Ĉapitro I. Renaskiĝo de la Bodhisatvo

Iam estis reĝo en la urbo de Mithila. Li havis du filojn. La pliaĝa filo nomiĝis Malbona Frukto, kaj la malpliaĝa Povra Frukto.

Kiam ili estis tre junaj, la reĝo faris la pliaĝan filon krona reĝido, kiu estas vicreganto kaj proksima al la reĝa trono. Reĝido Povra Frukto komendanto de armeo.

Fine la maljuna reĝo forpasis. Do Reĝido Malbona Frukto fariĝis nova reĝo, kaj lia frato krona reĝido.

Post nelonge servanto ekmalŝatis kronan reĝidon Povran Frukton. Li iris al Reĝo Malbona Frukto kaj mensogis, ke lia frato komplotas por mortigi lin. Komence la reĝo ne kredis je li. Sed poste la servanto senĉese ripetadis la mensogon, kaj la reĝo sentis ektimon. Do li ligis Reĝidon Povran Frukton per ĉenoj kaj malliberigis lin en la palaca malliberejo subtera.

La reĝido pensis, "Mi estas justulo, kaj al mi ne decas tiuj ĉenoj. Mi neniam volis mortigi mian fraton, kaj mi eĉ ne koleris kontraŭ li. Do nun mi vokas la povon de Vero. Se mia diro estas vera, forfalu la ĉenoj kaj malfermiĝu la pordo de la subtera malliberejo!" Vere okazis miraklo, ke la ĉenoj rompiĝis en pecetoj kaj la pordo malfermiĝis per si mem. La reĝido forfuĝis al vilaĝo ekster la urbo. La lokaj homoj rekonis lin. Ili ĉiuj respektis kaj helpis lin, do la reĝo ne povis kapti lin.

Kvankam vivante sin kaŝinte, la krona reĝido fariĝis reganto de la tuta malproksima regiono. Baldaŭ li starigis grandan armeon. Li pensis, "Kvankam mi ne estis malamiko de mia frato antaŭe, mi estas malamika al li nun." Do li kondukis sian armeon kaj ĉirkaŭis la urbon de Mithila.

Li sendis mesaĝon al Reĝo Malbona Frukto: "Mi ne estis via malamiko, sed vi faris min tia, do mi venas por lanĉi militon kontraŭ vi. Mi donas al vi rajton elekti, ĉu militi kun mi aŭ doni al mi viajn kronon kaj regnon." Informiĝinte pri tio, plejparte da urbanoj eliris kaj aliĝis al la armeo de la reĝido.

Reĝo Malbona Frukto decidis kontraŭbatali. Li volontis ĉion fari por reteni sian regadon. Antaŭ ol eliri kun sia armeo, li iris por adiaŭi al sia unua reĝino. Ŝi estis naskonta bebon baldaŭ. Li diris al ŝi, "Mia karulino. Neniu scias, kiu venkos en la milito. Do se mi mortos, vi devos protekti la bebon en vi." Poste li kuraĝe iris al la milito kaj baldaŭ estis mortigita de la soldatoj de lia malamika frato.

La informo pri la morto de la reĝo cirkulis tra la tuta regno. La reĝino ŝajnigis senhejmulinon malriĉan kaj malpuran. Ŝi sin vestis per malnovaj vestaĵoj kaj ŝmiris malpuraĵon sur sian korpon. Ŝi metis en korbon iom da oro de la reĝo kaj la plej valorajn juvelojn de si mem. Ŝi kovris la valoraĵojn per malpura rizo, por ke neniu priŝtelu ŝin. Poste ŝi forlasis la urbon tra la norda pordo. La reĝino ĉiam vivis en la urbo, do ŝi neniel sciis kien iri. Ĉar ŝi iam aŭdis pri la urbo nomata Kampao, ŝi sidiĝis ĉe la vojo kaj komencis demandi, ĉu iu iros al Kampao.

Estis hazardo, ke la naskiĝonta bebo ne estis ordinarulo. Tio ne estis lia unua vivo aŭ renaskiĝo. Antaŭ milionoj da jaroj, li estis disĉiplo de longe forgesita instruanta Budho, la perfekta Iliminiĝinto. Li tutkore deziris fariĝi budho kiel faris lia estimata instruisto.

Li renaskiĝis en multaj vivoj. Iam li naskiĝis kiel kompatindaj bestoj, iam kiel longvivaj feoj kaj iam kiel homoj. Li ĉiam klopodis lerni de siaj eraroj kaj disvolvi la "dek perfektojn" por ke li purigu sian menson kaj malestigu la tri radikalajn kaŭzojn de malbonaj kondutoj: la venenojn de avido, kolero kaj iluzio de falsa memo. Uzante perfektojn li povos iutage anstataŭigi la tri venenojn per tri purecoj -- neavido, amo kaj saĝo.

La grandulo iam estis humila disĉiplo de la forgesita Budho. Lia celo estis atingi la saman iluminiĝon de Budho-- sperto de kompleta Vero. Do oni nomis lin Bodhisatvo, kiu signifas "Ilumini vivestaĵojn". Neniu vere scias pri la milionoj da vivoj travivitaj de tiu ĉi granda heroo. sed multaj historioj rakontiĝas, -- inkluzive de tiu ĉi pri la graveda reĝino, kiu baldaŭ naskos lin. Post multaj pliaj vivoj li fariĝis budho, kiu estas memorata kaj adorata en la tuta mondo eĉ hodiaŭ.

Je la tempo de nia rakonto la Iluminiĝinto jam atingis la Dek perfektojn. Do la gloro de lia naskiĝo kaŭzis tertremon en ĉiuj ĉielaj mondoj, inkluzive de la ĉielo 33 regata de Reĝo Sakao. Kiam la ĉiela reĝo sentas la tertremon, kiel dio li sciis bone, ke tion kaŭzas baldaŭ naskiĝonta bebo de la alivestita Reĝino de Mithila. Kaj li sciis, ke tiu estos homo kun granda merito, do li decidis eliri por helpi ŝin.

Reĝo Sakao faris kovritan ĉaron kun lito en ĝi, kaj aperis ĉe la vojo antaŭ la graveda reĝino. Li ŝajnigis ordinaran maljunulon. Li kriis, "Ĉu iu bezonas veturi al Kampao?" La senhejma reĝino respondis, "Mi deziras iri tien, Bonkora sinjoro." "Do iru kun mi," la maljunulo diris.

Estante baldaŭ naskonta, la graveda reĝino estis tre dika. Ŝi diris, "Mi ne kapablas grimpi en vian ĉaron. Simple portu mian korbon kaj mi sekvu vin malantaŭe." La maljunulo, reĝo de la dioj, respondis, "Ne maltrankviliĝu! Ne maltrankviliĝu! Mi estas la plej saĝa ĉaristo. Do estu trankvila. Nur suriru mian ĉaron!"

Kiam ŝi levis sian piedon, Reĝo Sakao magie levis la teron sub ŝi! Do ŝi facile suriris en la ĉaron. Ŝi sciis, ke tiu eble estas dio, kaj tuj dronis en profunda dormiĝo.

Sakao kondukis la ĉaron ĝis rivero. Li vekis la sinjorinon kaj diris, "Vekiĝu, filino. Banu vin en la rivero, kaj vestu vin per tiu bona vestaĵo, kiun mi portis al vi. Poste manĝu paketon da rizo." Ŝi obeis kaj poste kuŝiĝis kaj dormis iom pli longe.

Vespere ŝi vekiĝis kaj vidis altajn domojn kaj murojn. Ŝi demandis, "Kio estas tiu ĉi urbo, Patro?" Reĝo Sakao respondis, "Tio estas Kampao. Mi prenis plej mallongan vojon. Nun ni estas ĉe la suda pordo de la urbo, kaj vi povas eniri sekure. Mi devas reveni al mia malproksima vilaĝo." Do ili adiaŭis kaj Sakao malaperis en malproksimo, revenante al sia ĉiela mondo.

La reĝino iris en la urbon kaj sidiĝis en manĝejo. Tie hazarde estis saĝulo vivantan en Kampao. Li recitis mantrojn kaj donis konsilojn por helpi homojn, kiuj estas malsanaj kaj malfortunaj. Kiam li iris sur la vojo por sin bani en la rivero kune kun 500 sekvantoj, li vidis la belan reĝinon de malproksime. La granda merito de la naskiĝonto en ŝi donis al ŝi mildan varman lumon, kiun nur la saĝulo povas rimarki. Li senprokraste sentis bonkorecon kaj mildan ŝaton al ŝi, kvazaŭ ŝi estus lia propra plijuna fratino. Do li lasis siajn sekvantojn ekstere kaj iris rekte en la manĝejon.

Li demandis ŝin, "Fratino, de kiu vilaĝo vi venis?" Ŝi respondis, "Mi estas la unua reĝino de Reĝo Malbona Frukto de Mithila."

Li demandis, "Do kial vi venis ĉi tien?" "Mia edzo estis mortigita de la armeo de sia frato, Reĝido Povra Frukto," Ŝi diris, "Mi timis, do mi forkuris por protekti la bebon en mi." La saĝulo demandis, "Ĉu vi havas parencojn en la urbo?" Ŝi respondis, "Neniun, sinjoro." Do li diris, "Tute ne maltrankviliĝu. Mi naskiĝis en riĉa familio kaj mi mem estas tre bonhava. Mi prizorgos vin kiel mian propran fratinon. Nun nomu min frato, kaptu miajn piedojn kaj ekploru."

Kiam ŝi faris tion, la sekvantoj eniris. La saĝulo eksplikis al ili, ke ŝi estas lia longe perdita malpliaĝa fratino. Li ordonis sian plej intiman sekvanton konduki ŝin hejmen en kovrita ĉaro. Li ordonis lin informi lian edzinon, ke tiu estas lia fratino, kiun ŝi devas bone prozorgi.

Ili sekvis lian ordonon. La edzino bonvenigis ŝin, aranĝis al ŝi varman banon, kaj ripozon en la lito.

Sin baninte en la rivero, la saĝulo revenis hejmen. Je la tempo por vespermanĝo, li petis sian fratinon manĝi kun ili. Post la manĝo li invitis ŝin resti en lia hejmo.

Post nur kelkaj tagoj la reĝino naskis belan knabeton. Ŝi nomis lin Fruktabundulo. Ŝi diris al la saĝulo, ke tio etas la nomo de la beba avo, kiu iam estis la reĝo de Mithila.

Ĉapitro 2. Gajni Povon

La bebo kreskiĝis en malgrandan knabon. Liaj amikoj mokis lin pro tio, ke li naskiĝis ne en tiel alta klaso kiel ili. Do li revenis kaj demandis sian patrinon, kiu estas lia patro. Ŝi admonis lin ne zorgi pri tio, kion la aliaj diris. Ŝi informis lin, ke lia patro estis mortinta Reĝo Malbona Frukto de Mithila, kaj kiel ties frato Reĝido Povra Frukto rabis la tronon. Poste, li ne plu zorgis kiam la aliaj nomas lin "filo de vidvino."

Antaŭ ol li estis 16-jara, la brile juna Fruktabundulo ellernis ĉiujn sciojn pri religio, literaturo kaj artifikoj de militado. Li kreskiĝis kiel tre bela junulo.

Li opiniis, ke estas ĝusta tempo por reakiri sian justan kronon, kiun lia onklo forrabis. Do li iris al sia patrino kaj demandis, "Ĉu vi havas posedaĵon de mia patro?" Ŝi respondis, "Kompreneble! Mi ne elfuĝis kun malplenaj manoj. Pensante pri vi, mi prenis perlojn, juvelojn kaj diamantojn. Do vi ne bezonas perlabori. Iru rekte por repreni vian regnon."

Sed li diris, "Ne, Panjo. Mi prenos nur duonon. Mi veturos boate al Burmo, la lando de oro, kaj tie mi perlaboros monon." Lia patrino diris, "Ne, mia filo. La vojaĝo al la eksterlando estas tro danĝera. Ni havas sufiĉe da valoraĵoj ĉitie!" Li diris, "Mi devas lasi duonon ĉe vi, Panjo, tiel vi povas vivi komforte kiel reĝino." Dirinte, li forlasis per ŝipo al Burmo.

Je la sama tago kiam Reĝido Fruktabundulo ekvojaĝis, lia onklo Reĝo Povra Frukto malsaniĝis serioze. Li estis tiel malsana, ke li ne plu kapablis forlasi la liton.

Samtempe sur la ŝipo estis 350 vojaĝantoj al Burmo. Ili veturis sep tagojn, kiam okazis fortega ŝtormo, kiu ruinigis kaj malfortikigis la ŝipon. Ĉiuj ploris pro timo kaj preĝis al diversaj dioj por helpo krom la reĝido. La Bodhisatvo neniel ploris en timo. La iluminiĝinto ne preĝis al dioj por helpo, anstataŭe, li helpis sin men.

Li plenigis sian stomakon per kondensita butero miksita kun sukero, ĉar li ne sciis kiom longe daŭros ĝis lia sekva manĝo. Li trempis siajn vestaĵojn en oleo por protekti sin mem de malvarma oceana akvo kaj helpi sin flosi sur la oceano. Poste, kiam la ŝipo sinkis, li iris kaj tenis la maston, ĉar ĝi estis la plej alta parto de la ŝipo. Kiam la ferdeko sukakviĝis, li sin tiris sur la maston.  Dume, liaj tremantaj kaj preĝantaj samŝipanoj dronis en akvo kaj estis englutitaj de malsataj fiŝoj kaj grandaj testudoj. Baldaŭ la akvo ruĝiĝis de sango.

Kiam la ŝipo subakviĝis, Reĝido Fruktabundulo atingis la supron de la masto. Por eviti dronon en la akvo de sango, li saltis forte de la la mastsupro -- en la direkton de la regno de Mithila. Dum li sin savis de la maĉantaj faŭkoj de la fiŝoj kaj testudoj, Reĝo Povra Frukto mortis sur la lito.

Post la forta eksalto de la mastsupro, la reĝido falis en smeraldan maron. Lia korpo brilis kiel oro kiam li naĝis dum sep tagoj kaj sep noktoj. Vidinte, ke estas fasttago de plena luno, li purigis sian buŝon per sala akvo kaj observis la "Ok maksimojn."

Iam antaŭe dioj en kvar direktoj asignis diinon kiel protektanton de oceanoj. Ili informis ŝin, ke ŝia devo estas protekti precipe tiujn, kiuj honoras kaj respektas siajn gepatrojn kaj aliajn pliaĝulojn. Do ĉiuj, kiuj ne estas destinitaj droni en la maro, estas protektindaj por ŝi.

Fruktabundulo ĝuste estis unu el la protektindaj de la oceana diino. Sed dum sep tagoj kaj noktoj li naĝadis tra la maro, la diino ne plenumis sian devon kaj ne rimarkis lin. Ŝi okupiĝis ĝui la ĉielan plezuron anstataŭ rigardi la oceanojn.

Fine ŝi rememoris sian devon kaj rigardis la oceanojn. Tiam ŝi vidis la oran reĝidon baraktanta en la smeralda maro post naĝado de sep tagoj kaj noktoj. Ŝi pensis, "Se mi lasus reĝidon Fruktabundulon morti en la oceano, mi estos ne plu bonvena en la mondo de dioj. Fakte, li estas la Iluminiĝinto!"

Do ŝi prenis belegan formon kaj flugis en la aero proksime al li. Dezirante lerni la Veron de li, ŝi demandis, "Sen vidi la bordon, kial vi klopodas por atingi la finon de la oceano?"

Aŭdinte la vortojn, la reĝido pensis, "Mi vidis neniun por sep tagoj de mia naĝado. Kiu tiu estas?" Kiam li vidis la diinon super si, li diris, "Ho, aminda diino, mi scias, ke la klopodo estas la vojo de la mondo. Do nur se mi estas en la mondo, mi klopodos kaj klopodos, eĉ en la oceano sen bordo vidita."

Dezirante por lerni pli multe de li, ŝi testis lin dirante, "Tiu vasta oceano etendiĝas multe pli malproksima ol vi povas vidi sen atingi la bordon. Via klopodo estas senutila, ĉar vi devas morti ĉi tie!"

La reĝido respondis, "Kara diino, kiel mia klopodo estas senutila? Tiuj, kiuj neniam rezignis sian provon, ne povas esti kulpigitaj de siaj parencoj ĉi tie sube, kaj de la dioj supre. Do ili ne pentas. Kiel ajn neeble ŝajne, se mi ĉesas klopodi, mi kaŭzos mian dronon."

Plezuriĝinte pri liaj respondoj, la protektanta diino testis lin lastafoje. Ŝi demandis, "Kial vi daŭras klopodi, kiam vere ne estas rekompenco por atingi la bordon krom la sufero kaj morto?"

Li respondis al ŝi denove, kiel instruisto al lernanto, "Estas metodo en la mondo, ke oni faras planon kaj klopodas por atingi la celon. Eble la plano estos destinita al malsukceso-- nur tempo povas informi -- sed la valoro kuŝas en la nuna klopodo."

"Kaj krome, ho diino, ĉu vi ne vidis, ke mia ago jam estigis rezultojn? Miaj samŝipanoj nur preĝis kaj ili ĉiuj mortis, Sed mi jam naĝis sep tagojn kaj noktojn. Nun vi flugas super me! Do mi naĝos per mia tuta forto eĉ tra la tuta oceano por atingi la bordon. Nur se mi havos forton, mi provos kaj provos denove."

Ege kontenta, la oceana diino, kiu protektas bonulojn, diris, "Vi brave batalas la grandan oceanon kontraŭ senesperaj malfacilaĵoj, kaj rifuzas forkuri de la tasko antaŭ vi. Iru kien ajn laŭ via deziro! Vi havos mian protektadon kaj neniu povas haltigi vin. Nur diru al mi, kien mi portu vin."

La reĝido informis ŝin, ke li deziras iri al Mithila. La diino tenere levis lin kiel faskon da floroj kaj metis lin sur sian bruston kiel amema patrino kun novnaskita bebo. Ŝi flugis tra la aero, dum la Iluminiĝinto dormis lulate en ŝia ĉielula sino.

Atinginte Mithila, ŝi metis lin sur sanktan ŝtonon en mangĝardeno kaj petis la ĝardenan diinon prizorgi lin. Poste, la proktekanta diino de la oceanoj revenis al sia hejmo en la ĉiela mondo.

La mortinta Reĝo Povra Frukto lasis nur filinon, ne filojn. Ŝi estis saĝa kaj bone edukita. Ŝia nomo estis Reĝidino Sivali.

Kiam la reĝo estis mortanta, la ministroj demandis lin, "Kiu estos la nova reĝo?" Reĝo Povra Frukto diris, "Tiu, kiu ajn povas kontentigi mian filinon Sivali; Tiu, kiu ajn rekonas la kapon de la reĝa lito; Tiu, kiu ajn povas tiri la pafarkon, kion nur mil homoj povas fari, aŭ tiu, kiu ajn povas trovi la 16 kaŝitajn trezorojn."

Post la funebro de la reĝo, la ministroj ekserĉis la novan reĝon. Unue ili volis trovi tiun, kiu povas kontentigi la reĝidinon. Ili venigis la generalon de la armeo.

Reĝidino Sivali volis testi lin, por ke Mithila estu regata de potenca reĝo. Ŝi alvenigis lin al ŝi. Senprokraste li kuregis supren laŭ la palaca ŝtuparo. Ŝi diris, "Por testi vian fortecon, kuru tien kaj reen en la palaco." Provante nur plezurigi ŝin, la generalo kuregis tien kaj reen nur ĝis ŝi signis, ke li ĉesu. Poste, ŝi diris, "eksaltu!" La generalo tion faris senpripense. Poste, la reĝidino diris al li, "Venu ĉitien por masaĝi al mi la piedojn." Li do sidiĝis antaŭ ŝi kaj ekmasaĝis ŝiajn piedojn.

Ŝi subite trafis lin je la brusto per sia piedo kaj faligis lin de sur la ŝtuparo. Ŝi sin turnis al la atendantaj sinjorinoj kaj diris, "Tiu ĉi malsaĝulo havas nenian komunan konsciencon. Li nur opinias, ke la nura forto estas en la kurado kaj saltado, kaj sekvas la ordonojn senpripense. Li havas nenian karakteran potencon. Mankas al li potenco bezonata por regi la regnon. Do forĵetu lin el ĉitie senprokraste!"

Poste, oni demandis la generalon pri lia renkontiĝo kun Reĝidino Sivali. Li diris, "Mi ne voas diri pri tio. Ŝi ne estas homo."

La sama afero okazis al la trezoristo, kasisto, tenanto de reĝa sigelilo, kaj la kortega glavisto. La reĝidino trovis, ke ili ĉiuj estas sentaŭgaj malsaĝuloj.

Do la ministroj decidis ĉesi la testadon fare de la reĝidino, kaj ekserĉis tiun, kiu povas tiri pafarkon, kiun nur mil homoj povas tiri. Sed ili denove trovis neniun. Same, ili trovis neniun, kiu scias la kapon de la reĝa kvardrata lito, kaj ankaŭ kiu povas trovi la 16 trezorojn.

La ministroj estis pli kaj pli maltrankvilaj, ke ili ne povos trovi la taŭgan reĝon. Do ili konsultis la ĉefpastron de la reĝa familio. Li diris al ili, "Ne maltrankviliĝu, miaj amikoj. Ni sendos kortegan ceremonian ĉaron. Tiu, antaŭ kiu la ĉaro haltos, povos regi la tutan Hindion."

Do ili ornamis la ĉaron kaj jungis al ĝi kvar plej belajn ĉevalojn de la kortego. La honora ĉefpastro aspergis la ĉaron per sankta akvo el la sankta orkruĉo. Li proklamis, "Nun iru antaŭen, sen ĉarista ĉaro. Trovu la konvenulon, kiu havas sufiĉan meriton por regi la regnon."

La ĉevaloj tiris la ĉaron ĉirkaŭ la palaco kaj poste sur la ĉefan vojon de Mithila. Ilin sekvis kvar armeoj -- la elefantoj, ĉaristoj, kavalroj kaj soldatoj.

La plej potencaj politikistoj de la urbo esperis, ke la procesio haltu antaŭ iliaj domoj. Sed anstataŭe ĝi forlasis la urbon tra la orienta pordo kaj iris rekte en la mangĝardenon. Ĝi haltis antaŭ la sankta ŝtono, sur kiu Reĝido Fruktabundulo dormas.

La ĉefpastro diris, "Ni testu la dormanton por vidi, ĉu li konvenas por esti nia reĝo. Se li vere estas konvena, li ne timos la bruon de tamburoj kaj armiloj de ĉiuj kvar armeoj." Do ili faris grandan bruon, sed la reĝido nur sin turnis sur alian flankon kaj daŭre dormis. Ili faris bruon denove, eĉ pli laŭtan, sed la reĝido nur simple sin turnis de flanko al la alia.

La ĉefpastro ekzamenis la plandojn de la dormanto. Li diris, "Li povas regi ne nur Mithila, sed ankaŭ la tutan mondo en ĉiuj kvar direktoj." Li vekis la reĝidon kaj diris, " Vekiĝu, Mia Moŝto. Ni petas vin esti nia reĝo."

Reĝido Fruktabundulo demandis, "Kio okazis al via reĝo?" "Li forpasis," respondis la pastro. "Ĉu li havas infanojn?" demandis la reĝido. "Nur filinon Reĝidino Sivali," respondis la pastro. Tiam Reĝido Fruktabundulo konsentis esti la nova reĝo.

La ĉefpastro ŝutis juvelojn sur la sanktan ŝtonon. Sin baninte, la reĝido sidiĝis inter la juvelojn. Li estis aspergita per parfumita akvo el orumita bovlo. Poste li fariĝis kronita Reĝo Fruktabundulo. La nova reĝo veturis en la reĝa ĉaro, sekvata de la majesta procesio, kaj revenis al la urbo de Mithila kaj la palaco.

Reĝidino Sivali ankoraŭ deziris testi la reĝon. Do ŝi sendis serviston por informi lin, ke ŝi deziras lin iri al ŝi senprokraste. Sed Reĝo Fruktabundulo ignoris lin, simple daŭre inspektante la palacon kun ĝiaj mebloj kaj artaĵoj. La sendinto informis tion al la reĝino, kaj ŝi resendis lin plurfoje kun la samaj rezultoj. Li raportis al ŝi, "La viro estas tiu, kiu scias sian propran menson kaj estas ne facile hezitigebla. Li ne zorgas pri viaj vortoj kiel ni ne zorgas herbon kiam ni iras sur ĝi."

La reĝo tuj atingis la tronan ĉambron, kie la reĝidino atendis. Li iris aplombe supren laŭ la palaca ŝtuparo, nek haste, nek malrapide, majeste kiel leono juna kaj forta. La reĝidino tiel emociiĝis de lia sinteno, ke ŝi iris al li, respekte donis manon al li, kaj gvidis lin al la trono. Li gracie sidiĝis sur la tronon.

Li demandis la kortegajn ministrojn, "Ĉu la antaŭa reĝo lasis proponon por testi la novan reĝon?" "Jes, Mia Reĝa Moŝto," ili respondis, "'Kiu ajn povas kontentigi mian filinon Sivali.'" La reĝo respondis, "Vi jam vidis, ke la Reĝidino donis sian manon al mi. Ĉu estas alia testo?"

Ili respondis, "'Kiu ajn rekonas la kapon de la reĝa kvadrata lito.'" La reĝo prenis oran harpinglon de sia kapo kaj donis ĝin al Reĝidino Sivali, dirante, "Formetu ĝin por mi." Senpripense, ŝi metis ĝin sur la kapon de la lito. Li petis la ministrojn ripeti la demandon kvazaŭ li ne aŭdus unuafoje. Post kiam ili ripetis la saman demandon, li montris la oran harpinglon.

"Ĉu estas alia testo?" demandis la reĝo. "Jes, Nia Reĝa Moŝto," respondis la ministroj, "'Kiu ajn povas tiri la pafarkon, kiun povas tiri nur mil viroj'" Kiam oni alportis la pafarkon, la reĝo tiris ĝin sen leviĝi de la trono. Li faris tion tiel facile kiel virino kurbigis bastoneton, per kiu ŝi striigas kotonon por ŝpinado.

"Ĉu estas pliaj testoj?" Li demandis. La ministroj respondis, "'Kiu ajn povas trovi 16 kaŝitajn trezorojn.' Ili estas la lastaj testoj."

"Kio estas la unua en la listo?" Li demandis. Ili respondis, "La unua estas la trezoro de la leviĝanta suno." Reĝo Fruktabundulo konsciis, ke estas artifiko en trovo de ĉiu trezoro. Li scias, ke Silenta Budho ofte estas komparata kiel la gloro de la suno. Do li demandis, "Kien la reĝo iris por renkonti kaj oferi Silentajn Budhojn?" Kiam ili montris al li la lokon, li ordonis ilin elfosi la la unuan trezoron.

La dua estas trezoro de malleviĝanta suno. Reĝo Fruktabundulo konsciis, ke tio estas la loko, ke la estinta reĝo adiaŭis la Silentajn Budhojn. En la sama rimedo li trovis ĉiujn kaŝitajn trezorojn.

La regnanoj ĝojegis, ke li trapasis ĉiujn testojn. Kiel la unua oficiala aktivado, li konstruigis domojn filantropiajn en la centro de la urbo, kaj ĉiu domo havis kvar pordojn. Li donacis ĉiujn 16 trezorojn por helpi malriĉulojn kaj bezonantojn.

Poste li sendis por bonvenigi sian patrinon, reĝinon de mortinta Reĝo Malbona Frukto, kaj ankaŭ la bonkoran saĝulon de Kampao. Li donis la honorojn konvenajn al ili ambaŭ.

Ĉiuj regnanoj de la regno venis al Mithila por celebri lia reĝiĝon. Ili ornamis la urbon per parfumaj florkronoj kaj incensoj, kaj preparis molajn kusenojn por la vizitantoj. Ĉie estis fruktoj, sukeroj, trinkaĵoj kaj kuiritaj manĝaĵoj. La ministroj kaj la riĉuloj alkondukis muzikistojn kaj dancistinojn por regali la reĝon. Estis ankaŭ belaj poemoj recititaj de saĝuloj kaj benoj ĉantitaj de sanktuloj.

La iluminiĝinta Reĝo Fruktabundulo sidis sur trono sub reĝa blanka ombrelo. Dum la granda celebrado li aspektis majesta kiel la ĉiela reĝo, Reĝo Sakao. Li rememoris sian grandan penon baraktantan en la oceano kontraŭ ĉiuj malfacilaĵoj, kiam la oceana diino ignoris lin. Nur per tiu preskaŭ senespera klopodado, li nun fariĝis tiel majesta kiel dio. Lin plenigis tiel granda ĝojo, ke li diris verse:

"Aferoj okazus eksteratende, kaj preĝoj ne efektiviĝus, sed la klopodoj kaŭzos rezultojn, kiujn neniu penso kaj preĝo povas efektivigi."

Post la grandioza ceremonio, Reĝo Fruktabundulo regis en Mithila per perfektaj justecoj. Li humile donis honoron kaj manĝaĵon al Silentaj Budhoj, kiuj iliminiĝinte vivas en la periodo, kiam oni ne povas kompreni iliajn instruojn.

En plena tempo Reĝino Sivali naskis filon. Ĉar la saĝuloj de la kortego vidis la signojn de la longa kaj honora vivo antaŭ li, li estis nomita Reĝido Longa Vivo. Kiam li elkreskiĝis, la reĝo faris lin vicreganto.

Ĉapitro 3. Rezigni Povon

La rakonto okazis antaŭ longa tempo, kiam oni havis pli longan vivon, eĉ 10,000-jaran. Post kiam Reĝo Fruktabundulo regis por 7,000 jaroj, la kortega ĝardenisto portis al li eksterordinare belajn fruktojn kaj florojn. La reĝo tiel ŝatis ilin, ke li volis pririgardi la ĝardenon. Do la ĝardenisto aranĝis kaj ornamis la ĝardenon, kaj invitis lin viziti.

La reĝo eliris sur reĝa elefanto, sekvata de ĉiuj korteganoj kaj multaj ordinaraj homoj de Mithila. Kiam li pasis la ĝardenan pordon, li vidis du belajn mangarbojn. Unu estis plena de maturaj mangoj, dum la alia havas neniom da frukto. Li prenis unu el la fruktoj kaj ĝuis la dolĉan bongustecon. Li decidis manĝi pli multe kiam li revenos.

Kiam oni vidis, ke la reĝo manĝis la unuan frukton, ili sciis, ke ankaŭ ili rajtas manĝi. Dum momento ĉiuj mangoj estis formanĝitaj. Post kiam oni manĝis ĉiujn fruktojn, iuj eĉ rompis la branĉojn kaj ŝiris la foliojn por ŝerci pliajn.

Kiam Reĝo Fruktabundulo revenis, li vidis, ke la arbo estis nudigita kaj preskaŭ detruita. Dume la senfrukta arbo restis tiel bela kiel antaŭe. Ĝiaj brile verdaj folioj glimis en la sunlumo.

La reĝo demandis siajn ministrojn, "kio okazis ĉitie?" Ili eksplikis, "Ĉar via Reĝa Moŝto manĝis la unuan frukton, oni libere manĝis la restajn. Por serĉi pli multajn fruktojn ili eĉ detruis la foliojn kaj branĉojn de la arbo. La senfrukta arbo restas sekura kaj bela, ĉar ĝi ne havas frukton."

Tio malĝojigis la reĝon. Li pensis, "La fruktoplena arbo estas detruita, sed la senfrukta arbo restas bonstata. Mia regado similas al la fruktoplena arbo. Ju pli da povo kaj havaĵo mi havas, des pli mi timas perdi ilin. Sen povo kaj havaĵo, la sankta vivo de simpla monaĥo similas al senfrukta arbo kondukanta al liberiĝo de timo."

Do la grandulo decidis rezigni siajn riĉaĵon kaj povon, rezigni la gloron de la reĝo kaj rezigni la devon protekti sian pozicion. Anstataŭe, li decidis uzi sian tutan forton por pasigi la puran vivon de simpla monaĥo. Nur tiam li povos daŭre malkovri la profundan feliĉon, kiun li ankaŭ povos disvastigi sur la aliulojn.

Li revenis al la urbo. Starante ĉe la palaca pordo, li venigis la komandanton de la armeo. Li diris, "Ekde nun, neniu vidu mian vizaĝon krom la servanto porti manĝaĵon kaj servanto porti akvon kaj dentbroŝon. Vi kaj la ministroj regu la regnon laŭ la malnova leĝo. Mi vivos kiel simpla monaĥo en la supra etaĝo de la palaco."

Post kiam li vivis dum mallonga tempo tiamaniere, la regnanoj ekmiris pri lia ŝanĝiĝo. Iutage amaso da homoj kolektiĝis en la palaca korto. Ili diris, "Nia reĝo ne estas tiel kiel antaŭe. Li volas nek rigardi dancon, nek aŭskulti kanton, nek rigardi bovajn batalojn kaj elefantajn batalojn, nek iri al sia plezura ĝardeno kaj nek rigardi la cignojn sur la lagetoj. Kial li ne plu parolas al ni?" Ili demandis la servantojn, kiuj portas manĝaĵon kaj akvon al la reĝo, "Ĉu li diris ion al vi?"

Ili diris, "Li strebe tenas sian menson for de pensado pri deziraĵoj, do lia menso estas tiel paca kaj nobla kiel tiuj de siaj malnovaj amikoj, la Silentaj Budhoj. Li klopodas disvolvi la purecon de tiuj, kiuj posedas nenion krom bona merito. Iam ni eĉ aŭdis lin diranta laŭte, "Mi pensas nur pri la Silentaj Budhoj, liberaj de ĉasado al ordinaraj plezuroj. Ilia libereco vere feliĉigas ilin. Kiu povas porti min al la loko, kie ili loĝas?"

Reĝo Fruktabundulo loĝis en la supra etaĝo de la palaco, klopodante esti simpla monaĥo dum nur kvar monatoj. Tiam li konsciis, ke estas tro multe da distraĵoj en la bela regno de Mithila. Li vidis ilin nur kiel eksteran fenomenon por tenti lin for de la serĉado de la internaj paco kaj vero. Do li decidis, ke li rezignu ĉion kaj fariĝu arbara monaĥo kaj loĝu en Himalajaj Montaroj.

Li havis flavajn robojn kaj almozbovlon donitajn de monaĥo. Li ordonis la reĝan barbiron razi al li la harojn kaj barbojn. Poste en frua mateno li ekiris malsupren laŭ la palacaj ŝtuparoj.

Samtempe Reĝino Sivali informiĝis pri lia decido. Ŝi kolektis 700 plej belajn reĝinojn de la reĝa haremo kaj gvidis ilin sur la ŝtuparon. Ili pasis preter Reĝon Fruktabundulon irantan malsuperen, sed ne rekonis lin vestitan kiel monaĥon. Kiam ili atingis la supran etaĝon, Reĝino Sivali trovis, ke ĝi estas malplena, nur kun la razitaj haroj kaj barboj de la reĝo. Ŝi tuj konsciis, ke la nekonata monaĥo estas ŝia edzo.

Ĉiuj 701 reĝinoj kuris malsupren laŭ la ŝtuparoj al la palaca korto. Tie ili sekvis la reĝodevenan monaĥon. Laŭ instruo de Reĝino Sivali, ili delasis siajn harojn kaj provis tenti la reĝon resti. Ili ploris kaj ploregis petante lin, "Kial vi faras tion?" Tiam ĉiuj homoj en la urbo maltrankviliĝis kaj eksekvis lin. Ili ploris kiam ili kriis, "Ni jam aŭdis, ke nia reĝo fariĝis simpla monaĥo. Kiel ni povas trovi tiel bonan kaj justan reganton denove?"

La 700 haremaj reĝinoj en ĉiuj belaj vualoj kaj riĉaj juveloj kriis kaj petis, sed ne ŝanĝis la menson de la iluminiĝinto. Ĉar li jam faris sian decidon kaj persistis ĝin. Li jam rezignis la sanktan aspergan orbovlon de la ŝtato, kiu pasigis la potencon de la reĝa familio al li. Anstataŭe li portis la simplan argilan almozbovlon de humila monaĥo, serĉanto de Vero.

Fine Reĝino Sivali ĉesis la ploradon. Ŝi vidis, ke la belaj reĝinoj de la haremo ne povis haltigi sian edzon. Do ŝi iris al la komandanto de la armeo. Ŝi ordonis al li estigi fajron inter la domaĉoj kaj dezertaj konstruaĵoj en la vojo de la reĝo, kaj ankaŭ fajrigi arbetojn kaj malsekajn foliojn en malsamaj regionoj de la urbo por estigi abunde da fumo.

Kiam ĉio estis farita, ŝi falis sur la teron ĉe la piedoj de la reĝo kaj ploregis, "La tuta Mithila estas brulanta, Mia Reĝa Moŝto! La belaj konstruaĵoj kun valoraj artaĵoj, valoraj metaloj, juveloj kaj trezoroj estas detruitaj. Revenu, Reĝo, por savi vian riĉaĵon antaŭ tro malfrue!"

Sed la Iluminiĝinto respondis, "Ĉio ĉi apartenas al la aliaj, kaj mi havas neniom. Nun nenion mi timas perdi. La perdaĵoj ne povas malĝojigi min. Mia menso restas en paco."

Poste li forlasis la urbon tra la norda pordo, ankoraŭ sekvate de ĉiuj 701 reĝinoj. Laŭ la instruo de Reĝino Sivali, ili montris al li la vilaĝojn prirabitajn kaj detruitajn. Tie la armitaj viroj atakis, dum la aliaj ŝajnigis vunditajn aŭ mortigitajn. Sed la ŝajna sango estis farita el ruĝa tinkturo kaj la mortintoj estis falsaj. La reĝo sciis bone, ke tio estas trompo, ĉar ne estis realaj rabistoj kaj murdantoj en la regno de Mithila.

Piedirante des pli malpreksime, la reĝo haltis kaj demandis siajn ministrojn, "Kies regno ĝi estas?" "Via, Nia Reĝa Moŝto," ili respondis, "Do punu iun ajn, kiu trapasos la linion, " li ordonis kiam li pentris linion trans la vojo. Neniu inkuzive de Reĝino Sivali kuraĝis trapasi la linion. Sed kiam ŝi vidis, ke la reĝo daŭre iras laŭ la vojo kun sia dorso al ŝi, ŝin trafis neelportebla dolorego. Batante sian bruston, ŝi falis trans la linion. Tuj kiam la linio estis transigita, ĉiuj homoj perdis sian timon kaj sekvis ŝin.

Reĝino Sivali restigis la armeon ĉe si dum la tuta homamaso sekvis Reĝon Fruktabundulon. Li daŭrigis la iradon por multaj mejloj celante al la Himalajo en la nordo.

Samtempe estis supera monaĥo nomata Naradao, kiu vivis en ora kaverno de Himalajo. Li estis tre ŝaĝa. Per granda mensa klopodo li gajnis supernaturan povon, kiun laŭdire posedas nur la plej altaj sankuloj. Meditinte en la eksterordinara mensstato dum tuta semajno, li subite kriis, "Kia feliĉo! Ho, kia feliĉo!"

Poste, uzante sian specialan povon, li superrigardis tutan Hindion por vidi, ĉu iu ajn sencere serĉas la saman feliĉon, ignorante ĉiujn logaĵojn en la mondo. Li vidis nur Reĝon Fruktabundulon, la Bodhisatvon, kiu iutage fariĝos Budho. Li vidis, ke li jam rezignis ĉiujn siajn mondajn povojn, sed ankoraŭ estas malhelpata de la homamaso sekvanta lin ekde lia antaŭa laika vivo. Por helpi kaj kuraĝigi lin, li magie flugis tra la aero kaj flosis antaŭ la reĝo.

Li demandis Reĝon Fruktabundulon, "Ho, monaĥo, kial la homamaso brue sekvas vin?" La reĝo diris, "Mi jam forrezignis la povon de regado kaj forlasis la laikan vivon por bono. Jen kial miaj antaŭaj subuloj sekvas min, kvankam mi forlasas ilin feliĉe."

La sankta monaĥo diris, "Ne tro menfidu, monaĥo. Vi ankoraŭ ne sukcesis forlasi la laikan mondon. Ĉar ankaŭ restas obstakloj en vi. Tiuj estas "kvin obstakloj" -- la avido je ordinaraj plezuroj vida, aŭda kaj aliaj; la avido damaĝi aliajn; maldiligenteco; mensaj maltrankviliĝoj; kaj ne rezoneblaj duboj. Praktiku la perfektojn, estu pacienca kaj pensu nek tro multe nek tro malmulte pri vi."

Li finis dirante, "Mi donos al vi mian benon, ke bono, scio kaj saĝo protektu vin sur via vojo." Poste li malaperis kaj revenis en sia oran kavernon.

Pro la saĝa admono, Reĝo Fruktabundulo malpli zorgis pri la ekstera homamaso, konsciante, ke la plej grandaj malhelpoj aŭ obstakloj estas en lia interno.

Samtempe Reĝino Sivali alifoje falis ĉe liajn piedojn. Ŝi petegis, "Ho, Reĝo, aŭskultu la vekriojn de viaj regatoj. Antaŭ forlasi ilin por bono, konsolu ilin per la rimedo kroni vian filon regi en via pozicio."

Li respondis, "Mi jam forlasis miajn subulojn, amikojn, parencojn kaj landon. Ne timu pri tio. La nobeloj de Mithila jam bone trejnis la reĝidon Longan vivon kaj ili protektos kaj subtenos vin ambaŭ."

Ŝi daŭrigis, "Ho, reĝo, estante monaĥo, vi lasos min senedza. Kia honto! Kion mi faru?"

Li diris, "Nur atente instruu al la reĝido neniajn malbonan ideon, vortojn kaj agojn. Alie vi kaŭzos dolorajn rezultojn al vi mem."

Ĉe la malleviĝo de la suno, la reĝino starigis tenton dum la reĝo iris en la arbaron por dormi ĉe la piedo de arbo. La sekvan tagon ŝi daŭre sekvis lin, kondukante la armeon kun si. Ili proksimiĝis al malgranda urbo.

Estis hazardo, ke viro en la urbo aĉetis pecon da freŝa viando de buĉisto. Kuirinte ĝin, li metis ĝin sur tablon por malvarmiĝi, kiam vaganta hundo kaptis ĝin kaj forkuris. La viro postkuris la hundon ĝis la suda pordo de la urbo. Tie li ĉedis ĉar li estis tro laca por daŭrigi.

La fuĝanta hundo trapasis la vojon de Reĝo Fruktabundulo kaj Reĝino Sivali. Timigite de ili, ĝi perdis la viandon sur la teron. La reĝo vidis, ke ĝi estas peco da bona viando kaj oni ne scias, kiu estas ĝia posedanto. Do li purigis la viandon, metis ĝin en sian almozbovlon kaj ekmanĝis.

Reĝino Sivali, kiu kutimis manĝi bongustaĵojn en la palaco, abomenis tion. Ŝi diris, "Ĉe la morto eĉ altklasa sinjoro manĝos perdaĵon de hundo! Manĝi tiel naŭzan manĝaĵon montras, ke vi estas tute sentaŭga!" Sed li respondis, "Estas via propra vanteco, kiu detenas vin vidi la valoron de tiu ĉi viando. Akirite ĝuste, ĉiuj manĝaĵoj estas puraj kaj bonaj!"

Dum ili daŭre proksimiĝis al la urbo, Reĝo Fruktabundulo pensis, "Reĝino Sivali daŭre sekvas min. Tio estas malbona por monaĥo. Oni diros, 'Li forrezignis sian regnon, sed ne povas liberiĝi de sia edzino!' Mi devas trovi metodon por instrui ŝin, ke ŝi devas foriri."

Ĝuste tiam ili renkontis kelkajn infanojn ludantajn. Inter ili estis knabino kun unu braceleto sur unu brako kaj du sur la alia. Opiniante, ke ŝi estas knabino saĝa, la reĝo demandis ŝin, "Mia infano, kial unu el viaj brakoj bruas dum la alia ne?"

La malgranda knabino respondis, "Ho, monaĥo, ĉar sur unu brako estas du braceletoj, dum sur la alia nur unu. Kie estas du, la dua certe frapas la unuan kaj eligas bruon. La brako kun nur unu restas silenta. Do se vi volas feliĉon, vi devas lerni kontentecon kiam vi estas sola."

La Bodhisatvo diris al la reĝino, "Ĉu vi aŭdis la saĝajn vortojn de tiu ĉi infano? Kiel monaĥo mi hontas lasi vin resti ĉe mi antaŭ ŝi. Do iru vian vojon kaj mi iros la mian. Ni ne plu estas geedzoj. Adiaŭ!"

La reĝino konsentis kaj ili prenis apartan vojon. Sed ŝi denove estis trafita de kordoloro kaj revenis por daŭre sekvi la reĝon. Ili kune iris en la urbon, do li povis kolekti almozan manĝaĵon.

Ili iris al domo de sag-faranto. Ili vidis, ke li malsekigis la ruĝe ardan sagon kaj rektigi ĝin rigardante nur per unu okulo malfermita. La reĝo demandis lin, "Amiko, por fari la sagon perfekte rekta, kial vi rigardas ĝin kun unu okulo malfermita dum la alia fermita?"

La faranto de sagoj respondis, "Per du malfermitaj okuloj, la vido de la dua okulo ĝenas la unuan. Nur koncentrante mian vidon per unu okulo mi povas vere vidi la rektecon de la sago. Do se vi volas esti feliĉa, vi devas lerni kontentecon pri soleco."

La reĝo kolektis almozan manĝaĵon kiam ili forlasis la urbon. Li diris al la reĝino, "Ĉu vi denove aŭdis la same saĝajn vortojn de la metiisto? Kiel monaĥo mi hontas lasi vin resti kun mi antaŭ li. Do iru vian vojon kaj mi iros la mian. Ni ne plu estas geedzoj nun. Adiaŭ!" Sed ŝi daŭre sekvis lin.

La grandulo do tranĉis tigon de alta herbo. Li diris al Reĝino Sivali, "Nur kiel du pecoj de la herba tigo ne povas unuiĝi denove, mi ne kuniĝos kun vi en la geedziĝa lito. Ni ambaŭ neniam kuniĝos denove. Vivu sola kiel la perfekta tigo de netranĉita herbo, mia eksedzino Sivali."

Aŭdinte tion, la reĝino preskaŭ freneziĝis de la ŝoko kaj malĝojo. Ŝi sin bategis per ambaŭ manoj ĝis ŝi falis sur la teron, tute perdinte sian konscion. Konsciante pri tio, la Bodhisatvo rapide forlasis la vojon. Li forvisis siajn piedsignojn kaj malaperis en la ĝangalon.

Unue li rezignis la potencon kaj riĉaĵon de reĝo. Nun li rezignis la potencon kaj deziron de edzo. Je la fino li liberiĝis por sekvi la vojon de vaganta monaĥo vero-sercanta. Li iris al Himalajoj kaj en nur unu semajno li kapablis disvolvi specialan mensan povon. Li neniam revenis al la laika mondo denove.

Dume la reĝaj ministroj, kiuj sekvis longan distancon, atingis la svenintan reĝinon. Ili ŝprucis akvon sur ŝin kaj revivigis ŝin. Ŝi demandis, "Kie estas mia edzo la reĝo?" Ili respondis, "Ni ne scias. Ĉu vi ne scias?" En timego ŝi ordonis, "Serĉu lin!" Ili serĉis kaj serĉadis, sed kompreneble, li forfuĝis sukcese.

Kiam Reĝino Sivali sobriĝis el siaj timo kaj malĝojo, ŝi konsciis, ke ŝi ne plu sentas koleron, ĵaluzon kaj venĝemon kontraŭ la monaĥo Fruktabundulo. Anstataŭe, ŝi admiris lin pli ol kiam ajn ekde ilia renkontiĝo, kiam ŝi donis sian manon al li kaj gvidis lin al la trono.

Laŭ ŝia ordono oni starigis monumentojn por honori la kuraĝan Reĝon Fruktabundulon en kvar lokoj, kie li parolis kun la flosanta sanktulo Naradao; kie li manĝis la viandon perditan de la hundo; kie li demandis la knabineton kaj ankaŭ la sago-faranton.

Ĉe la du mangarboj en la reĝa ĝardeno ŝi kronis la reĝidon Longa Vivo kiel novan reĝon. Kune kun la armeoj kaj sekvantaj homoj ili revenis al la urbo de Mithila.

Spite al si mem, Reĝino Sivali jam lernis ion sekvante kaj perdinte sian edzon  Fruktabundulon. Ankaŭ ŝi gustumis la liberecon!

La saĝa reĝino rezignis la kortegan devon. Ŝi retiriĝis por mediti en la ĝardeno ĉe la mangarboj. Kun granda strebo ŝi gajnis altan mensan staton gvidanta ŝin renaskiĝi en la ĉiela mondo.

La moralinstruo estas: Estas pli facile gajni potencon ol rezigni ĝin.