61. Du Patrinoj



  [Rezignado]



  Iam estis fama instruisto en la urbo Takasila en la norda Hindio. Li instruis religion kaj ankaŭ ĉiujn aliajn studobjektojn. Lia erudicio estis granda, kaj lia instrua kapablo estis mondfama.


  En tiu periodo knabo naskiĝis en riĉa familio en Benareso. Liaj gepatroj tenis sanktan fajron senĉese brulanta ekde lia naskiĝtago. Kiam li atingis 16-an jaron, ili proponis al li fari elekton. Ili diris, "Tiu ĉi sankta fajro jam bruladas ekde via naskiĝo. Se vi volas renaskiĝi en altan ĉielan mondon, portu ĝin al la arbaro kaj adoru la fajran dion.


  "Sed se vi volas havi ordinaran vivon kun familio, vi devas lerni kiel administri la riĉaĵon de nia familio en la mondaj aferoj. Se vi faras tian elekton, iru kaj lernu ĉe mondfama instruisto de Takasila."


  La junulo diris, "Mi ne volas esti sanktulo. Mi preferas esti viro kun familio. Mi estos feliĉa dum la resta periodo de mia vivo." Do liaj gepatroj sendis lin al la mondfama instruisto. Ili donis al li mil orajn monerojn kiel pagon por lia lernado.


  Post kelkaj jaroj la junulo diplomiĝis kun honoroj kaj hejmenrevenis al Benareso.


  Samtempe liaj gepatroj pli deziris, ke li fariĝu sanktulo en la arbaro. Tio estis ilia deziro ekde lia naskiĝotago. Lia patrino deziris la laŭeble plej bonan vivon por sia filo. Ŝi pensis, "Mia filo volas edziĝi kaj vivteni familion. Li ne scias kiel danĝera al viro povas esti malica virino. Mi devas trovi metodon por ke lia instruisto instrui ĉi tion al li."


  Do la saĝa virino demandis sian filon, "Ĉu vi gajnis nur la Ordinara Diplomon, sed ankoraŭ ne gajnis la pli superan Malfeliĉan Diplomon?" Ŝia filo respondis, "Mi nur gajnis la Ordinaran Diplomon."


  Lia patrino diris, "Kiel vi povas pretendi vin edukita en la mondaj manieroj se vi lernis nenion pri malfeliĉo? Revenu al la granda instruisto kaj petu de li la Malfeliĉan Diplomon." La filo fidele sekvis la admonon de sia saĝa patrino kaj revenis al Takasila.



  La mondfama instruisto havis 120-jaran patrinon. Ŝi estis blinda kaj malforta. la instruisto banis, manĝigis kaj prizorgis ŝin per siaj propraj manoj. Ĉar tio elspezigis pli kaj pli da tempo, li devis rezigni la instruadon. Li translokiĝis kun sia patrino en arbaran dometon, kie li prizorgis ŝin tagnokte.


  Kiam la juna lernanto revenis de Benareso, li trovis, ke lia estinta instruisto ne plu estis en la Universitato. Informiĝinte, ke li jam retiriĝis al arbaro, li iris kaj trovis lin tie.


  Reciprokinte saluton, la instruisto demandis lin, "Kial vi revenis tiel rapide?" Li respondis, "Honora profesoro. Vi ankoraŭ  ne donis al mi la Malfeliĉan Diplomon." "Kiu diris al vi pri tia diplomo?" demandis la instruisto. "Mia patrino, Sinjoro," li respondis.


  La instruisto pensis, "Mi neniam aŭdis pri tia diplomo. Sendube lia saĝa patrino volas min instrui al li kiel malicaj iuj virinoj estas, ĉar ili kaŭzas grandan malfeliĉon al viroj."


  Li diris, "Bone. Mi instruos vin, tiel ke vi povos gajni la superan diplomon. La kurso estas praktika programo. Viaj lecionoj konsistas el prizorgado al mia maljuna patrino por mi. Vi banos, manĝigos kaj prizorgos ŝin milde kaj zorgeme per viaj propraj manoj.


  "Kiam vi banas kaj masaĝas ŝian korpon, vi devas diri, 'Kara sinjorino, eĉ en maljuna aĝo via haŭto restas tiel mola kaj bela.' Vi devas konstante laŭdi ŝin pri ŝia beleco tiamaniere, dirante, 'Kiam vi estis juna, vi certe estis eĉ pli bela!' Kaj se ŝi diros ion ajn al vi, vi devas informi min senhonte. Kaŝu nenion, kion ajn ĝi estas. Se vi faras tion senerare, vi gajnos la Malfeliĉan Diplomon. Tiam via patrino fieros pri vi."


  La lernanto konsentis kaj komencis prizorgi la 120-jaran maljunulinon. Li banis kaj manĝigis ŝin per siaj propraj manoj. Li masaĝis ŝiajn brakojn, krurojn, dorson kaj kapon. Farante tion, li diris, "Sinjoro, estas vere eksterordinare! Eĉ en tiel granda aĝo, viaj brakoj kaj kruroj estas tiel belaj! Mi povas supozi kiel bela vi estis en via juneco!" En tiu ĉi maniero li laŭdis pri ŝia beleco foje kaj refoje por multaj tagoj.


  Iom post iom deziro estiĝis en la menso de la maljunulino.  Kvankam ŝi sciis, ke ŝi estis blinda, kaj ŝia korpo kadukiĝis pro maljuna aĝo, ŝi pensis, "Sendube tiu ĉi junulo volas vivi kun mi kiel edzo." Do ŝi demandis lin, "Ĉu vi volas vivi kun mi kiel edzo kaj edzino?"


  La junulo respondis, "Ho, certe, sinjorino. Mi volegas. Sed kiel mi povas tion fari? Via filo estas mia instruisto, kaj li estas tre respektinda. Tio kaŭzos al li hontindan skandalon. Mi ne hontigos mian instruiston."


  Do la patrino de la instruisto diris, "En tiu ĉi okazo, se vi vere volas esti kun mi, mortigu mian filon!"


  La lernanto diris, "Kiel mi povas mortigi lin kiam mi jam lernis ĉe li dum tiel longa tempo? Kiel mi povas mortigi lin nur pro avido al vi?" Ŝi respondis, "Se vi restos kun mi kaj ne forlasos min, mi mortigos lin per mi mem!"


  Laŭ ilia interkonsento la lernanto iris al la mondfama instruisto kaj informis lin pri ĉio, kio okazis. Estis mirinde, ke la instruisto tute ne surpriziĝis pri tio. Li diris, "Vi faris bone informi min pri tio, mia lernanto. Mi aprecas vian bonan laboron."


  Poste li esploris la horoskopon de sia patrino kaj trovis, ke tiu tago estis tempo por ŝia morto. Li diris, "Mi aranĝos teston por ŝi."


  La instruisto gravuris statuon el malmola ligno de arbobranĉo. Li faris tion precize ŝajne al si mem en vera grandeco. Li kuŝigis ĝin en sian propran liton kaj kovris ĝin per litkovrilo. Li ligis longan ŝnureton al ĝi kaj donis la ŝnureton al sia lernanto. Li diris, "Nun donu la ŝnureton kaj hajkilon al mia patrino. Diru al ŝi, ke estas tempo por la mortigo."


  La lernanto obeeme revenis al la blinda maljunulino. Li diris, "Sinjorino, mia instruisto dormas en sia lito. Se vi sekvas la ŝnureton, ĝi kondukos vin al li. Poste mortigu lin per tiu ĉi hakilo, se vi vere povas fari tian aferon!"


  Ŝi respondis, "Se vi ne forlasos min, mi tion faros." Li diris, "Kial mi povus forlasi vin?"


  Ŝi do prenis la hakilon en siaj manoj. Ŝi tremis kiam ŝi stariĝis. Malrapide ŝi sekvis la ŝnureton al la lito de sia filo. Ŝi palpis la statuon kaj opiniis, ke ŝi rekonis sian filon. Ŝi tiris la litkovrilon de ĝia kapo kaj levis la hakilon. Intence mortigi lin per unu hako, ŝi hakis je ĝia kolo tiel forte kiel ŝi povis per la hakilo. Sed tio eligis grandan sonon, do ŝi sciis, ke la hakilo trafis lignon.


  La instruisto demandis, "Kion vi faras, panjo?" Ŝi subite konsciis, ke ŝi estis trompita kaj malkovrita. La ŝoko estis tiel granda al ŝi, ke ŝi falis morta sur la teron. La tempo por la horoskopo estis prava.


  La mondfama instruisto respekte bruligis la kadavron de sia patrino kaj oferis florojn al ŝia cindro.


  Poste li diris al sia lernanto, "Mia filo, en realo efektive ne estas tia objekto kiel "Malfeliĉa Diplomo". Malicaj virinoj kaŭzas malfeliĉojn. Vi estas fortuna havante tiel bonan kaj saĝan patrinon. Per la metodo sendi vin ĉi tien por la Malfeliĉa Diplomo, ŝi volas min instrui al vi, kiel malicaj virinoj povas esti.


  "Vi jam propraokule vidis, kiel mia patrino pleniĝis de avido kaj vanteco. Ŝi donis la lecionon al vi. Nun revenu al via saĝa patrino, kiu tiel zorgas vin por via bonfarto."


  Kiam li revenis hejmen, lia patrino demandis, "Mia kara filo, ĉu vi finfine gajnis la superan Diplomon de Malfeliĉo?" Li respondis, "Jes, panjo."


  Ŝi do diris, "Mi demandu vin denove, mia filo. Ĉu vi deziras forlasi la laikan vivon kaj iri en la arbaron por adori la fajran dion? Aŭ ĉu vi volas edziĝi kaj pasigi familian vivon?"



  Ŝia filo respondis, "Mi ne volas havi familian vivon. Mi jam vidis per miaj propraj okuloj, kiel malicaj iuj virinoj povas esti. Iliaj avido kaj vanteco estas senlimaj. Do mi volas nenion fari por la laika vivo. Mi serĉos pacon kiel arbara monaĥo."



  Li respekte adiaŭis siajn gepatrojn. Post multjara kvieta meditado en la arbaro, li nature mortis kaj renaskiĝis en altan ĉielan mondon.


  la moralinstruo estas: Malvirtaĵoj inter virinoj kaj viroj kaŭzas malfeliĉon al ili ambaŭ.