76. La Meditanta Gardisto de Sekureco



  [Sentimo]



  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskiĝis, li malkontentiĝis pri la klopodo al ordinara plezuro de la mondo. Li do forrezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio. Li iris al la montpiedoj de Himalajoj kaj fariĝis sanktulo.


  Hazarde mankis al li salo. Do li decidis eliri por kolekti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero ili haltiĝis kaj starigis tendojn.


  La sanktulo ekpromenis ĉe la piedo de granda arbo en la proksimo. Li koncentriĝis ĝis kiam li iris en altan mensstaton. Li restis en tiu stato tra la tuta nokto daŭrigante la promenadon.


  Samtempe 500 banditoj ĉirkaŭis la kampadejon. Ili atendis ĝis post la vespermanĝo kiam ĉiuj kuŝiĝis por la nokto. Sed antaŭ sia atako, ili rimarkis la sanktulon. Ili diris unuj al la aliaj, "Tiu viro certe estas gardisto de sekureco. Se li vidos nin, li avertos la aliajn. Do ni atendu ĝis lia endormiĝo, kaj poste faru niajn priŝteladon kaj prirabadon."


  La banditoj tute ne sciis, ke la sanktulo estis tiel profundiĝinta en la meditado, ke li tute ne rimarkis ilin aŭ ion ajn pri tiu afero. Do ili daŭre atendis lin endormiĝi. Kaj li senĉese iradis kaj iradis ĝis kiam ekaperis la lumo de aŭroro. Nur tiam li finis la meditadon.


  Sen ŝanco por prirabi la karavanon, la banditoj malesperiĝis kaj forĵetis siajn armilojn. Ili kriis, "He, vi en la karavano. Se via gardisto ne tenis sin maldorma en la tuta nokto promenante sub la arbo, ni jam prirabis vin ĉiujn. Vi devas bone rekompenci lin." Dirinte ili forlasis por serĉi iun alian prirabeblan.


  Jam lumiĝis kiam la homoj en la karavano vidis la bastonojn kaj ŝtonojn forlasitajn de la banditoj. Tremante pro timo, ili iris al la sanktulo. Ili salutis lin respektoplene kaj demandis, ĉu li vidis la banditojn. "Jes, mi vidis ilin ĉimatene," li respondis.


  "Ĉu vi ne timas?" ili demandis. "Nenion," respondis la Iluminiĝinto, "La vido al la banditoj nur timigas la riĉulojn. Sed mi ne estas riĉulo. Mi havas nenion valoran por la rabistoj. Do kial mi timas ilin? Mi havas nek zorgon en la vilaĝo, nek timon en la arbaro. Posedante nur amemon kaj kompatemon mi sekvis la rektan vojon al la Vero."


  Tiamaniere li predikis pri la sentimeco al la fortunaj homoj de la karavano. Liaj vortoj pacigis ilin, kaj ili honoris lin.


  Post longa vivo disvolvante la Kvar Ĉielajn Mensstatojn, li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.



  La moralinstruo estas: Estas avantaĝo ĉe sanktulo.