66,251. La saĝo de Reĝino Mildkoro

[Avido]

Iam La Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa altklasa familio en Kasi urbo de norda Hindio. Li kreskiĝis kiel junulo kaj finis sian lernadon. Poste li rezignis ordinarajn dezirojn kaj forlasis la ĉiutagan mondon. Li fariĝis sanktulo kaj loĝis sole en Himalajaj arbaroj. Li meditadis por longa tempo, disvolvis altan mensan povon, kaj plenis de internaj feliĉoj.

Iutage li venis al la urbo de Benareso pro manko de salo. Li pasigis nokton en la reĝa ĝardeno. En la mateno li sin lavis, ligis sian haron en tuberon sur sia kapo kaj sin vestis en nigra felo de antilopo. Li faldis la kutime vestitan robon faritan el ruĝa arbŝelo. Poste li iris al la urbo por kolekti manĝaĵon.

Kiam li atingis la palacan pordegon, Reĝo Brahmadato faris promenadon sur sia teraso. Kiam li vidis la humilan sanktulon, li pensis, ke la sanktulo nepre jam atingis la perfektan kvietecon." Li ordonis siajn servistojn konduki lin en la palacon.

La reĝo petis la sanktulon sidiĝi sur luksan kuŝseĝon, kaj regalis lin per tre bonaj manĝaĵoj. Li dankis la reĝon. La reĝo diris, "Vi estas bonvena loĝi en mia kortega ĝardeno por ĉiam. Mi provizos al vi la "kvar necesaĵojn": manĝaĵon, vestaĵon, loĝejon kaj medicinaĵon. Tion farante, mi povos gajni meriton kondukantan min renaskiĝi en la ĉielan mondon."

La sanktulo akceptis la bonkoran inviton. Li pasigis sekvajn 16 jarojn vivante en la ĝardeno de la reĝo de Benareso. Dume li instruis ĉiujn en la reĝa familio kaj ricevis la kvar necesaĵojn de la reĝo.

Iutage Reĝo Brahmadato decidis iri al landlimo por subpremi ribelon. Antaŭ la forlaso li ordonis sian reĝinon prizorgi la bezonaĵon de la sanktulo. Ŝia nomo estis Reĝino Mildkoro.

Ŝi preparis manĝaĵon ĉiutage por la sanktulo. Iutage li malfruis atingi la palacon por sia manĝo. Dum atendado, Reĝino Mildkoro ŝin refreŝigis per parfumita bano, sin vestis en belaj vestaĵoj kaj juveloj kaj kuŝiĝis sur la kuŝseĝo.

Samtempe la Iluminiĝinto meditis en speciala plezura mensstato. Kiam li konsciis pri la tempo, li uzis la povon de sia mensa pureco kaj flugis tra la aero al la palaco.

Kiam Reĝino Mildkoro aŭdis la susuron de lia ŝela robo, ŝi leviĝis subite de la kuŝseĝo. Tiam ŝia bluzo subite subglitis dum momento, kaj la sanktulo ekvidis ŝin de la fenestro kiam li eniris. Li surpriziĝis de la nekutima vido de la belega reĝidino.

Deziro, kiun jam subiĝis, sed ankoraŭ ne foriĝis, leviĝis en li. Ĝi similis al tio, ke kobro kun plilarĝiganta nuko leviĝis el la korbo, kie li restis. Lia deziro perdis purecon. Li vundiĝis kiel korvo kun rompita flugilo.

La sanktulo ne povis manĝi sian manĝaĵon. Li portis ĝin al sia templo situanta en la kortega ĝardeno, kaj metis ĝin sub sian liton. Lia menso estis sklavigita de la vido al la bela Reĝino Mildkoro. Lia koro bruliĝis de avido. Li restis sur la lito sen manĝi kaj trinki por sekvaj sep tagoj.

Fine la reĝo revenis hejmen. Li iris ĉirkaŭ la urbo kaj poste rekte en la ĝardenan templon por viziti la sanktulon. Vidante lin kuŝanta sur la lito, li pensis, ke li estis malsana. Li purigis la templon kaj sidiĝis ĉe li. Li ekmasaĝis siajn piedojn kaj demandis, "Estimata Sinjoro. Kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis?"

La sanktulo respondis, "Ho, granda reĝo, mia malsano estas tio, ke mi estis katenita en la ĉenoj de avido." "Kio estas via avido?" demandis la reĝo. "Reĝino Mildkoro, Mia Reĝa Moŝto." "Estimata," diris la reĝo, "Mi donos Mildkoron al vi. Venu kun mi."

Kiam ili atingis la palacon, Reĝo Brahmadato vestigis sian reĝinon per ŝiaj plej bonaj vestaĵoj kaj juveloj. Poste li sekrete petis ŝin, ke ŝi helpu la malfortunan sanktulon reakiri sian purecon. Ŝi respondis, "Mi scias kion fari, Mia Moŝto. Mi savos lin." Poste la reĝo fordonis ŝin kaj ŝi forlasis la palacon kune kun la sanktulo.

Post kiam ili pasis tra la ĉefa pordo, ŝi diris, "Estas malpure ĉi tie. Reiru al la reĝo kaj prenu ŝovelilon kaj korbon." Li obeis kaj post kiam li revenis, ŝi ordonis lin fari ĉiujn purigojn. Li eĉ devis ŝminki la mjurojn kaj plankojn per freŝa bovfekaĵo.

Poste ŝi ordonis lin iri al la palaco kaj preni ŝian liton. Poste seĝon. Poste lampon, littukon, kuirpoton kaj akvokruĉon. Ŝi ordonis lin preni ĉiun el ĉio unufoje, kaj li obeis devoplene. Ŝi ordonis lin preni akvon por ŝia bano kaj ankaŭ multajn aliajn objektojn. Li portis akvon por ŝia bano kaj poste aranĝis la liton. Fine ili sidiĝis ŝultro-ĉe-ŝultre sur la liton. Subite ŝi kaptis lin je la barbo kaj skuis lin tien kaj reen. Tirante lin al ŝi kaj diris, "Ĉu vi memoras, ke vi estas sanktulo kaj pastro?"

Nur tiam li sin liberigis el la freneza enamiĝo kaj ekkonsciis, kiu li estis. Regajninte memkonsciencon, li pensis, "Ho, en kiel kompatintan situacion mi falis. Mi blindiĝis pro mia avido kaj fariĝis sklavo. Komencante nur je ekvido al virino, la freneza deziro povos konduki min en inferan mondon. Mia korpo estis brulanta, kiel sago de avido trafis min je la koro. Sed ne estas sanganta vundo! Ne vidu ŝian korpon kiel realan. Mia propra malsaĝo kaŭzis ĉujn miajn suferojn.

Poste li diris laŭte, "Hodiaŭ mi redonos la saĝan Reĝinon Mildkoron al la nobla Reĝo Brahmadato. Poste mi reflugos al mia arbara hejmo!"

Akompaninte ŝin en la palacon, li diris al la reĝo, "Mi ne plu volas vian reĝinon. Antaŭ ol mi havis ŝin, ŝi estis mia nura avido. Post kiam mi havis ŝin, unu avido kondukis alian senfine, ĝis nur al infero."

Per siaj inteligenteco kaj vivscio la saĝa Reĝino Mildkoro oferis grandan donacon al la sanktulo. Anstataŭ profiti de lia malforto, ŝi repurigis lin.

En perfekta kvieteco la Iluminiĝinto leviĝis en la aeron, faris predikadon al la reĝo, kaj poste magie flugis al Himalajaj arbaroj. Li neniam revenis al la ordinara mondo. Post jaroj da meditado en paco kaj plezuro, li mortis kaj renaskiĝis en altan ĉielan mondon.

La moralo estas: Avido sklavigas kaj saĝo liberigas.