70. Ŝovelila Saĝulo



  [Rezignado]



  Iam antaŭe, la Iluminiĝinto naskiĝis en familio de legomĝardenisto. Post kiam li elkreskiĝis, li kulturis kampon per sia ŝovelilo. Li plantis herbojn, kukurbojn, melonojn, kukumojn kaj aliajn legomojn. Li vendis legomojn por teni sian humilan vivon.



  La ŝovelilo estis lia nura posedaĵo en la tuta mondo. Li portis ĝin kiel arbara monaĥo portis sian monaĥan bastonon. Do li famiĝis kiel "Ŝovelila Saĝulo".



  Iutage li pensis, "Kian bonon al mi alportas la ordinara vivo de ĝardenisto? Mi forrezignos tiun ĉi vivon kaj iros mediti en la arbaro. Tiam mi fariĝos paca kaj feliĉa." Do la Ŝovelila Saĝulo kaŝis sian ŝovelilon, la ununuran posedaĵon, kaj fariĝis arbara meditanto.



  Post nelonge li ekpensis pri sia ununura posedaĵo la ŝovelilo. Li tiel maltrankviliĝis pri sia ŝovelilo, ke li neniel povis forigi ĝin el sia menso kiel ajn li klopodis! Ŝajnis, ke la praktikado de meditado estis senutila, li do forrezignis ĝin. Li revenis al siaj ŝovelilo kaj ordinara vivo kiel ĝardenisto de legomoj.



  Post nelonge la Ŝovelila Saĝulo denove rezignis la ĉiutagan vivon, kaŝis sian ŝovelilon kaj fariĝis arbara meditanto. Li ne sukcesis forigi la ŝovelilon el sia menso, kaj denove revenis kiel ĝardenisto. Resume tio okazis ses fojojn.



  La sekvan fojon la Ŝovelila Saĝulo rezignis sian arbaran meditadon. Li fine konsciis, ke lia eluzita ŝovelilo faris lin iradi kaj revenadi sepfoje. Do li firmvole decidis forĵeti ĝin en profundan riveron kaj poste reiri al la arbaro kaj resti tie por ĉiam.



  Li portis sian ŝovelilon al la riverbordo. Li pensis, "Mi ne vidu kien tiu ĉi ŝovelilo falos en la rivero. Alie, ĝi denove tentos min kaj detenos min de la meditado.". Do ferminte siajn okulojn, li svingis la ŝovelilon cirkle super sia kapo trifoje, kaj lasi ĝin flugi en la mezon de la riveron. Konsciinte, ke li ne plu povos retrovi la ŝovelilon, li kriis kiel blekis leono, "Mi jam venkis! Mi jam venkis! Mi jam venkis!"



  Ĝuste okazis, ke la reĝo de Benareso preterrajdis en tiu ĉi momento. Li revenis de subpremo al ribelo en landlima vilaĝo.



  Post kiam li sin banis en la rivero, li sidiĝis sur sian majestan kortegan elefanton por iri al Benareso en triumfa procesio.



  Kiam li aŭdis la triumfan krion de la Iluminiĝinto, li diris al siaj ministroj, "Aŭskultu. Kiu krias kiel blekado de leono, "Mi jam venkis"? Kiun li jam venkis? Konduku lin al mi!"



  Kiam ili kondukis Ŝovelilan Saĝulon al li, la reĝo demandis, "Mi estas konkerinto ĉar mi venkis la militon. Vi diris, ke vi jam venkis. Kiun vi konkeris?"



  La Iluminiĝinto respondis, "Via Reĝa Moŝto. Eĉ se vi konkeris cent milojn da malamikoj, tiuj venkoj estas sensignifaj se vi ankaŭ havas malbonajn pensojn kaj dezirojn en via menso. Sed konkerinte la avidon en mia menso, mi scias, ke mi jam venkis la militon kontraŭ la malbonaj pensoj!"



  Dum lia parolado, li koncentris sian menson sur la akvon en la rivero, poste sur la ideon pri akvo mem, kaj atingis altan mensstaton. En sidpozo li leviĝis en la aeron. Li predikis tiujn vortojn de la vero al la reĝo: "Venki malamikojn, kiuj revenos batali kun vi foje kaj refoje, ne estas vera venko. Sed se vi venkas la malbonon en via propra menso, neniu povas rabi la veran venkon de vi!"



  Kiam la reĝo aŭskultis tiujn vortojn, ĉiuj malbonaj pensoj forlasis lian menson. Tio faris lin forrezigni la ordinaran mondon kaj ekserĉi la verajn pacon kaj feliĉon. Li demandis, "Kien vi iras, saĝulo?" La saĝulo respondis, "Mi iros al Himalajoj por praktiki meditadon." La reĝo diris, "Bonvolu konduki min kun vi. Ankaŭ mi deziras rezigni la ordinaran mondan vivon." Kiam la reĝo turniĝis kaj vojaĝis norden kun la Ŝovelila Saĝulo, tion faris ankaŭ la tuta armeo kaj ĉiuj kortegaj ministroj kaj servistoj.



  La novaĵo tuj atingis Benareson, ke la reĝo kaj ĉiuj kun li forlasis ordinaran mondon kaj sekvis Ŝovelilan Saĝulon al Himalajoj. Ĉiuj urbanoj en la tuta urbo Benareso sekvis ilin al la nordaj montaroj. Benareso senhomiĝis!



  La granda migrado de homoj vekis la atenton de dio Sakao, la reĝo de la ĉielo de 33. Li neniam vidis, ke tiel multaj homoj rezignis siajn mondajn povojn. Li ordonis arkitekturistojn de la dioj konstrui loĝejojn en Himalajaj arbaroj por ĉiuj homoj.



  Kiam ili atingis Himalajojn, la Ŝovelila Saĝulo unue anoncis, ke li jam rezignis ordinaran mondon por ĉiam. Poste ĉiuj kun li faris la samon. Neniam tiel multaj homoj rezignis la mondan povon kiel tiam.



  La Ŝovelila Saĝulo disvolvis tion, kion sanktuloj nomis "Kvar ĉielaj mensstatoj". La unua estas amo al ĉiuj. La sekva estas kompatemo al ĉiuj suferantoj. La tria estas ĝojo por ĉies ĝojoj. Kaj la kvara estas trankvileco kaj kvieto eĉ antaŭ malfacilaĵoj aŭ fatalaĵoj.



  Li instruis al la aliuloj plisuperan meditadon. Per granda strebo ili ĉiuj atingis la plisuperajn mensstatojn, kiuj kondukis ilin renaskiĝi en ĉielaj mondoj.



  La moralinstruo estas: Nur unu pesedaĵo sufiĉas deteni vian menson de serĉado al libereco.