78.Ilisa la Avarulo



  [avareco]



  Iam estis miliardulo en norda Hindio. Li estis konsilisto de la reĝo. Kvankam li estis tre riĉa, li neniel estis bela. Li estis lama pro kurbaj piedoj, kaj liaj manoj misformiĝis kurbe. Liaj okuloj estis ankaŭ kurbaj, alivorte, ili konverĝe strebis. Kaj iuj diris, ke li eĉ havis kurban menson, ĉar li estis tute senreligia! Vi eble opinias, ke oni nomus lin, 'Ilisa la kurba', sed tute ne.


  Ilisa ankaŭ estis avarulo, kiu nenion volontis doni al la aliaj. Li eĉ ne volis elspezi iom da riĉeco por sia propra ĝuo. Do oni diris, ke lia hejmo similis al lageto posedita de demonoj, kie neniu povus mildigi sian soifon.


  Sed la prauloj de Ilisa estis plej grandaj almozdonantoj dum sep generacioj. Ili fordonis plej bonajn el siaj posedaĵoj. Sed kiam Ilisa heredis la familian riĉaĵon, li forlasis la grandan tradicion de la familio.


   La familio havis ĉiam funkciantan filantropian manĝosalonon, kien ĉiu ajn povas aliri por libera varma manĝaĵo. Ilisa bruligis la kuirejon de la senpaga manĝejo, ĉar li volis ĉesigi la elspezon. Li puŝis la malriĉulojn kaj malsatulojn for de sia pordo, batante ilin kiam ili foriris. Li rapide gajnis reputacion por akapari siajn tutajn riĉaĵojn kaj posedaĵojn. Baldaŭ oni eknomis lin, 'Ilisa la Avarulo'.


  Iutage kiam Ilisa hejmenrevenis el la kortego, li vidis lacan vilaĝanon ĉe la flanko de la vojo. La vilaĝano evidente piediris longan distancon, do sidante sur la tero, li verŝis malmultekostan vinon en tason kaj trinkis kun iom da fiodora sekigita fiŝo.


  Vidinte tion, Ilisa ekdeziris trinki vinon. Tiam li pensis, "Mi deziregis trinki, sed se mi tion faros, aliuloj eble volos trinki kun mi, kaj tio elspezigos monon de mi!" Por tio li subpremis sian avidon por alkoholaĵo.


  Tempo forpasis, sed lia avido ne malaperis. Anstataŭe, li aspektis malsana pro la batalado kaj maltrankviliĝo kontraŭ sia avido. Lia haŭto flaviĝis, kaj li fariĝis pli kaj pli maldika ĝis kiam la vejnoj elstaris de lia karno. Li daŭrigis la longan bataladon kontraŭ la soifo al alkoholaĵoj. Li kuŝis vizaĝ-al-tere, firme tenante la liton dum li dormis.


  Lia edzino rimarkis lia ŝanĝiĝon. Iutage, masaĝante lian dorson por konsoli lin, ŝi demandis, "Ĉu vi estas malsana, mia edzo?" "Ne," diris Ilisa. "Ĉu la reĝo koleriĝis kontraŭ? vi?" ŝi demandis. "Ne," li diris. "Ĉu niaj infanoj aŭ servantoj ĉagrenis vin?" demandis lia edzino. Denove li respondis "Ne." "Do ĉu vi suferas de forta avido por io?" ŝi daŭrigis.


  Ilisa la Avarulo restis silenta. Li timis, ke li elpezos monon se li diros tion al ŝi! Sed lia edzino ekpetegis, "Diru al mi, bonvolu diri al mi." Fine, englutante salivon por purigi sian gorĝon, li respondis, "Jes, mi efektive havas fortan avidon." "Avidon por kio?" ŝi demandis. "Por trinki vinon," li finfine konfesis.


   "Oh, nur pro tio!" diris lia edzino. "Kial vi ne diris al mi pli frue? Vi ne estas malriĉa. vi povas facile pagi la koston de vino por vi mem kaj ankaŭ por la tuta urbo! Ĉu mi faru vinon por ni ĉiuj?"


  Certe tion Ilisa la Avarulo ne volis aŭdi. Li ekdiris. 'Kial ni donu vinon al aliuloj? Lasu ili gajni sian propran!" Tiam lia edzino demandis, "kion vi opinias nur por ni kaj niaj najbaroj?" "Mi ne scias, ke vi subite fariĝis tiel riĉa!" li refutis. "Kiel vi opinias nur por nia familio?" ŝi demandis. "Kiel vi tiel malavaras per mia mono!" li respondis. "Bone," ŝi diris, "Mi faru sufiĉan vinon nur por vi kaj mi, mia edzo." "Kial vi inkluziviĝas? Ne decas ke virinoj trinku vinon!"


  "Nun mi komprenas vin perfekte bone!" diris la edzino de Ilisa, "Mi faros sufiĉan vinon nur por vi sola." Sed Ilisa la Avarulo ĉiam maltrankviliĝis pri eĉ malgranda ŝanco por elspezi monon. Li diris, "Se vi faros vinon tie ĉi, oni rimarkos kaj aliros por peti. Eĉ se mi aĉetos iom en vendejo kaj alportos ĝin tien ĉi por trinki, aliuloj eltrovos kaj petos iom. Ne estos vino por fordoni en tiu ĉi domo!"


   Do Ilisa donis al servoknabo la plej malgrandan moneron, kiun li havis, kaj sendis lin al la vendejo de alkoholaĵoj. Kiam li revenis, Ilisa kondukis lin ĝis riverbordo. Li prenis la boteleton da vino de la knabo, kaj ordonis lin gardi starante proksime. Poste Ilisa la Avarulo sin kaŝis en la arbustojn, verŝis iom da vino en la tason, kaj ŝtele ektrinkis.


  Estis hazardo, ke post sia morto la patro de Ilisa renaskiĝis kiel Sakao, Reĝo de la Ĉielo 33 pro sia dumviva donacemo.


   En tiu speciala momento, Sakao volis scii, ĉu lia kuirejo por senpaga manĝaĵo ankoraŭ provizis manĝaĵon al ĉiuj, kiuj deziras. Li eltrovis, ke ĝi jam ne plu ekzistis, kaj ke lia filo jam forlasis la familian tradicion kaj ankaŭ piedbatis la malsatajn homojn sur la straton! Li vidis sian avaran filon trinkantan sole en arbustoj por eviti la dividon kun aliaj.


  Sakao decidis ŝanĝi la menson de Ilisa kaj instrui al li lecionon pri la rezultoj kaj de bono kaj de malbono. Li decidis fari lin donacema anstataŭ avara, por ke li renaskiĝu en la ĉielan mondon.


  La Reĝo de la La Ĉielo 33 sin ŝanĝis en Ilisa la Avarulon. Ankaŭ li havis kurbajn piedojn, kurbajn manojn kaj kurbajn okulojn. Li enurbiĝis, iris al la palaco, kaj petis aŭdiencon al la reĝo. La reĝo diris, "Lasu mian konsiliston Ilisa enveni."


  La reĝo demandis, "Kial vi venas en ne konvena momento?" "Mia Reĝa Moŝto," diris Sakao, "Mi venis donaci mian riĉaĵon al vi por plenigi la trezorejon." La reĝo respondis, "Ne . Mi havas sufiĉan, pli multe ol tio." La aliformiĝinta Sakao diris, "Se vi ne volas ĝin, Mia Reĝa Moŝto, bonvolu permesi min disdoni ĝin laŭ mia deziro." "Faru tion, kion vi diras." diris la reĝo.


  Sakao iris al domo de Ilisa. La servantoj salutis lin kvazaŭ li vere estus ilia mastro. Li iris en la domon kaj sidiĝis. Li alvokis la pordiston kaj diris, "se iu ajn simila al mi venos ĉi tien kaj diros, 'Tiu ĉi domo estas mia', ne lasu lin eniri. Anstataŭe batu lin sur la dorson kaj forpelu lin!" Poste li iris supren kaj venigis la edzinon de Ilisa. Ridetante al ŝi, li diris, "Mia kara, ni estu donacemaj!"


  Je la komenco surpriziĝis la edzino, infanoj kaj servantoj de Ilisa. Ili diris reciproke, "Antaŭ hodiaŭ li neniam pensis donaci ion ajn al aliuloj. Eble li tion diris pro trinko de alkoholaĵo, kiu malklarigis lian menson"


  La edzino de llisa diris, "Kiel via deziro, Mia Moŝto, fordonu tiom, kiom vi volas." "Iru al la tamburisto," diris Sakao, "kaj ordonu lin iri al la urbo kaj frapi tamburon anoncante, ke ĉiuj, kiuj deziras oron, arĝenton, perlojn, juvelojn, emeraldojn, diamantojn kaj koralon, venu al la hejmo de Ilisa la miliardulo." Ŝi agis kiel li ordonis.


  Baldaŭ alvenis granda homamaso portanta korbojn, sitelojn kaj sakojn. Sakao malfermis la tenujojn de Ilisa. li diris, "Mi donos ĉiujn riĉaĵojn al vi. Forprenu tiom, kiom vi deziras." Oni portis la riĉaĵojn eksteren kaj amasigis ilin, kaj plenigis siajn ujojn kaj forportis ilin.



   Saĝa viro el la kamparo jungis la bovon de Ilisa al la ĉaro de Ilisa. Poste li plenigis la ĉaron ĝisrande per sep trezoroj de Ilisa, kaj kondukis ĝin el la urbo laŭ la ĉefvojo.


  Sensciante, li preterpasas la arbustojn, kie la vera Ilisa estis ankoraŭ trinkanta vinon. Li estis ege feliĉa por tio, ke granda riĉaĵo subite trafis lin, li do kriegis dum la vojirado, "Vivu Moŝto Ilisa la miliardulo ĝis cent jaroj! Mi surpriziĝis pro vi. Mi ne plu devos labori aliajn tagojn en mia vivo! Ĉi tiuj estas bovo, ĉaro, sep trezoroj de vi. Ilin mi akiris ne de miaj gepatroj, sed de vi, Ilisa la donacemulo!"


  La kaŝanta Ilisa ŝokiĝis aŭdinte tion. Li pensis, "Tiu ulo parolas pri mi! Ĉu la reĝo konfiskis mian riĉaĵon kaj disdonis ĝin?" Li tuj saltis el la arbustoj kaj kriegis, "Haltu! Kion vi faras kun mia bovĉaro?" Li kaptis la kondukilon kaj haltigis la ĉaron.


  La vilaĝano subĉariĝis kaj diris, "Kio okazas al vi? La Moŝto miliardulo Ilisa donis sian riĉaĵon al ĉiuj homoj de la urbo. Kion vi volas fari?"


  Dirante, la vilaĝano frapis Ilisa sur la kapon tiel forte kiel tondro, kaj foriris sur la ĉaro plena de trezoro.


   Ilisa la Avarulo salte leviĝis kaj kuratingis la ĉaron. Li denove kaptis la kondukilon. Ĉifoje la vilaĝano kaptis lin je la haro, tiris lian kapon malsupren, kaj bategis lin forte per sia kubuto. Li ekkaptis lin je la kolo, ĵetis lin sur la teron, kaj daŭrigis sian vojon.


   Ilisa sobriĝis pro la batego. Li kuregis hejmen kiel eble plej rapide. Li vidis ke amasoj da homoj forportantaj liajn valorajn riĉaĵojn. Li kaptis ilin por haltigi ilin, sed ili puŝis lin el la vojo kaj bate faligis lin sur la teron. Preskaŭ vundiĝinte ĝissvene, li provis iri en sian domon. Sed la pordisto diris, "Kien vi volas iri?" Batante li per bastono, li ekkaptis lin je la kolo kaj ĵetis lin eksteren.


  Ilisa pensis, "Nun neniu povas helpi min krom la reĝo." Do li kuregis al la palaco kaj eniris rekte. li diris, "Mia Reĝa Moŝto, kial vi lasas mian hejmon prirabiĝi?" La reĝo diris, "Mi ne faris tion. Mi mem aŭdis vian diron, ke se mi ne akceptos vian riĉaĵon, vi disdonos ĝin al ĉiuj civitanoj. Mi aplaŭdas vian donacemon! Kaj ĉu vi ne elsendis tamburiston anonci sur la stratoj, ke vi disdonos vian tutan riĉaĵon al ĉiuj homoj?"


  "Mia Reĝa Moŝto, vi ŝercas kun mi!" diris Ilisa. "Mi ne faris tian aferon. Oni ne vokas min 'Ilisa la Avarulo' senkaŭze! Se mi povos, mi donos nenion al iu ajn! Bonvolu venigi tiujn, kiuj disdonis mian ricaĵon por haltigi la aferon."


  Pro la ordono de la reĝo, Sakao venis al la palaco. Ilisa demandis, "Kiu estas la vera miliardulo, Mia Reĝa Moŝto?" Nek la reĝo nek la ministroj povis fari la distingon inter ili.



  The reĝo diris, "Ni ne povas rekoni, kiu el vi ambaŭ estas vera Ilisa. Ĉu vi scias iun, kiu povas distingi vin senerare?" "Jes, Mia Reĝa Moŝto, mia edzino povas rekoni min," diris Ilisa. Sed kiam oni venigis ŝin kaj petis ŝin distingi, ŝi proksimiĝis al Sakao kaj diris, "Tiu ĉi estas mia edzo." Kiam oni venigis la infanojn kaj servantojn de Ilisa, ankaŭ ili elektis Sakaon.


  Ilisa pensis, "Mi havas verukon sur mia kapo, kovrita de la haroj. Nur mia razisto scias tion." Do li diris al la reĝo, "Bonvolu alvoki mian raziston. Li konas min tre bone."


  The razisto aliris kaj la reĝo demandis lin, "Ĉu vi povas diri al ni, kiu el la du viroj estas Ilisa la miliardulo?" "Mi devas esplori iliajn kapojn," li diris, "poste mi rekonos, kiu estas la vera Ilisa." "Faru tion," ordonis la reĝo.


   Sakao, Reĝo de la Ĉielo 33, senprokraste faris verukon sur sia kapo. Kiam la razisto ekzamenis ilin, li trovis samajn verukojn sur iliaj kapoj. Li diris, "Mia Reĝa Moŝto, mi ne povas rekoni, kiu el ili estas Ilisa. Ambaŭ ili havas kurbajn piedojn, kurbajn manojn, kurbajn okulojn, kaj ambaŭ havas verukojn ĝuste en la samaj lokoj sur siaj kapoj. Mi ne povas eldiri la diferencon!"


  Aŭdinte tion, Ilisa ektremegis. Li ege maltrankviliĝis, ke li jam perdis la esperon regajni sian havaĵon, do li svene falis sur la teron.


  En tiu momento, Sakao diris, "Mi ne estas Ilisa. Mi estas Sakao, Reĝo de la Dioj en la La Ĉielo 33." Dirante, li leviĝis en la ĉielon kaj restis tie per sia supernatura povo.


  La servantoj ŝprucis malvarman akvon sur la vizaĝon de Ilisa kaj vekis lin el la sveneco. Li genuiĝis respektoplene antaŭ Sakao, Reĝo de Dioj.


  Sakao parolis: "La riĉaĵo venis de mi, Ilisa, sed tute ne de vi mem. Kiam mi estis via patro, mi faris multajn meritoplenajn bonfarojn. Mi ĝojplene donacis tion al la malriĉuloj kaj bezonuloj. Jen kial post mia forpaso mi renaskiĝis kiel Sakao, Reĝo de Dioj.


  "Sed vi malobservis nian familian tradicion. Estante neniodonanto, vi havis vivon de avarulo, bruligis mian filantropian manĝokuirejon, kaj forpelis la senhejmajn almozulojn el via pordo. Vi tenas ĉiujn familiajn riĉaĵojn ĉe vi. Vi estas tiel avara, ke vi eĉ ne uzas la riĉaĵon por via propra ĝuo! La riĉaĵo estis tute malŝparita kaj senutila. La familia riĉaĵo ŝajne fariĝis lageto posedita de demonoj, kie neniu povas mildigi sian soifon. Estus pli bone se vi estis mortinta!


  "Ilisa, mia eksa filo, se vi ŝanĝos viajn kondutojn, vi fariĝos tiu, kiu profitigos plej multe da homoj. Se vi rekonstruigos mian kuirejon de senpagan manĝaĵon kaj donacos varmajn manĝaĵojn al ĉiuj, kiuj bezonas manĝi, vi gajnos ambaŭ meriton kaj mensan trankvilecon. Sed se vi rifuzos esti donacema, mi malaperigos ĉiujn el viaj havaĵoj. Kaj mi splitos vian kurban kranion per mia diamanta ponardo!"


  Timante sian propran morton, Ilisa la Avarulo promesis, "Ekde nun mi almozdonos malavare, Reĝo de Dioj."


   Sakao akceptis lia promeson. Ankoraŭ restante en la aero, li predikis pri la vera valoro de donacemo. Li ankaŭ konvinkis lin praktiki la Kvin Trejnajn ŝtupojn por profitigi sin mem kaj la aliajn. Estis kvin rezignindaj fikondutoj, kiuj estas detrui vivon, forpreni tion, kion oni ne donis, fari seksan miskonduton, paroli mensoge, kaj perdi sian menson pro alkoholaĵoj.


  Poste Sakao malaperis kaj revenis al sia ĉiela hejmo.


   llisa vere ŝanĝis siajn kondutojn. Li donis almozojn malavare, partoprenis multajn aliajn bonfarojn, kaj fariĝis multe pli feliĉa. Post kiam li mortis, li renaskiĝis en ĉielan mondon.


  La moralinstruo estas: Vere malriĉas la riĉuloj, kiuj ne donas eĉ moneron.