62. Pastro vetludinta per Vivo



  [Miskondukita moralo]



  Iam estis reĝo, kiu emis vetludi kun sia kortega pastro. Kiam li ĵetis kubon, li ĉiam recitis la bonfortunajn sorĉvortojn:



  "Se allogite, ĉiuj virinoj kompreneble forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."



  Ŝajne mirinde, uzante la sorĉvortojn, la reĝo ĉiam venkis. Post nelonge la kortega pastro perdis preskaŭ ĉiun moneron gajnitan de li.



  Li pensis, "Mi perdis preskaŭ ĉiun mian havaĵon al la reĝo. Eble tion kaŭzas liaj fortunaj sorĉvortoj. Mi devas trovi rimedon por rompi la sorĉvortojn kaj regajni mian monon. Mi devas trovi puran virinon, kiu neniam kontaktis viron. Tiam mi ŝlosos ŝin en mian etaĝdomon kaj devigos ŝin teni fidelecon al mi!"



  Ŝajnis al li, ke tio estas bona ideo. Sed poste li ekhavis dubon. Li pensis, "Estas preskaŭ neeble teni virinon pura post kiam ŝi jam kutimiĝis al viro. Do mi devas laŭeble trovi la plej puran virinon, kiu neniam vidis viron!"



  Ĝuste tiam li hazarde vidis malriĉan virinon preterpasanta. Ŝi estis graveda. La kortega pastro estas sperto por legi signifon de markoj sur la korpo. Do li tuj sciis, ke la naskiĝonta bebo estis virinseksa. Nova penso tuj venis al li, "Aha! Nur ne naskiĝinta virinseksa bebo neniam vidis viron!"



  La kortega pastro volontis fari ĉion ajn por venki la reĝon je la vetludo. Do li pagis monon por ke la malriĉa virino restu en lia domo kaj nasku la bebon tie. Kiam ĉarma knabineto naskiĝis, la kortega pastro aĉetis ŝin de ŝia patrino. Ŝi neniam vidis viron, kompreneble, krom la kortega pastro mem. Kiam ŝi elkreskiĝis, li ankoraŭ tenis ŝin tute sub sia regado, kvazaŭ li posedus la kompatindan knabinon.



  La kruela pastro faris ĉion ĉi nur pro lia kutimo de vetludo. Antaŭ ol la knabino kreskiĝis, li evitis vetludi kun la reĝo. Nun ŝi jam plenaĝiĝis, kaj ankoraŭ estis lia malliberulino, li do denove proponis vetludon al la reĝo.



  La reĝo konsentis. Post kiam ili faris sian veton, la reĝo skuis la ĵetkubon kaj ripetis siajn favoratajn fortunajn sorĉvortojn:



  "Se allogite, ĉiuj virinoj kompreneble forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."



  Sed ĵus antaŭ ol li ĵetis la ĵetkubon, la pastro aldonis:



  "Krom mia virino fidela por ĉiam!"



  La sorĉvortoj de la reĝo ne funkciis. Li perdis la veton kaj ekde tiam la pastro gajnis je ĉiu kubĵeto.



  La reĝo estis mirigita de la ŝanĝo. Post konsiderado, li opiniis, "La pastro nepre havas puran virinon ŝlositan en la domo kaj devigitan por esti filela al li sola. Jen kial miaj fortunaj sorĉoj ne plu funkcias.



  Li esploris kaj trovis, ke la kruela pastro vere tion faris. Do li trovis faman junan dandon. Li demandis lin, ĉu li povos sukcese delogi la virinon. Li respondis, "Sen problemo, mia reĝa moŝto!" La reĝo donis al li sufiĉan monon kaj ordonis lin ekagi senprokraste.



  La junulo aĉetis abunde da plej bonaj parfumoj kaj kosmetikaĵoj. li malfermis butikon ĝuste ekster la etaĝdomo de la kortega pastro. La etaĝdomo de la pastro altis je sep etaĝoj kun sep pordoj aparte al ĉiu etaĝo. Virinoj gardis ĉiun pordon, kaj neniun viron krom la pastro permesis eniri.



  Nur unu servistino servis la virinon de la pastro. Ŝi portis ĉion enen kiaj eksteren, inkluzive de parfumoj kiaj kosmetikaĵoj. La pastro donis monon al ŝi por ŝia aĉetado.



  La juna dando vidis, ke la servistino iradis en kiaj ekster la etaĝdomo de la pastro. Li tuj konsciis, ke ŝi estas la nura persono, kiu povas helpi lin eniri. Do li elpensis metodon kaj dungis kelkajn kunulojn por helpi lin.



  La sekvan matenon, kiam la servistino eliris por fari aĉeton, la junulo drame falis sur la teron antaŭ ŝi. Kaptante ŝiajn krurojn, li ploris larmoplene, "Ho, mia kara patrino, estas tiel bone, ke mi vidas vin denove post tiel longa tempo!"



  Tiam liaj kunuloj ankaŭ intervenis, "Jes. Tiu ĉi estas ŝi. Ŝi aspektas same -- ŝiaj manoj, piedoj, vizaĝo kaj la tipo de la vestaĵo. Jes. Tiu ĉi estas ŝi!" Ili ĉiuj sencese diris, kiel mirinde, ke ŝi ŝanĝiĝis tiel malmulte dum tiel longa tempo.



  La kompatinda virino eble havis filon perditan delonge, ĉar baldaŭ ŝi estis konvinkita, ke tiu ĉi estas li. Ŝi kaptis la saĝan dandon de la reĝo, kaj ambaŭ singultis de ĝojo je la mirakla rekuniĝo.



  Dum la plorĝemo la junulo demandis ŝin, "Ho, kara patrino, kie vi loĝas nun?" "Mi loĝas najbare," ŝi diris, "en la etaĝdomo de la pastro. Tagnokte mi servas lian junan virinon. Ŝia beleco estas senkompara, kvazaŭ la marvirino ofte laŭdita de maristoj."



  Li demandis, "Kien vi iras nun, panjo?" "Mi aĉetos por ŝi parfumojn kaj kosmetikaĵojn, mia filo." "Ne necese, panjo." li diris, "ekde nun mi donos al vi la plej bonajn parfumojn kaj kosmetikaĵojn senpage!" Do li donis al ŝi parfumojn kaj kosmetikaĵojn, kaj ankaŭ faskon da amindaj floroj aldone.



  Kiam la virino de la pastro vidis ĉion ĉi multe pli bonkvalitajn ol kutime, ŝi demandis, kial la pastro estis tiel feliĉa al ŝi. "Ne," diris la servistino, "Tiuj ne estas de la pastro. Mi akiris ilin de la vendejo de mia filo." Ekde tiam ŝi akiris parfumojn kaj kosmetikaĵojn de la vendejo de la dando, kaj tenis la monon de la pastro.



  Post nelonge, la dando komencis la sekvan parton de sia plano. Li pretendis malsana kaj restis en la lito.



  Kiam la servistino iris en la vendejon, ŝi demandis, "Kie estas mia filo?" Oni informis ŝin, ke li estis tro malsana por labori, kaj kondukis ŝin por vidi lin. Ŝi ekmasaĝis lian dorson kaj demandis, "Kio okazis al vi, mia filo?" Li respondis, "Eĉ se mi mortas, mi ne povas diri al vi, mia patrino."



  Ŝi daŭris, "Se vi ne povas diri al mi, al kiun vi povas diri?" Poste laŭ sia plano, la junulo ne plu povis sin deteni kaj konfesis al ŝi, "Mi fartis bone ĝis vi diris al mi pri via bela sinjorino 'kvazaŭ marvirino laŭdata de maristoj'. Mi ekamis ŝin pro via priskribo. Mi devas peti ŝian manon. Mi ne povas vivi sen ŝi. Mi estas tiel deprimita, ke mi certe mortos sen ŝi!"



  La servistino diris, "Ne maltrankviliĝu, mia filo. Lasu tion al mi." Ŝi prenis eĉ pli da parfumoj kaj kosmetikaĵoj al la virino de la pastro. Ŝi diris al ŝi, "Mia mastrino, post kiam mia filo aŭdis de mi pri via beleco, li amegis al vi. Mi ne scias kion fari sekve!"



  Ĉar la pastro estas la nura viro, kiun la sinjorino vidis, do ŝi estis scivolema, kaj kompreneble ŝi malamegis esti ŝlosita perforte. Do ŝi diris, "Se vi povas ŝtele venigi lin en mian ĉambron, ĉio estas bona ĉe mi!"



  La gardistinoj ĉe la sep pordoj serĉis ĉion, kion la servistino portis enen kaj eksteren. Do ŝi elspensis planon. Ŝi balais ĉiujn malpuraĵojn, kiujn ŝi povis trovi en la tuta etaĝdomo. Poste ŝi elportis iom da malpuraĵoj ĉiutage en granda kovrita florkorbo. Kiam ŝi estis serĉata, ŝi kaŭzis iom da malpuraĵo sur la vizaĝojn de la gardistinoj. Tio faris ilin steni kaj tusi. Post nelonge ili ne plu serĉi ŝin kiam ŝi iris enen kaj eksteren.



  Fine en iu tago ŝi kaŝis la junulon en sian kovritan florkorbon. Li estis maldika, sana kaj tute ne peza. Ŝi sukcesis movi lin tra ĉiuj sep garditaj pordoj en la privatan ĉambron de la sinjorino. la du geamantoj restis dum kelkaj tagoj kaj noktoj, do la juna dando detruis ŝian perfektan fidelecon, kiun la kruela pastro devige tenis de ŝi.



  Fine ŝi diris, ke estas tempo por li foriri. Li diris, "Mi iros, sed antaŭe tio lasu min bati la maljunan pastron je la kapo ĉar li estas tiel malica kontraŭ vi!" Ŝi konsentis kaj kaŝis lin en ŝrankon. Tio ankaŭ estis parto de lia sekreta plano. 



  Kiam la pastro revenis, lia virino diris, "Mia moŝto kaj mastro, mi estas tiel feliĉa hodiaŭ, ke mi volas danci dum vi ludos la gitaron."



  La pastro diris, "Kompreneble, mia belulino." "Sed mi estas tro hontema danci antaŭ vi," ŝi aldonis, "do bonvolu surporti okulŝirmilon dum mia dancado." Li denove konsentis ŝian postulon kaj ŝi metis okulŝirmilon sur lian kapon.



  La pastro ludis belan muzikon per la komplika hindia gitaro, dum lia virino dancis. Post momento ŝi diris, "Kiel parto de mia danco, ĉu vi volontus lasi min frapi vin je la kapo?" "Laŭ via plaĉo, mia kara," li diris.



  Ŝi faris signon al la junulo. Li eliris de la ŝranko, alglitis de malantaŭe, kaj bategis la maljunan pastron je la kapo. La okuloj de la pastro preskaŭ elstariĝis kaj tubero tuj leviĝis pro la bato. Li vekriis kaj la virino metis sian manon en la lian. Li diris, "Per tiiel malmola mano vi povas fari tiel fortan baton, mia kara!"



  La junulo revenis al la ŝranko. La virino forigis la okulŝirmilon de la pastro kaj metis ŝmikaĵon sur lian tuberon. Kiam la pastro forlasis, la servistino kaŝis la junulon en sia florkorbo kaj ŝtele sendis lin el la etaĝdomo. La junulo senprokraste iris al la reĝo kaj rakontis al li la tutan historion, kompreneble en fanfarona maniero.



  La sekvan tagon, la kortega pastro iris al la palaco kiel kutime. La reĝo diris, "Ĉu ni faru vetludon per kubo?" La pastro tuj konsentis, revante gajni pli multe. Ĝuste kiel antaŭe, la reĝo recitis siajn fortunajn sorĉvortojn:



  "Se allogite, ĉiuj virinoj kompreneble forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."



  Kiel kutime la pastro aldonis:



  "Krom mia virino fidela por ĉiam!"



  Sed la ĵetkubo falis en la la maniero favora al la reĝo kaj tiu prenis la monon de la pastro.



  La reĝo diris, "Ho, pastro, via virino ne estas ekskluziva! Vera fideleco ne povas esti devigita. Via plano estas teni novnaskitan knabinon, ŝlosi ŝin post sep pordoj garditaj de sep gardistinoj, kaj devigi ŝin esti bona. Sed vi malvenkis. La granda deziro de ĉiu malliberulo estas libereco!



  Ŝi ŝirmis viajn okulojn kaj ŝia juna amato donis tuberon sur vian maljunan kalvan kapon. Tio provas, ke viaj pordoj kaj gardistinoj estas tute senutilaj!



  La pastro revenis hejmen kaj akuzis sian virinon. Sed samtempe ŝi jam havis sian propran planon. Ŝi diris, "Ne, mia moŝto. Mi estas tute fidela al vi. Neniu tuŝis min korm vi! Mi pruvos ĝin per juĝo de fajro. Mi iros en fajron senbruligite por pruvi, ke mi diris la veron."



  Ŝi ordonis, ke la maljuna servistino trovu sian filon, la juna dando. Ŝi proponis al li kapti la virinon je la mano kaj preventi ŝin iri en la flamojn. Tion faris la servistino.



  En la tago de la juĝo per fajro, la virino de la pastro diris al la rigardantoj, "Mi neniam estis tuŝita de alia viro krom tiu ĉi pastro, mia mastro. Per tiu ĉi vero, la fajro havas nenian potencon super mi."



  Poste, ĵus kiam ŝi ekiris en la fajron, la junulo saltis el la homamaso kaj kaptis ŝin je la mano. Li kriis, "Haltu! Haltu! Kiel la pastro estas tiel kruela por devigi la mildan junulinon iri en la furiozan fajron!"



  Ŝi liberigis sian manon de li kaj diris al la pastro, "Mia moŝto. Ĉar tiu ĉi viro jam tuŝis mian manon, la juĝo de la fajro estas senutila. Sed vi povas vidi mian bonan intencon!"



  La pastro konsciis, ke li estas trompita. Li batis ŝin kiam li elpelis ŝin por ĉiam. Je la fino ŝi liberiĝis de li kaj de sia malfeliĉa sorto.



  La moralo estas: Oni ne povas devigi iun esti bona.