71.Kolektinto de Malseka Brulligno



  [Maldiligenteco]



  Iam antaŭe estis mondfama instruisto kaj sanktulo en urbo Takasila. Li havis 500 studentojn lernantajn ĉe si.


  Iutage tiuj 500 studentoj iris en arbaron por kolekti brullignon. Unu el ili renkontis senfolian arbon. Li pensis, "Kiel fortuna mi estas! Tiu ĉi arbo eble estas morta kaj seka, perfekta por la brulligno. Pro kio mi urĝas? Mi dormetos dum aliaj okupiĝos serĉante la brullignon. Do li sternis sian jakon sur la tero, kuŝiĝis kaj baldaŭ endormiĝis ronkante laŭte.


  Poste ĉiuj aliaj studentoj ekportis siajn brullignajn faskojn al Takasila. Ili trapasis la ronkantan dormanton sur sia vojo. Ili piedbate vekis lin kaj diris, "Vekiĝu! Vekiĝu! Estas tempo por reveni al nia instruisto."


  La maldiligenta studento subite vekiĝis kaj viŝis al si la okulojn. Ankoraŭ ne plene vekiĝinte, li grimpis sur la arbon. Li ekrompis la branĉojn kaj trovis, ke ili efektive estis verdaj, tute ne sekaj. Kiam li derompis branĉon, ĝi svingis kaj trafis lin je okulon.  Li kolektis faskon da verda brulligno premante sian okulon per unu mano. Poste li portis ĝin al Takasila, kurante por atingi la aliajn. Li revenis plej malfrue, kaj ĵetis sian brullignan faskon sur la supron de alies brullignoj.


  Samtempe al ili venis invito pri religia ceremonio, kiu okazis sekvan tagon en malproksima vilaĝo. La sanktulo informis siajn 500 studentojn, "Tio estas bona trejnado por vi. Vi prenos matenmanĝon pli frue en la sekva mateno. Poste vi iros al la vilaĝo por la religia servo. Kiam vi revenos, alportu mian porcion de oferaĵoj kune kun la viaj."


  La studentoj vekiĝis frue en la sekvamatene. Ili vekis la kuristinon de la Universitato kaj petis ŝin kuiri kaĉon kiel matenmanĝon. Ŝi iris en mallumo al la maso de brulligno. Ŝi prenis la plej supran faskon de la maldiligentulo. Ŝi portis ĝin en la kuirejon kaj klopodis estigi fajron por la kuirado. Sed kvankam ŝi blovis kaj blovis, ŝi ne sukcesis bruligi fajron. La brulligno estis verda kaj malseka.


  Kiam leviĝis la suno, ankoraŭ ne brulis la fajro por la kuirado. La studentoj kriis, "Ni malfruiĝos atingi la vilaĝon." Do ili foriris al la instruisto.


  La instruisto demandis ilin, "Kial vi daŭre restas ĉi tie? Kial vi ankoraŭ ne foriris?" Ili informis lin, "Maldiligentulo dormis dum ni laboris. Li grimpis sur arbon kaj vundis sian okulon. Li kolektis nur verdan brullignon kaj ĵetis ĝin sur la mason de brullignaĵo. La kuiristino prenis ĝin kaj ŝi ne sukcesis bruligi fajron, ĉar la brulligno estas verda kaj malseka. Nun estas tro malfrue por ni iri al la vilaĝo."


  La mondfama instruisto diris, "Malsaĝa maldiligentulo kaŭzas malfacilaĵon al ĉiuj. "Kiam oni prokrastas la frue farendan laboron ĝis poste, oni baldaŭ ekpentos



  La moralo estas: "Ne prokrastu hodiaŭan laboron ĝis morgaŭ."