54, 85. La Kionenia Arbo



  [Prudento]



  Iam estis karavanestro. Li vojaĝis de lando al aliaj vendante diversajn varojn. Lia karavano kutime havis almenaŭ 500 bovĉarojn.



  Dum unu el la vojaĝoj li devis trapasi densan arbaron. Enarbariĝonte, li venigis ĉiujn membrojn de la karavano. Li avertis ilin, "Miaj amikoj, kiam vi iros tra la arbaro, atentu por eviti la venenajn arbojn, venenajn fruktojn, venenajn foliojn, venenajn florojn kaj eĉ venenajn mielĉelarojn."



  "Do sen demandi min ne unue manĝu tion ajn, kion vi ne manĝis antaŭe, ĉu frukton, folion, floron, aŭ aliajn." Ili ĉiuj respondis respekteme, "Jes, sinjoro."



  Estis vilaĝo en la arbaro. Ĝuste ekster la vilaĝo staris arbo nomita "kionenia arbo". Ĝiaj trunko, branĉoj, folioj, floroj kaj fruktoj tre similis al ordinara mangoarbo. Eĉ la koloro, formo, odoro kaj gusto ankaŭ similis al tiuj de mangoarbo. Sed malkiel mango, la kionenia frukto estis mortige venena.



  Kelkaj iris antaŭ la karavano kaj atingis la kionenian arbon. Ili ĉiuj estis malsataj, dum la kioneniaj fruktoj vidiĝis kiel bongustaj maturaj mangoj. Iuj tuj ekmanĝis la fruktojn senpripense. Ili manĝegis antaŭ ol oni ekavertis ilin.



  La aliaj rememoris la averton de la estro, sed ili pensis, ke tiu estas alispeca mangoarbo. Ili opiniis, ke ili estas fortunaj trovi maturajn mangojn ĝuste proksime al la vilaĝo. Do ili decidis manĝi iom da fruktoj antaŭ ol tiuj forkonsumiĝis.



  Estis ankaŭ kelkaj homoj, kiuj estis pli saĝaj ol la aliaj. Ili opiniis, ke estos sekure sekvi la averton de la karavanestro. Kvankam ili ne sciis, ke hazarde li estas la Iluminiĝinto.



  Kiam la estro atingis la arbon, la homoj atentemaj kaj ne manĝintaj la frukton demandis, "Sinjoro, kio estas tiu ĉi arbo? Ĉu estas sekure manĝi ĝiajn fruktojn?"



  Post la atenta pririgardo li respondis, "Ne, ne. Ĝi aspektas kiel mangoarbo, sed fakte ne estas mangoarbo. Ĝi estas venena kionenia arbo. Eĉ ne tuŝu ĝin!"



  Tiuj, kiuj jam manĝis la kioneniajn fruktojn, ektimis. La karavanestro ordonis al ili sin vomigi kiel eble plej rapide. Ili tion faris kaj oni manĝigis al ili kvar dolĉajn manĝaĵojn: sekajn vinberojn, kansukeran paston, dolĉajn jugurtojn kaj abelan mielon. Tiamaniere iliaj gustorganoj refreŝiĝis post la elvomado de venenaj kioneniaj fruktoj.



  Malfeliĉe, la plej avidaj kaj malsaĝaj homoj ne povis saviĝi. Ili estis tiuj, kiuj tuj ekmanĝis la venenajn fruktojn senpripense. Estis jam malfrue por savi ilin. La veneno jam ekfunkciis, kaj mortigis ilin.



  Antaŭe, kiam karavanoj venis al kionenia arbo, oni manĝis la venenajn fruktojn kaj mortis en sia dormo dum la nokto. En la sekva mateno la lokaj vilaĝanoj venis al la kampadejo. Ili kaptis la mortintojn je la kruroj, tiris ilin al sekreta loko kaj enterigis ilin. Poste ili forprenis por si ĉiuj varojn kaj bovĉarojn de la karavano.



  Ili atendis la saman aferon ĉifoje. Je tagiĝo de la sekva mateno la vilaĝanoj kuris al la kionenia arbo. Ili diris inter si mem,"La bovoj estos la miaj!" "Mi volas la ĉarumojn kaj ĉarojn!" "Mi forprenos la varojn!"



  Sed kiam ili atingis la kionenian arbon, ili vidis, ke plej multe da vojaĝantoj de la karavano vivis bonfarte. Surprizite, ili demandis, "Kiel vi scias, ke tio ne estas mangoarbo?" La vojaĝantoj respondis, "Ni ne sciis, sed nia estro avertis nin anticipe, kaj li eksciis, tuj kiam li vidis ĝin."



  La vilaĝanoj do demandis la karavanestron, "Ho, saĝulo, kiel vi scias, ke tio ne estas mangoarbo?"



  Li respondis, "Mi scias tion pro du kaŭzoj. Unue, la arbo estas facila por oni grimpi. kaj due, ĝi restas ĝuste ĉe la vilaĝo. Se la fruktoj sur tia arbo restas ne manĝitaj, ili ne estas sekuraj por manĝi!"



  Ĉiuj miris, ke tia vivsava saĝo baziĝas sur tiel simpla komuna konscienco. La karavano daŭrigis sian vojon sekure.



  La moralo estas: La saĝuloj estas kondukitaj de komuna konscienco; dum la malsaĝaj sekvas nur malsaton.