77. Dek Ses Sonĝoj (1-2)



  Ĉapitro 1. Paniko



  Iam antaŭe estis reĝo nomata Brahmadato, kiu regis en Benareso de norda Hindio. Iunokte li havis dek ses timigajn koŝmarajn sonĝojn. Matene li vekiĝis en malvarma ŝvito kun sia koro saltanta brue en la brusto. La dek ses sonĝoj preskaŭ timigis lin ĝis morto. Li certis, ke ili signifas teruraĵojn okazontajn. En paniko li venigis siajn oficialajn pastrojn por peti iliajn konsilojn.



  Kiam la pastroj atingis la dormĉambron de la reĝo, ili demandis la reĝon, ĉu li dormis bone. Li informis ilin, ke li pasigis la plej teruran nokton en sia tuta vivo, timiĝis ĝismorte de la dek ses sonĝoj, kaj volis trovi iliajn signifojn malgraŭ ĉio.



  Pro tio ekbrilis la okuloj de la pastroj. Ili demandis lin, "Kio estis tiuj sonĝoj, Via Reĝa Moŝto?" Reĝo Brahmadato rakontis al ili ĉiujn dek ses sonĝojn. La pastroj frapis siajn kapojn kaj kriis, "Ho, Kiel terure! Estas nenio pli malbona ol tio, Mia Reĝa Moŝto. Tiaj sonĝoj nur signifas unu aferon -- grandan danĝeron!"



  La reĝo demandis ilin, "Kian danĝeron, pastroj? Vi devas diri al mi la signifon senprokraste!" Ili respondis, "Certe, Mia Reĝa Moŝto, tiuj sonĝoj profetas, ke okazos unu el la tri fatalaĵoj, terure malutiligonta al la regno, al via vivo aŭ al la kortega riĉaĵo."



  La reĝo sentis grandan timon. Li tordis siajn manojn kaj la ŝvito kovris lian tutan korpon. Li tremis tutkorpe pro teruro. Li demandis, "Diru al mi, eminentaj kortegaj pastroj, ĉu estas metodo por eviti la fatalaĵon?" "Vere, estas tre danĝere," ili diris, "se vi nenion faros, la fatalaĵo estos ne evitebla. Sed ni povas preventi ĝin. Se ni ne povus tion fari, niaj trejnado kaj lernado estus senutilaj. Kredu nin, Mia Reĝa Moŝto."



  La timigita reĝo kriegis, "Diru al mi kion fari, pastroj. Mi faros ĉion ajn! Kion vi faros por savi min, miajn regnon kaj riĉaĵon?" "Ni devas mortigi kvar el ĉiuj specoj da vivantaj bestoj kiel specialan oferadon!"



   Kvankam li kutime estis reganto ĝentila, bonkora kaj kompatema, Reĝo Brahmadato tiel teruriĝis, ke li neniel povis pensi racie.



  Paraliziĝinte de timo, li metis ĉiujn siajn esperojn kaj fidojn sur siajn pastrojn. Li donis al ili permeson por prepari la gigantan mortigon.



  La pastroj diris, "Ne timu, Nia Reĝa Moŝto. Ni aranĝos ĉion. Ni preventos la alvenantan fatalaĵon!" Ili sciis bone, ke ili estos bone rekompencitaj por okazigi la oferan ceremonion, kaj la viando de la mortigitaj bestoj ankaŭ apartenos al ili. Ilia sekreta penso estis, "Tio estas granda metodo por ke ni perlaboru grandan monon, kaj plej bonajn manĝaĵon kaj drinkaĵon!"



  La pastroj eklaboris por organizi la plej grandan oferceremonion, kiu neniam vidiĝis en Benareso antaŭe. Ekster la urbo ili fosis gigandan kavon, en kiun ili metis la plej perfektajn el ĉiuj landaj bestoj, birdoj kaj fiŝoj. El ĉiu speco ili elektis kvar por mortigi en la ceremonio. Tio estis fama oferceremonio de "Kvar-el-ĉiuj".



  La supera instruisto de la kortegaj pastroj havis lernanton junan kaj multepremesan. Li estis ĝentila, kompatema, kaj bone edukita. Li estis scivola pri ĉio, kio okazos. Do li demandis sian instruiston, "Majstro, vi bone donis al mi saĝan instruon de antikvuloj. Ĉu vi bonvolas montri al mi, kie estas la instruo, ke mortigi vivon povos savi alies vivon?"



  La pastro demandis, "Kian demandon vi faris? Malfermu viajn okulojn kaj estu realeca, mia knabo. Ĉu vi ne vidis, ke la granda oferceremonio de 'Kvar-el-ĉiuj' riĉigos nin? Vi devas klopodi helpi la reĝon reteni liajn riĉaĵojn!"



  La idealisma kaj sincera lernanto diris, "Vi ankoraŭ ne respondis mian demandon, Majstro. Se la oferado estos via laboro, ĝi ne plu havos rilaton kun mi!" Dirinte, li forlasis kaj iris al reĝa plezura ĝardeno por pripensi, kion li faru.



  Okazis hazardo, ke Iluminiĝinto naskiĝis en riĉan altklasan familion. Por multaj generacioj la viroj en la familio estis pastroj, kiel tiuj, kiuj preparis la 'Kvar-el-ĉiujn' oferadon. Sed kiam la Bodhisatvo plenkreskiĝis, li rezignis la vivon de riĉa pastro. Anstataŭe li iris en la Himalajojn kaj vivis kiel humila arbara monaĥo. Li koncentris sian menson en meditado kaj eniris en superan mensstaton. Li gajnis la plej dolĉan internan feliĉon, kaj eĉ miraklajn supernaturajn povojn.



  Ĉiuj bestoj plaĉis al la arbara monaĥo. Kiam li aŭdis pri la okazaĵo en Benareso, li tuj pleniĝis de bonkoreco kaj kompatemo. Li decidis, "Mi devas instrui la sensciajn homojn kaj liberigi ilin el la ĉenoj de superstiĉo. Mi iros al la urbo senprokraste!" Poste li flugis tra la aero al Benareso per sia supernatura povo. Li senprokraste sidiĝis sur rokon en la reĝa plezura ĝardeno. Lia natura ĝentileco faris lin glimbrili kiel ora sunlumo.



  La idealisma juna lernanto proksimiĝis kaj konsciis, ke li estas granda sanktulo. Li do riverence salutis lin respekoplene kaj sidiĝis sur la teron. La arbara monaĥo demandis lin, "Junulo, ĉu vi havas bonan kaj justan reĝon regantan ĉi tie en Benareso?"



  "Jes." diris la lernanto, "nia reĝo estas bona kaj bonkora. Sed li estas misgvidita de la kortegaj pastroj. Li faris dek ses sonĝojn, kiuj ege timigis lin. La pastroj kaptis la ŝancon kiam li informis la sonĝojn al ili. Ili konvinkis lin okazigi gigantan oferceremonion kaj mortigi multajn bestojn. Ho, sanktulo, bonvolu diri al la reĝo la verajn signifojn de liaj sonĝoj. Liberigu tiel multajn senhelpajn vivestaĵojn el timo kaj morto."



  La sanktulo diris, "Se li venos kaj demandos min. Mi diros al li." "Mi kondukos lin ĉitien, Sinjoro," diris la junulo, "Bonvolu afable atendi momenton ĉitie ĝis mia reveno."



  La lernanto iris al la reĝo kaj diris al li, ke estas mirinda sanktulo sidanta sur roko en la reĝa plezura ĝardeno. Li diris al li, ke la sanktulo povas interpreti la sonĝojn de la reĝo. Aŭdinte tion, la reĝo tuj iris kun li al la ĝardeno. Granda homamaso sekvis malantaŭe.



  Ĉapitro 2. Blekantaj Bovoj sen Batalado



  Reĝo Brahmadato genue esprimis sian respekton al la sanktulo kaj poste sidiĝis ĉe li. Li demandis, "Via Moŝto, ĉu vi povas diri al mi la signifojn de miaj dek ses sonĝoj?"



  "Kompreneble mi povas," diris la arbara monaĥo. "Diru ilin al mi, komence de la unuaj ok."



  La reĝo respondis, "Jen estas la unuaj ok sonĝoj:



  "Blekantaj virbovoj sen batalado, nanaj arboj havantaj fruktojn, bovinoj suĉantaj lakton de la bovidoj, bovidoj tirantaj ĉarojn dum bovoj sekvas malantaŭe, ĉevalo manĝanta kun du buŝoj, Ŝakalo pisanta en oran bovlon, ŝakalino manĝanta ŝnuron de ŝnurfaranto, akvo-superfluanta poto kun ĉiuj aliaj malplenaj.



  "Diru al mi vian unuan sonĝon," diris la monaĥo.



  "Via Moŝto, mi vidis, ke kvar puraj nigraj virbovoj venis el kvar direktoj por batali en la palaca korto. Oni venis de malproksime por rigardi la batalon de virbovoj. Sed la virbovoj nur pretendis batali blekante unu al la aliaj, kaj poste reiris tien, de kie ili venis."



  "Ho, reĝo," diris la sanktulo."Tiu ĉi sonĝo profetas la aferojn, kiuj ne okazos en via vivo aŭ la mia. En malproksima futuro, reĝoj estos malbonaj kaj avaraj. Homoj ankaŭ estos malbonaj. Boneco malpliiĝos kaj malboneco pliiĝos. La sezonoj estos kapricaj, kun arda suno en vintraj tagoj kaj neĝaj ŝtormoj en la someraj. La ĉieloj estos malsekaj kun malmulte da nuboj kaj akvo. Rikoltoj estos mizeraj kaj homoj mortos de malsato. Tiam nigraj nuboj venos de kvar direktoj, sed post la tondrado kaj fulmado, ili forlasis sen pluvo kiel la blekantaj virbovoj, kiuj forlasis sen batalo.



  "Sed ne timu. Ne estos malutiligo al la homoj tiamaj. La pastroj diris, ke la sonĝo postulas oferadon, nur ĉar tio estas metodo por ke ili perlaboru monon. Nun diru al mi vian duan sonĝon."



  "Via moŝto. Mi sonĝis, ke nanaj plantaĵoj kreskiĝis en alteco je ne pli ol futo, kaj poste floris kaj donis fruktojn."



  "Reĝo," diris la sanktulo, la kampo steriliĝos por planti plantaĵojn, kaj homoj havos mallongajn vivojn. La junuloj havos fortajn avidojn kaj eĉ junaj knabinoj havos bebojn kiel nanaj arboj produktantaj fruktojn.



  "Sed tio ne okazos antaŭ la malproksima futuro, kiam la mondo dekadencos. Kio estas via tria sonĝo, reĝo?"



  "Via Moŝto. Mi vidis bovinojn suĉantaj lakton de siaj propraj bovidoj naskitaj en la sama tago." diris la reĝo, tremante pro timo.



  "Estu trankvila," diris la monaĥo, "Tio ankaŭ ne okazos en niaj vivperiodoj. Sed iutage homoj ne plu respektos siajn gepatrojn, kaj bogepatrojn. Ili donos ĉion al siaj propraj infanoj, preninte la havaĵojn de siaj gepatroj kaj bogepatroj. Ili kaprice nutros kaj vestigos siajn pliaĝulojn aŭ male, do la pliaĝuloj petos kompaton de siaj propraj infanoj, kiel bovinoj suĉis lakton de siaj novnaskitaj bovidoj.



  "Sed estas klare, ke tio ne estas hodiaŭaj aferoj, reĝo, do timu nenion. Nun diru al mi vian kvaran sonĝon."



  Iom pli mildiĝinte, la reĝo daŭrigis, "Via Moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis grandan plenkreskiĝintajn virbovojn sekvantajn malantaŭ ĉaroj. La ĉaroj estis tirataj de malfortaj kaj mallertaj bovidoj. La bovidoj haltis kaj staris senmove, ne povante movi la peze ŝarĝitajn ĉarojn. Karavanoj ĉesis la vojaĝon kaj la varoj ne povis portiĝi al la bazaro."



  "Estos tempo," diris la sanktulo, "kiam malbonaj kaj avaraj reĝoj ne plu respektos la saĝajn kaj spertajn juĝistojn. Anstataŭe ili enoficigos junajn malsaĝajn juĝistojn, garantiante al ili la plej altajn privilegiojn. Sed ili ne povos fari la malfacilajn decidojn. Ili fariĝos la juĝistoj en la nomo, sed kun nenia reala funkcio, kiel la bovidoj, kiuj ne povas movi la ĉarojn. Samtempe la maljunaj saĝaj povos doni nenian helpon, opiniante, ke tio ne plu koncernas al ili, kiel la bovoj sekvantaj malantaŭe.



  "Denove nenion timu, reĝo, ĉar tio okazos en malproksima tempo kiam ĉiuj nacioj estos regataj de junuloj kaj malsaĝuloj. Kio estis via kvina sonĝo?"



  "Via Moŝto, mia kvina sonĝo estis tre stranga. Mi vidis ĉevalon manĝanta per du buŝoj, unu en ĉiu flanko de sia kapo!" La reĝo denove tremis kiam li parolis.



  La arbara monaĥo diris, "Tio okazos en alia malproksima futuro, kiam malbonaj malsaĝaj reĝoj enoficigos malbonajn avarajn juĝistojn. Neniom zorgante pri justeco kaj maljusteco, ili postulos subaĉetojn de ambaŭ flankoj en la sama kazo, kiel ĉevalo manĝanta avide per du buŝoj.



  "Nun diru al mi vian sesan sonĝon."



  "Via Moŝto, mi sonĝis, ke mi vidis oran teleron valoran je cent mil moneroj. Homo tenis ĝin por ke maljuna kaj osteca ŝakalon pisu en ĝin. Kaj tion ĝi faris!" diris la reĝo grimace.



  "Reĝo, tio ankaŭ okazos post malproksima futuro, kiam la reĝoj estos eksteraj homoj, ne naskiĝintaj en la regantaj familioj en la landoj regataj de ili. Do ili ne fidos la spertajn ministrojn de la loka nobela klaso. Ili anstataŭigos ilin per malaltklasaj ministroj, kiujn ili povos regi pli facile. Samtempe la maljunaj nobeloj dependos de la nova reganta klaso. Do ili donos siajn altklasajn filinojn por edziniĝi al la malaltklasaj ministroj, kiel orajn bovlojn en kiujn pisis la ŝakaloj.



  "Sed tio ne okazos en via tempo, reĝo. Kio estas via sepa sonĝo?"



  "Via Moŝto, Mi sonĝis, ke mi vidis viron faranta ŝnuron kaj amasiganta ĝin sub sian seĝon. Tie malsata ŝakalino estis manĝanta la ŝnuron kiam ĝi falis, sen scio de la viro."



  "Estos tempo," diris la monaĥo, "kiam la avidoj de virinoj pliiĝos. Ili deziros virojn, fortajn alkoholaĵojn, juvelojn kaj ĉiujn specojn da senutilaj posedaĵoj. Ili elspezos multe da tempo fari aĉetadon. Ili pli zorgos pri siaj amatoj ol pri la propraj edzoj. Ili ignoros eĉ la plej gravajn hejmlaborojn. Kaj ili konsumos ĉiun moneron gajnitan de siaj edzoj, kiel la ŝakalino englutanta la ŝnuron, kiun faris la ŝnurfaranto.



  "Sed kiel vi povas vidi, reĝo, tiu tempo ne venos al ni. Diru al mi pri via oka sonĝo."



  "Via Moŝto," diris la reĝo, "Mi vidis grandan poton plenan de akvo kaj multajn malgrandajn vakajn potojn antaŭ la palaca pordego. Ĉiuj militistoj, pastroj, komercistoj kaj farmistoj prenis akvon de ĉiuj direktoj. Sed ili verŝis ĝin nur en la grandan poton. La granda poto estis tro plena kaj malŝpariĝis la akvo, dum ĉiuj malgrandaj potoj restis malplenaj!" La reĝo denove tremis pro timo kiam li parolis.



  "Ne timu, reĝo," diris la sanktulo. "Post longa tempo la futura mondo dekadencos. La tero steriliĝos, do la plantaĵoj ne povos facile kreski. La grandaj riĉuloj havos ne pli ol 100,000 monerojn kaj tie ne plu estos milionuloj! Eĉ la reĝoj estos malriĉaj kaj avaraj.



  "La reĝoj kaj la riĉuloj laborigos ĉiujn aliajn por si. La malriĉuloj estos devigitaj preni ĉiujn siajn produktojn, grenojn, legomojn kaj fruktojn al la tenujoj de la riĉuloj kaj pontenculoj. La grenejoj de la diligentaj malriĉuloj estos malplenaj, kiel granda poto pleniĝis ĝis superfluiĝo, dum la malgrandaj restas vakaj.



  "Do nun vi scias la signifojn de viaj unuaj ok sonĝoj. Ili profetas:



  "Tondronuboj sen pluvo,



  Junaj knabinoj havantaj bebojn,



  La pliaĝuloj sen kompato de siaj infanoj,



  Junaj malsaĝaj juĝistoj sen helpo de la saĝaj.



  Avidaj juĝistoj postulantaj subaĉetaĵojn de ambaŭ flankoj,



  Malaltklasaj ministroj kun altklasaj edzinoj,



  Edzinoj konsumantaj enspezojn de siaj edzoj,



  La riĉuloj prenantaj ĉion de la malriĉaj lasante nenion al ili.



  "Do via menso devas esti paca, reĝo, rigardante tiujn unuajn ok sonĝojn. Estas klare, ke tiaj tempoj ne venos al ni, kaj tiuj danĝeroj ne estas timindaj en la nuna tempo."