84. Demando de Sep-jara Knabo



  [Ses Valoraj Metodoj]



  Iam antaŭe riĉulo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filon, kiu estis inteligenta, scivolema kaj lernema. Eĉ kvankam li estis nur sep-jara, li decidis eltrovi, kio estas vere valora.



  Iutage la malgranda knabo demandis sian patron, "Kio estas la metodoj por gajni la plej valorajn aferojn en la vivo?"



  Lia patro diris, "Nur valoraj metodoj kondukas al valoraj celoj. Estas ses valoraj metodoj:



  tenu vin sana kaj forta;


  estu bonkora en ĉiu maniero;


  aŭskultu tiujn, kiuj havas pli da spertoj;


  lernu de tiuj, kiuj havas pli da scio;


  vivu laŭ la Vero;


  agu kun sincero, ne nur kun energio."



  La knabo atente aŭskultis la vortojn de la patro. Ekde tiam li strebis por praktiki tiuj metodojn. Kiam li plenaĝiĝis kaj fariĝis saĝa, li konsciis, ke la ses valoraj metodoj estas la plej valoraj kaj nedisigeblaj aferoj en vivo.



  La moralinstruo estas: "Serioza demando meritas seriozan respondon."