68, 237. 3000 Renaskiĝoj



  [Renaskiĝo]



  Iam la iluminiĝinta Bodisatvo naskiĝis en ordinara familio. Estis hazarde, ke li havis saman patron en siaj sekvaj 500 vivoj. Poste la patro renaskiĝis kiel lia onklo en la sekvaj 500 vivoj kaj kiel lia avo en la sekvaj 500 vivoj.



  En la sekvaj 500 vivoj li havis saman patrinon, kiu renaskiĝis kiel lia onklino en sekvaj 500 vivoj kaj fine kiel lia avino en la sekvaj 500 vivoj.



  Ŝajne mirinde, ke post 3000 renaskiĝoj la viro de 1500 vivoj kaj la virinoj de 1500 vivoj renaskiĝis kaj fariĝis geedzoj. Sed la Bodisatvo renaskiĝis kun malsamaj gepatroj. Sed li saĝe respektis ĉiujn, ne nur la gepatrojn de sia ĉifoja renaskiĝo.



  La moralinstruo estas: En diversaj okazoj ni ĉiuj havas rilaton unu al aliaj.