La pastro pensis, "Eĉ venena kobro, kiu mordas aŭ malutiligas neniun, estas nomitaj 'bona'. Fakte bonkonduto estas la kvalito, kiun oni plej admiras en la mondo!"

Kiam ili atingis la tronan ĉambron, la reĝo demandis, "Kio okazis, miaj infanoj?" Ili respondis, "Li estas ŝtelisto, kiu priŝtelis de via reĝa trezorejo." La reĝo diris, "Do punu lin laŭ la leĝo."

La konsilanta pastro diris, "Mia Reĝa Moŝto, mi ne estas ŝtelisto!" "Do pro kio vi prenis la orajn monerojn de la palaco?" demandis la reĝo.

La pastro eksplikis, "Mi faris tion nur kiel eksperimenton por testi kial Via Reĝa Moŝto pli honoras kaj respektas min ol la aliajn. Ĉu pro mia familia fono aŭ riĉaĵo, aŭ pro mia granda scio. Ĝuste pro tio mi sukcese foriris preninte unu aŭ du orajn monerojn. Ĉu vi respektas mian bonkonduton pli ol aliajn? Estas klare, ke pro preno de manpleno da ormoneroj mi ne plu havis la nomon 'bonulo'. Nur tio ŝanĝis respenton en humiligon!

"Eĉ venena kobro, kiu malutiligas neniun, estis nomata 'bona'. Do ne plu necesas alia titolo."

Por emfazi la lecionon, kiun li lernis, la saĝa pastro recitis:

"mi trovis, ke altklasa naskiĝo, riĉaĵo kaj eĉ vasta scio estas malpli admirindaj ol boneco por homaro."

La reĝo pardonis sian eminentan konsilantan pastron.

Li petis la permeson, ke li forlasu la servon al la reĝo en ordinara mondo kaj fariĝu arbara monaĥo. Post rifuzado de sepfojoj, la reĝo finfine donis al li la permeson.

La pastro iris al Himalajoj kaj meditis pace. Kiam li mortis, li renaskiĝis en ĉiela mondo.

La moralo estas: Oni pleje premias bonecon.