79. Senpatrina Filo



  [Perfido]



  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Lia devo estis reprezenti la reĝon kaj kolekti reĝan imposton de la vilaĝanoj.



  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de justa Reĝo Brahmadato, oni tre respektis lin. Oni tiel ekfidis lin, kiel li naskiĝus inter ili.



  Krom sia saĝeco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidecon. Kolekti reĝan imposton ne enspezigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando de banditoj, li elpensis planon por sin riĉigi.



  La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj, "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanoj en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi invados la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon da prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili interkonsentis pri la dato.



  Kiam venis la interkonsentita dato, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Laŭ la plano, la banditoj sin trudis en la senprotektan vilaĝon. Ili ŝtelis ĉion voloran, kion ili povis trovi. Ili ankaŭ mortigis ĉiujn sendefendajn bovojn en vilaĝo kaj kuiris, kaj manĝis la viandon. Je la fino de la tago, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis.



  Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili.



  La vilaĝestro kondukis la vilaĝanojn hejmen en la vespero. Li ordonis ilin fari grandan bruon tamburante dum la irado al la vilaĝo. Se la banditoj ankoraŭ estus tie, ili povus aŭdi, ke la vilaĝanoj jam revenis.



  La vilaĝanoj malĝojegis vidinte, ke ili estis prirabitaj kaj ke ĉiuj bovoj estis mortigitaj kaj parte formanĝitaj. La vojaĝanta komercisto aperis kaj diris al ili, "Tiu malfidela vilaĝestro jam perfidis vian fidon al si. Eble li estas kunlaboranto de la banditoj. Nur post kiam ili forlasis kun ĉiuj viaj valoraĵoj, li kondukis vin hejmen, tamburante tiel laŭte kiel eble! La vilaĝestro pretendas nenion scii pri la okazaĵo kiel senscia novnaskita ŝafido! Fakte tio similas al la afero, ke se filo faris grandan hontindaĵon, lia patrino kutime diris, 'Mi ne estas lia patrino. Li ne estas mia filo. Mia filo jam mortis!'"



  Post nelonge la novaĵo de la krimo atingis la reĝon. Li alvenigis la perfideman vilaĝestron kaj punis lin laŭ la leĝo.



  La moralo estas: Neniu defendas perfidulon de fido.