72. La Elefanta Reĝo Boneco



  [Malavaro kaj Sendankeco]



  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel elefanto. Li estis ĉarme blanka kaj glimanta kiel polurita arĝento. Liaj piedoj estis tiel glataj kaj brilaj kiel plej bona lako. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej delikata ruĝa tapiŝo. Kaj liaj mirindaj okuloj similis al valoraj juveloj brilantaj en kvin koloroj: blua, flava, ruĝa, blanka kaj karmezina.



  La grandioza beleco de la majesta elefanto estis la ekstera formo de la Iluminiĝinto. Sed tio estis nur pala reflekto de lia interna beleco, ĉar dum multaj antaŭaj vivoj li pleniĝis de Dek Perfektoj: energio, decidemo, honesteco, boneco, rezigneco de kroĉiĝo al ordinara mondo, kvieteco, saĝo, pacienco, malavareco kaj certe, amemo.



  Kiam li plenkreskiĝis, ĉiuj aliaj elefantoj en Himalajaj arbaroj venis sekvi kaj servi lin. Post nelonge 80,000 elefantoj loĝis en lia regno. Tiel granda nacio pleniĝis de loĝantoj kaj distraĵoj. Por vivi pli kviete, li forlasis la aliajn kaj vivis sole en sekreta parto de la arbaro. Li famiĝis kiel Elefanta Reĝo Boneco pro siaj bono kaj pureco facile videblaj de ĉiuj aliaj.



  Samtempe arbaristo de Benareso vojaĝis en Himalajaj montaroj. Li serĉis valoraĵojn, kiujn li povos vendi en Benareso. Post nelonge li perdis sian konsciencon pri direktoj. Li kuris tien kaj reen por trovi sian vojon. Baldaŭ li laciĝis kaj ektimis morton. Li tremis kaj laŭte ploris de timo.



  La Elefanta Reĝo Boneco aŭdis la timan ploradon de la kompatinda viro. Li tuj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo. Dezirante laŭeble helpi lin, li ekiris tra la arbaro al la viro.



  Sed kiam la viro vidis, ke la giganta elefanto proksimiĝis, li estis tiel timigita, ke li tuj ekkuregis. Kiam la saĝa elefanto vidis tion, li ĉesis moviĝon. Vidante tion, la arbaristo ankaŭ haltis. Poste, kiam la Reĝo Boneco ekiris al li, la viro denove ekkuris, kaj kiam la elefanto haltis, ankaŭ li haltis.



  En tiu momento la viro pensis, "Tiu estas nobla elefanto. Kiam mi kuras, li haltas. Kaj kiam mi haltas, li iras al mi. Sendube li ne intencas malutili al mi. Eble li volas helpi min anstataŭe!" La ideo donis al li kuraĝon por halti kaj atendi.



  La Elefanta Reĝo Boneco malrapide proksimiĝis al li kaj demandis, "Mia homa amiko, kial vi vagadis plorante en timo?"



  "Mia Elefanta Moŝto," respondis la viro, "Mi perdis ĉiun konsciencon pri la direktoj kaj perdis la vojon. Mi timas, ke min trafos morto!"



  Poste la Iluminiĝinto kondukis la arbariston al sia propra sekreta loĝejo. Li konsolis kaj regalis lin per plej bonaj fruktoj kaj nuksoj en tuta Himalaja regiono. Post kelkaj tagoj li diris, "Ne timu, mia amiko. Mi kondukos vin al la lando, kie homoj vivas. Sidiĝu sur mian dorson." Poste li portis la viron al la lando de homoj.



  Rajdante komforte sur la honorulo, la viro pensis, "Se oni demandos, kie mi estis, mi respondos al ili pri ĉio." Do li faris noton pri ĉiuj landmarkoj, portate sekure de la bonkora elefanta reĝo.



  Kiam li iris el la densa arbaro proksime al la vojo al Benareso, la Elefanta Reĝo Boneco diris, "Mia bona amiko. Iru laŭ la vojo al Benareso. Bonvolu diri al neniu, kie mi loĝas, ĉu ili demandos aŭ ne." Adiaŭinte per tiuj vortoj, la ĝentila elefanto turniĝis kaj revenis al sia loĝejo sekura kaj sekreta.



  La viro trovis sian vojon al Benareso facile. Iutage dum li iris en bazaron, li iris en vendejojn de eburaj skulptistoj. Ili skulptis eburon en delikatajn kaj belajn statuojn, pejzaĝojn kaj formojn. La arbaristo demandis ilin, "Ĉu vi aĉetas dentegojn de vivantaj elefantoj?"



  La skulptistoj respondis, "Kian demandon vi faris! Ĉiuj scias, ke dentegoj de vivanta elefanto estas multe pli valoraj ol tiuj de la morta." "Do mi portos al vi iom da dentegoj de vivanta elefanto," diris la arbaristo.



  La viro portis akran segilon kun aliaj bezonaĵoj, kaj ekveturis al la loĝejo de Reĝo Boneco pro la avido nur al mono, ignorante la sekurecon de la elefanta reĝo kaj la dankemon al tiu, kiu savis lian vivon.



  Kiam li venis, la elefanta reĝo demandis, "Mia homa amiko. Kial vi revenis?" Farante rakonton, la viro respondis, "Mia Elefanta Moŝto, mi estas malriĉulo vivante tre humile. Ĉar nun mi estas en granda malfacilaĵo, mi venas por peti peceton da dentego de vi se vi volontas doni ĝin al mi. Mi portos ĝin hejmen kaj vendos ĝin. Tiam mi povos min vivteni dum iom pli longa tempo."



  Kun kompato al la viro, la Elefanta Reĝo Boneco diris, "Kompreneble, mia amiko, mi donos grandan pecon da dentego! Ĉu vi prenis segilon kun vi?" "Jes, Via Elefanta Moŝto," diris la arbaristo, "Mi prenis segilon kun mi." "Bone," diris la malavara Reĝo Boneco, "Tranĉu de ambaŭ miaj dentegoj!"



  Dirinte, la elefanto genuiĝis kaj oferis siajn speciale arĝentblankajn dentegojn. Kun nenia bedaŭro, la viro tranĉis grandajn eburajn pecojn de ambaŭ dentegoj.



  La Iluminiĝinto alprenis ambaŭ pecojn per sia rostro. Li diris, "Bona amiko, mi donas miajn amindajn dentojn ne pro tio, ke mi malŝatas ilin kaj volas forigi ilin; nek pro tio, ke ili estas senvaloraj al mi. Sed miloble kaj eĉ centmil oble amindas kaj valoras la dentoj de ĉioscia saĝo, kiu kondukas nin al realiĝo de ĉiu vero."



  Donaci la belajn dentegojn al la viro estis la deziro de la elefanto, ke lia perfekta malavereco povos konduki lin al la plej granda saĝo.



  La viro revenis hejmen kaj elvendis ambaŭ eburajn pecojn. Sed post nelonge li forkonsumis ĉiun monon. Do li denove revenis al la Elefanta Reĝo Boneco. Li petis lin, "Mia Elefanta Moŝto, la mono de mi gajnita per vendo de via eburo nur sufiĉis por pagi miajn ŝuldojn. Mi ankoraŭ estas malriĉulo vivante tre humile. La vivo estas ankoraŭ tre malfacila en Benareso, do bonvolu doni al mi la reston de viaj dentegoj, malavarulo!"



  Senhezite la elefanta reĝo oferis la restajn partojn de siaj dentegoj. La viro tranĉis ĉion, kion li povis vidi, ĝis dentingo en la kranio de la elefanto! Li forlasis sen vorto de dankemo. La  bonkora elefanto estis nenio alia ol bankkonto al li. Li portis la eburon al Benareso, vendis ĝin kaj forkonsumis la monon kiel antaŭe.



  La arbaristo denove revenis al la loĝejo de la Elefanta Reĝo Boneco. Li denove petis lin, "Honora elefanta reĝo, estas tre malfacile por vivi en Benareso. Kompatu min kaj lasu min havi la restaĵon de via eburo-- la radikojn de viaj dentegoj."



  Perfekta malavareco nenion retenas. Do la elefanta reĝo genuiĝis kaj oferis siajn restajn radikojn de eburo. La sendankemulo nenion zorgis pri la elefanto. Li staris sur la majestan rostron similan al dika arĝenta ĉeno. Li grimpis supren kaj sidiĝis inter pure blankaj tempioj sur la granda kapo simila al neĝkovrita Himalaja kupolo. Poste li krude fosis per sia tuta forto.Li frotis kaj forŝiris la molajn karnojn de la radikoj de la iamaj belaj dentegoj. Per sia malakra segilo li tranĉis kaj hakis la eburajn radikojn el la kranio.



  Laŭdire troviĝas multaj mondoj; la infera mondo de torturo, la mondoj de malsataj demonoj, de bestoj kaj de homoj, ankaŭ estas multaj ĉielaj mondoj de la malplej alta al la plej alta. En ĉiuj mondoj estas milionoj da vivestaĵoj, kiuj iam aŭ en alia tempo naskiĝis kaj vivis kiel elefantoj. Iuj, kiuj rakontas la historion, diras, ke kvankam oni ne scias kial, ĉiuj elefantoj perceptis la doloregon de la grandulo -- la Elefanta Reĝo Boneco.



  La arbaristo forlasis portante la sangplenajn eburajn radikojn. Opiniante, ke estis neniu kaŭzo revidi la elefanton, li ne ĝenis sin por montri al li la signon de dankemo kaj respekto.



  La vasta kaj firma tero, kiu estas sufiĉe forta por facile subteni grandajn montojn kaj ankaŭ povas surporti plej naŭzajn malpuraĵojn kaj fiodorojn, ne povis toleri kaj subteni la gigantan fikonduton de la kruelulo. Do kiam li iris el la vido de la suferanta elefanto, la granda tero fendiĝis de sub liaj piedoj. Fajro spruĉis el la plej malalta infero, englutis lin en brile ruĝajn flamojn kaj tiris lin suben al lia destino.



  La moralinstruo estas: La nedankemuloj ĉion faras senskrupule, kaj pro tio li fosas sian propran tombon.