81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de Reĝo



  [Lernantoj sen Instruisto]



  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon en la ordinara mondo. Li venis al Himalajaj arbaroj kaj vivis kiel senhejma sanktulo. Li disvolvis sian menson kaj gajnis plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis grandan internajn feliĉon kaj pacon en sia menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.



  Iujare kiam komenciĝis la pluva sezono, la lernantoj diris al sia instruisto, "Ho, saĝa majstro. Ni volas iri al la lokoj, kie loĝas pli da homoj. Ni volas almozpeti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj, kaj alporti ilin."



  La instruisto diris, "Mi donos permeson al vi. Estos bone por vi tion fari. Revenu kiam finiĝos la pluva sezono. Sed mi restos ĉi tie kaj meditados per mi mem." Ili genuiĝis kaj esprimis siajn adiaŭajn respektojn.



  La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la reĝa plezura ĝardeno. La sekvan tagon ili kolektis almozdonaĵojn en la vilaĝoj ekster la urbaj pordoj. Ili ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la sekva tago ili iris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.



  Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo, "Ho, Mia Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj monaĥoj venis de Himalajoj kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivis simple sen luksaĵo. Ili regis sian konsciencon kaj oni sciis, ke ili estas tre bonaj monaĥoj."



  Aŭdinte tiel bonan raportojn, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluva sezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis ilian manĝaĵon en la palaco.



  Post nelonge okazis festo. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭ onia opinio donos al ili bonan sorton. La reĝo de Benereeo pensis, "Bona vino ne estas kutima al monaĥoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da vino kiel specialan donacon." Do li donis al la kvincent monaĥoj multe da plej bongusta vino.



  La monaĥoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la vinon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj aliajn objektojn bonorde, sed tiufoje ili nur lasis ĉion disĵetitan ĉie. Baldaŭ ili ĉiuj dronis en ebriaj dormoj.



  Post la ebriaj dormoj, ili vekiĝis kaj vidis la malordajn objektojn disĵetitajn de si mem. Ili malĝojegis kaj diris unu al la aliaj, "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al sanktuloj kiel ni." Ili pentplene ploris pro siaj embarasiĝo kaj hontiĝo. Ili diris, "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."



  La kvincent arbaraj monaĥoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj revenis al la Himalajoj. Kiam ili atingis, ili metis siajn bovlojn kaj aliajn havaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Ili iris al sia aminda instruisto kaj salutis lin respektoplene.



  Li demandis ilin, "Kiel vi faras, miaj infanoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj unuecaj?"



  Ili respondis, "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj unuecaj. Sed ni trinkis tion, kion ni ne rajtas trinki. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas fortune, ke ni ne ŝanĝiĝis en simiojn! Ni trinkis vinon, ni dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto."



  La bonkora instruisto diris, "Tiaj aferoj facile okazas al la lernantoj, kiuj ne havas instruiston por gvidi ilin. Lernu de tio. Ne faru tion plue en la estonteco."



  Ekde tiam ili vivis feliĉe kaj progresis multe.



  La moralinstruo estas: Lernanto sen instruisto facile dronas en embarasiĝo.