77. Dek Ses Sonĝoj (3-4)

Ĉapitro 3. La Timiga Voĉo de "Munĉ, Munĉ, Munĉ"

"Vere," diris Reĝo Brahmadato al la humila arbara monaĥo, "vi jam trankviligis mian menson pri miaj unuaj ok sonĝoj. Sed miaj restaj ok sonĝoj estas des pli timigaj. Mi devas fari ion por preventi la fatalaĵojn prefetitaj de ili." La reĝo denove tremis ne deteneble kun timo kaj paniko.
"Trankviliĝu," diris la sanktulo, "kaj diru al mi pri tiuj sonĝoj, ke mi liberigu vin el via maltrankviliĝo."

  La Reĝo respondis, "Ili estis miaj lastaj ok sonĝoj, de la naŭa al la deksesa;. Lageto kotoplena en la mezo kaj klara ĉe la bordo, rizo kuirita ne same en la poto, bona santalo interŝanĝita kontraŭ putrinta buterlakto, malplenaj kukurboj enmergiĝintaj en akvon, malmola ŝtono flosanta sur akvo, gigantaj serpentoj englutiĝintaj de malgrandaj raninoj, cignoj de la reĝa ĝardeno servantaj malbonan vilaĝan korvon, timiga sono de 'munĉ, munĉ, munĉ'."
"Bonvolu rakonti al mi detale pri via naŭa sonĝo," diris la monaĥo.
"Via Moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis lageton, kiu estis profunda en la mezo kaj malprofunda ĉe la bordo. Ĝi pleniĝis de kvin specojn da lotusoj, kaj en ĝi estis ĉiuj specoj da bestoj dupiedaj kaj kvarpiedaj, trinkante akvon ĉe la bordo. Sed la akvo restas klara ĉe la bordo, kaj kotoplena nur en la mezo. Kiel tio povas okazi? Kion tio signifas?"
"Reĝo," diris la arbara monaĥo, "en malproksima futuro estos nur malbonaj reĝoj. Ili regos laŭ povo de sia volo kun kolero kaj timemo. Ili tute ne zorgos pri boneco kaj justeco. Ili pli interesiĝos pri riĉiĝo per diversaj subaĉetoj ol pri la bonfarteco de la civitanoj. La regantoj ne plu havos paciencon, amecon kaj kompatemon al la homoj regataj de ili. Anstataŭe ili estos krudaj kaj kruelaj, premante homojn por elpreni la lastan moneron de ili per impostoj -- kiel la dolĉa suko estas elpremita el sukerkano.
"Do la civitanoj ne povantaj pagi la impostojn kaj subaĉetojn fuĝos al la landlimoj. Baldaŭ estos malpli da homoj vivantaj en la koruptitaj centraj ĉefurboj, kaj la limregionoj estos peze enloĝataj de humilaj homoj kiel la lageto, kiu estas kotoplena en la mezo kaj klara ĉe la bordo.
"Sed evidente nenio en ĝi estas timinda al vi, bona kaj bonkora reĝo. Kio estas via deka sonĝo?"
"Via moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis rizon kuiritan malsame en la sama poto. Iom estis tro kuirita, iom bone kuirita kaj iom ankoraŭ nekuirita."
"Ne maltrankviliĝu pri tio," diris la sanktulo. "La sonĝo profetas tempon, kiam ĉio estos malbona tute malsame ol hodiaŭ! Reĝoj estos malbonaj, kaj la oficistoj, ministroj, pastroj, dommastrinoj, urbanoj kaj vilaĝanoj estos same malbonaj. Ŝajne mirinde, tiu sonĝo indikis tempon, kiam ankaŭ sanktuloj  fikondutos! Krome, eĉ dioj, arbaj dioj kaj feoj malbone kondutos kaj estos malicaj!
"La ventoj ŝanĝiĝos rapide, iam blovos tiel forte kaj iam tute ne. La ventoj skuos la ĉielajn domojn de la ĉielaj dioj. Krome en iuj lokoj la pluvo kaŭzos inundojn, en iuj lokoj pluvos konvene, kaj en aliaj lokoj regos terura sekeco. Tio similos al rizo kuirita en la poto, iom tro kuirita, iom bone kuirita kaj iom ne kuirita.
"Nun diru al mi vian dekunuan sonĝon, reĝo."
"Via Moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis bonegan sandalon valoran je 100,000 monerojn, kiu estis interŝanĝita kontraŭ putrinta buterlakto. Kio estas ĝia signifo?"
"Tio ankaŭ indikas malproksime futuran tempon, kiam la scio de vero estos malaperinta. Estos multaj avidaj senhontaj pastroj, kiuj fiuzos la kvar necesaĵojn, kiuj estas manĝaĵo, vestaĵo, loĝejo kaj medicinaĵo. Ili faros tion en luksaĵojn multe pli rican ol ili vere bezonos.
Ili instruos pri la senvaloreco de luksaĵo kaj malboneco de avido predikante la Veron de Senkroĉigo. Sed kiel rekompenco de la predikado ili postulos monon kaj luksaĵon. Do ili pliigos sian avidon prefere ol montri la metodon al liberiĝo de avido. Ili predikos Veron nur por ke ili gajnu senvalorajn objektojn, kiel senprezan sandalon interŝanĝitan por putrita buterlakto.
"Nun lasu min aŭdi vian dekduan rakonton."
"Via Moŝto, mi vidis en sonĝo malplenajn kukurbojn enmergiĝantajn al la fundo de la akvo."
"Reĝo, tio profetas malproksiman futuron, kiam la mondo renversiĝos. Do denove ne timu en tiu ĉi vivo. Fikondutaj reĝoj garantios pli altajn poziciojn al la malpli alta klaso ol al la plialta klaso. La malaltklasuloj rapide riĉiĝos kaj la altklasuloj malriĉiĝos. En ĉiuj departementoj kaj organizoj, la sensciaj vortoj de needukitaj malaltklasaj oficistoj estos ege respektitaj, kiel malplenaj kukurboj enmergiĝantaj profunden en la akvo.
Eĉ inter la religioj, humilaj bonkondutaj monaĥoj perdos respekton, dum malbonaj instruoj de senhontaj monaĥoj estos sekvataj kaj adorataj, kiel malplenaj kukurboj enmergiĝantajn al la akvofundo.
"Kio estas via dektria sonĝo?"
"Via Moŝto. Mi sonĝis, ke mi vidis malmolajn rokojn flosantajn sur akvo. Kiel stranga tio ŝajnas. Kion ĝi signifas, saĝulo?"
"Tio ankaŭ indikas la futuran tempon, kiam la mondo estos renversita. En ĉiuj departementoj kaj organizoj la saĝaj vortoj de bone edukitaj nobeloj estos ignoritaj nur pro iliaj naskiĝoj.
Same inter la religioj, la vortoj de vero parolitaj de humilaj bonaj monaĥoj estos ignoritaj, kiel malmolaj rokoj forflosantaj sur la surfaco de la akvo. Kio estas via dekkvara sonĝo?"
"Via Moŝto, ĝi estas timiga sonĝo, en kiu mi vidis, ke malgrandaj raninoj ĉasas nigrajn serpentojn grandajn kaj longajn. Kiam ili kaptis ilin, ili tranĉis kaj rompis ilin en pecetojn kiel akvoliliajn ŝtupojn, kaj poste englutis ilin."
"Estas nenio timinda por vi en tiu ĉi sonĝo, reĝo. Tio prezentas futuron, kiam la mondo dekadencos. Malpliiĝos la boneco de homaj naturoj. Deziroj pliiĝos en iliaj mensoj ĝis ili sklaviĝos de siaj avidoj. Pro tio, viroj estos sub la ordonoj de siaj plej junaj belegaj edzinoj. La servantoj, bovoj, bubaloj kaj ĉiuj aliaj hejmaj riĉaĵoj estos sub la administrado de la plej junaj edzinoj pro la nedeteneblaj deziroj de ties edzoj.
"Tiuj edzinoj traktos siajn edzojn kiel sklavojn, tenante ilin sub siaj dikfingroj. Se viroj demandis pri la familiaj aferoj, iliaj edzinoj diros, 'ne estas bezono por vi demandi. Ĉio en mia hejmo apartenas al mi, ne al vi!' Tio similos al grandaj longaj serpentoj englutitaj de malgrandaj raninoj."
"Nun diru al mi vian dekkvinan sonĝon."
"Via Moŝto, mi vidis korvon, kiu vivas ĉe la vilaĝoj. Mi sciis, ke li pleniĝis per "Dek malbonaj Kvalitoj'. Li estis sekvata kaj servata de oraj cignoj, kiujn la aliaj birdoj rigardis kiel reĝojn.
"Tio ankaŭ indikas la proksiman tempon, kiam ĉiuj reĝoj estos timidaj. Ili ne plu lertos en rajdo de elefantoj kaj ĉevaloj aŭ batalo en milito. Do vi povas facile vidi, ke tio neniel estas timinda por vi, majesta reĝo.
La malfortaj reĝoj tiel timos renversiĝon, ke ili ne kuraĝos doni povon al taŭgaj bonedukitaj nobeloj. Anstataŭe ili enoficigos piedservantojn, banatendantojn, barbirojn kaj aliajn. Kaj la nobeloj fariĝos plej malaltaj servantoj de la ne trejnitaj oficistoj, kiel kortegaj oraj cignoj servantaj malbonan vilaĝan korvon.
"Fine ni atingis vian deksesan sonĝon. Reĝo,. Priskrubu ĝin al mi."
"Via Moŝto. Mi diros al vi mian lastan sonĝon, la nuran, kiu ankoraŭ timigas min. Kutime leporoj ĉasas kaj manĝas kaprojn. Sed en mia deksesa sonĝo mi vidis kaprojn ĉasantajn leporojn! Kiam ili kaptis ilin, ili manĝis ilin eligante la sonon "Munĉ! Munĉ, munĉ!" Ĉiuj aliaj bestoj kuris kaj sin kaŝis en la arbaro, aŭdinte la timigan sonon kaj vidinte la viandmanĝantajn kaprojn proksimiĝantajn. La memoro de tiu sonĝo ankoraŭ timigas min, sanktulo."
"Eĉ tiu sonĝo profetas nur malproksiman futuron, kiam la mondo estos regata de malbonaj reĝoj. La malaltaj, kiuj ne kutimiĝis al la povo, plej proksimiĝos al la reĝoj. Ili gajnos povon dum la nobeloj fariĝos malriĉaj kaj senfamaj.
En la leĝaj juĝejoj, la novuloj konfiskos la hereditajn riĉaĵojn de la nobeloj, inkluzive de ĉiuj el iliaj kampoj, domoj kaj havaĵoj. Kaj kiam la nobeloj iros en la juĝejojn por protesti, oni diros al ili, "Kiel vi aŭdacas disputi kun ni! Vi ne komprenas la situacion en kiu vi estas. Ni raportos al la reĝo kaj tranĉigos viajn manojn kaj piedojn' La nobeloj forkuros kaj sin kaŝos pro timo.
Same malbonaj monaĥoj malutiligos la bonajn laŭ sia plaĉo. Kun neniu por subteni kaj defendi ilin, la bonaj monaĥoj forlasos la urbojn kaj vilaĝojn. Ili loĝos en ĝangaloj pro timo al la malbonaj monaĥoj. Tio similas al ĉiuj, kiuj aŭdis la sonon de 'munĉ, munĉ, mŭcn', kaj vivis en timo al la viandmanĝantaj kaproj.
Reĝo, nun vi scias la signifojn de ĉiuj dek ses sonĝoj. La lastaj ok profetas:

  "Tro impostitaj homoj fuĝantaj al limregionoj, malbona mondo kun malkonvenaj pluvoj, vero predikata de avidaj pastroj por mono, sensciaj kaj malbonaj vortoj gajnantaj respekton, saĝaj vortoj kaj Vero perdantaj respektecon, edzoj sklavitaj pro deziroj de siaj junaj edzinoj, edukitaj nobeloj servantaj al netrejnitaj novuloj, nobeloj kaj bonuloj vivantaj en timo al potenculoj kaj la malboluloj."

 


Ĉapitro 4. Instruo
Reĝo Brahmadato klinis sian kapon al la tero antaŭ la sanktulo, kaj diris, "Via scio forigis miajn timon kaj panikon. Via kompatemo detenis min fari pli teruran fiagon kontraŭ multaj senhelpaj vivestaĵoj. Mia dankemo estas senfina, sankta monaĥo."
La Iluminiĝinto diris al la reĝo, "Nun vi devas konscii, kial viaj kortegaj pastroj volis okazigi la oferan ceremonion. Ili tion faros ne por tio, ke ili komprenis la veron, nek por tio, ke ili zorgis pri vi kaj via bonfarto, anstataŭe nur por la avideco. Ili nur volis gajni riĉaĵon, manĝi bonajn manĝaĵojn kaj teni siajn laborojn en via kortego.
Viaj dek ses sonĝoj indikis fatalaĵojn en malproksima futuro. Kion vi faras nun ne influos ilin. Tia aferoj okazos kiam la mondo dekadencos, kiam la falsaj estos rigardataj kiel realaj, kaj kiam la  malraciaj estos opiniataj kiel raciaj, kaj kiam la malestantaj ŝajnos ekzistantaj. Ĝi estos tempo, kiam multaj homoj fikondutos senhonte, kaj malmultaj homoj hontiĝos de siaj eraroj.
Do estas tute ne eble preventi tiujn aferojn per okazigo de hodiaŭa oferceremonio!"
En sida pozo la Bodhisatvo mirakle leviĝis en la aeron. Li daŭrigis sian instruadon: "Reĝo, la timo maltrankviligis vian menson kaj proksimigis vin al mortigo de tiel multaj senhelpaj vivestaĵoj. Vera liberiĝo el timo venas el pura menso. Kaj la metodo ekpurigi vian menson estas praktiki kvin ŝtupojn de trejnado. Vi profitegos de forrezigno de kvin malbonaj kondutoj, kiuj estas: detrui vivon, ĉar tio estas ne kompatemo; preni la ne donitaĵon, ĉar tio estas ne malavareco. fari eraran seksaĵon, ĉar tio estas ne ameco; paroli mensoge, ĉar tio ne estas honesteco; perdi vian menson pro alkoholaĵo, ĉar tio kondukas vin al via falo de la unuaj kvar ŝtupoj.
Reĝo, ekde nun ne plu partoprenu pastrajn aktivadojn mortigi bestojn por oferceremonio."
Tiamaniere la Grandulo instruis la veron, liberigis multajn homojn el ligoj al falsaj kredoj, kaj liberigis multajn bestojn el timo kaj morto.
Baldaŭ li revenis tra la aero al sia hejmo en Himalajoj.
Reĝo Brahmadato praktikis la kvin trejnajn ŝtupojn. Li donis almozojn kaj faris multajn aliajn bonajn aferojn. Je la fino de sia longa vivo li mortis kaj ren