51. Reĝo Bono la Granda

[Firmvolo]

Iam la Iluminiĝinto naskiĝis en reĝa familio de Benareso en norda Hindio. Kiam li fariĝis reĝo, li estis nomata Bono la Granda. Li gajnis la titolon per sia ĉiama bonfaro, kies rezulto eĉ malprofitigis lin. Ekzemple li elspezis multe da reĝa trezoro por konstruigi kaj funkciigi ses domojn de filantropio. En tiuj domoj proviziĝis vivbezonaĵoj kaj helpoj senpage al ĉiuj povruloj, bezonantoj, kaj eĉ fremdaj vojaĝantoj. Baldaŭ Reĝo Bono la Granda famiĝis pro siaj pacienco, bonkoro kaj kompatemo. Laŭdire li amis ĉiujn vivestaĵojn kiel patro amas siajn junajn infanojn.

Kompreneble Reĝo Bono la Granda ankaŭ fastis en la sanktaj tagoj. Kaj nature li praktikis kvin maksimojn, rezignante la kvin malbonajn kondutojn: mortigi vivestaĵon, ŝtele forpreni havaĵon de aliaj, fari seksan krimon, paroli malhonestaĵon, perdi sian menson pro drinko de alkoholaĵo. Do lia ĝentila bonkoreco pli kaj pli puriĝis.

Reĝo Bono la Granda volis fari malutilon al neniu, do li rifuzis malliberigi kaj puni krimulojn. Informiĝante pri tio, unu el liaj plej altaj ministroj volis profiti de li. Li faris planon por allogi kelkajn virinojn en la reĝa haremo. Poste la afero estis malkaŝita de ĉiuj kaj oni raportis tion al la reĝo.

La reĝo venigis la malbonan ministron antaŭ li kaj diris, "Post enketo mi trovis, ke vi faris kulpon. Oni informiĝis pri tio, kaj vi jam senhonorigis vin ĉi tie en Benareso. Do estus pli bone por vi forlasi kaj loĝi aliloke. Vi rajtas forporti ĉiujn viajn havaĵojn kaj familion. Iru kien ajn laŭ via plaĉo kaj vivu tie feliĉe. Lernu de tiu ĉi leciono."

La ministro portis ĉiujn siajn posedaĵojn kun lia familio al la urbo de Kosalo. Ĉar li estis tre saĝa, lia afero prosperis kaj li fariĝis ministro de la reĝo. Baldaŭ la reĝo de Kosalo rigardis lin kiel la fidelan konsilanton. Iutage li raportis, "Mia Reĝa Moŝto. Mi venis ĉi tien de Benareso. La urbo de Benareso similas al abelujo, kie la abeloj ne rekonas fremdulojn! La reganta reĝo estas tre malpotenca kaj malforta. Nur per malgranda trupo vi povas facile konkeri la urbon kaj posedi ĝin."

La reĝo dubis pri tio kaj diris, "Vi estas mia ministro, sed vi parolas kiel spiono, kiu tentas min en kaptilon!" Li respondis, "Ne, Via Reĝa Moŝto. Se vi ne fidas min, sendu viajn plej bonajn spionojn esplori kion mi diras. Mi ne mensogas. Kiam rabistoj estas kondukitaj al la reĝo de Benareso, li kutime donas monon al ili, admonas ilin ne plu ŝteli, kaj liberigas ilin."

La reĝo decidis trovi, ĉu tio estas vera. Do li sendis kelkajn rabistojn prirabi malproksiman vilaĝon ĉe la regnolimo apartenantan al Benareso. La vilaĝanoj kaptis la rabistojn kaj kondukis ilin al Reĝo Bono la Granda. Li demandis ilin, "Kial vi faris tian kulpon?"

La rabistoj respondis, "Via Reĝa Moŝto. Ni estas malriĉaj. Ni trovis nenian rimedon por vivi senmone. Ĉar en via regno estas sufiĉaj laborantoj, ni ne povas trovi laboron por nin vivteni. Do ni povas fari nenion alian ol rabi vian regnon por reteni niajn vivojn." Aŭdinte tion, la reĝo donacis monon al ili, admonis ilin ŝanĝi sian vivrimedon, kaj liberigis ilin.

Informiĝinte pri tio, la reĝo de Kosalo sendis alian bandon de banditoj al stratoj de Benareso. Ili prirabis vendejojn kaj eĉ mortigis kelkajn homojn. Kiam ili estis kaptitaj kaj kondukitaj al Reĝo Bono, li traktis ilin ĝuste kiel la unuajn rabistojn.

Aŭdinte tio, la reĝo de Kosalo kondukis siajn trupojn kaj elefantojn al Benareso.

Tiam la reĝo de Benareso havis grandan armeon konsistantan el tre bravaj elefantoj. Estis multaj ordinaraj soldatoj, kaj iuj estis tiel grandaj kiel gigantoj. Estis konate, ke ili havas kapablon konkeri tutan Hindion.

La gigantaj soldatoj diris al Reĝo Bono pri la malgranda agresanta armeo de Kosalo. Ili petis permeson ataki kaj mortigi ĉiujn agresantojn..

Sed Reĝo Bono la Granda ne volis sendi ilin al milito. Li diris, "Miaj infanoj, ne batalu por ke mi restu reĝo. Se ni detruas vivojn de aliaj, ni ankaŭ detruas nian mensan pacon. Kiel ni povos mortigi aliajn? Lasu ilin havi la regnon se ili vere volas ĝin. Mi ne volas kontraŭbatali."

La lojalaj ministroj petis, "Via Reĝa Moŝto. Ni ne batalos ilin per ni mem. Ne maltrankviliĝu pri vi mem. Nur donu la ordonon al ni." Sed la reĝo denove malhelpis ilin.

Samtempe la Reĝo de Kosalo sendis al li averton, ke li cedu la regnon aŭ militu. Reĝo Bono la Granda reciprokis sian respondon: "Mi ne volas, ke vi militu kun mi, kaj vi ne volas, ke mi militu kun vi. Se vi deziras la regnon, vi povas posedi ĝin. Kiel ni devas mortigi homojn nur por decidi la nomon de la reĝo? Kio gravas eĉ la nomo de la regno?"

Aŭdinte tion, la ministroj alvenis kaj petis, "Via Reĝa Moŝto. Lasu nin eliri kun nia granda armeo. Ni batos ilin per niaj armiloj kaj kaptos ilin ĉiujn. Ni estas multe pli fortaj ol ili. Ni mortigos neniun el ili. Krome, se ni cedos la urbon, la malamika armeo certe mortigos nin ĉiujn!"

Sed Reĝo Bono ne hezitis. Li rifuzis kaŭzi malutilon al iu ajn. Li respondis, "Eĉ se vi ne volas mortigi, pro la batalo multaj homoj vundiĝos, kaj pro akcidento multaj homoj perdos sian vivon. Neniu scias la futuron, ĉu nia atakantoj mortigos nin aŭ ne. Sed ni scias bone, ĉu nia nuna konduto estas prava aŭ ne. Do mi ne malutilos nek kaŭzos malutilon al la aliaj, inkluzive de ĉiu vivestaĵo!"

Do Reĝo Bono ordonis, ke oni malfermu la urbajn pordojn por la agresantoj. Li kondukis siajn ministrojn al la supra etaĝo de la palaco kaj admonis ilin, "Diru nenion kaj pene vin tenu kvietaj."

La Reĝo de Kosalo eniris la urbon de Benareso, kaj vidis neniun kontraŭi lin. Do li kaj liaj soldatoj eniris kaj atingis la plej superan etaĝon. Ili kaptis la senkulpan Reĝon Bonon la Grandan. La soldatoj ligis la manojn de la venkitaj reĝo kaj ĉiuj liaj ministroj.

Poste ili estis kondukitaj al tombejo ekster la urbo. Ili estis enterigitaj ĝis la kolo starante rekte, lasante nur la kapojn super la tero. Eĉ kiam tero estis malmoligita ĉirkaŭ lia kolo, la granda reĝo restis senmalama en la menso kaj diris nenion.

La disciplino kaj obeemo de Reĝo Bono estis tiel granda, ke neniu ministro diris vorton kontraŭ iun ajn. Sed la Reĝo de Kosalo havis nenian kompatemon. Li diris krude, "Venas nokto, kaj lasu la ŝakalojn agi laŭ sia plaĉo!"

Tiel la tempo forpasis ĝis noktomezo, kaj granda grego da ŝakaloj vagis en la tombejon. Eble ili flaris la guston de homkarna festeno atendanta ilin.

Vidinte ilin, Reĝo Bono kaj ĉiuj siaj ministroj kriegos senprokraste kaj fortimigis la ŝakalojn. Tio okazis dufoje. Poste la saĝaj ŝakaloj konsciis, "Tiuj viroj estis katenitaj ĉitie por ke ni mortigu kaj manĝu." Ne plu timante, ili ignoris la kriojn. La ŝakala reĝo iris rekte al la vizaĝo de Reĝo Bono.

La reĝo oferis sian gorĝon al la besto. Sed antaŭ ol la ŝakala reĝo mordis lin, la reĝo kaptis la mentonon de la ŝakalo per siaj dentoj. Ne vundante lin, Reĝo Bono nur kaptis lin firme tiel ke la ŝakala reĝo hurlegis pro teruro. Tio timigis liajn sekvantojn kaj ili ĉiuj forkuris.

Samtempe la ŝakala reĝo sin ĵetis tien kaj reen, freneze klopodis sin liberigi de la fortaj makzeloj de la homa reĝo. Tion farante, li moligis la teron ĉirkaŭ la kolo kaj ŝultroj de la reĝo. Reĝo Bono delasis la vekriantan ŝakalon. Li sukcesis sin movi el la moligita tero kaj eltiris sin mem sur la teron. Poste li liberigis ĉiujn siajn timigitajn ministrojn.

Estis kadavro de mortinto proksime. Ĝi hazarde kuŝis sur limo de regnoj posedantaj de du rivalaj demonoj. Ili kvereladis pri divido de la kadavro, insultante unu la alian en la maniero de demonoj.

Poste unu diris al la alia, "Kial ni daŭre kverelas anstataŭ manĝi? Tie estas Reĝo Bono la Granda de Benareso. Li estas fama en la mondo pro sia justeco. Li dividu la mortinton por ni."

Ili trenis la kadavron al la reĝo kaj petis lin dividi ĝin por ili egale. La reĝo diris, "Miaj amikoj. Mi ĝojos dividi ĝin por vi. Sed mi estas malhonora kaj malpura. Mi devas purigi min unue."

La du demonoj uzis siajn magiajn povojn kaj alportis parfumitan akvon, parfumon, vestaĵon, ornamaĵon kaj florojn el la reĝa palaco de Benareso. Li sin banis, parfumis, vestis kaj kovris per ornamaĵoj kaj floraj girlandoj.

La domonoj demandis Reĝon Bonon, ĉu estas io ajn, kion ili povas fari. Li respondis, ke li estas malsata. Do per siaj magiaj povoj la demonoj denove alportis la plej bongustan rizon en ora bovlo kaj parfumitan akvon en ora taso ankaŭ el la reĝa palaco de Benareso.

Kontentigita, Reĝo Bono petis ilin alporti ŝtata spadon el sub la kapkuseno de la Reĝo de Kolaso, kiu dormas en la palaco de Benareso. Per magio la demonoj plenumis tion tre facile. La reĝo duigis la kadavron ĝuste laŭ la spino per la spado. Li lavis la ŝtatan spadon kaj metis ĝin ĉe sian talion.

La malsataj demonoj ĝojplene englutis la egale dividitan kadavron. Poste ili dankeme diris al Reĝo Bono, "Nun niaj stomakoj estas plenaj. Ĉu estas io alia, per kio ni povas plezurigi vin?"

Li respondis, "Per via magio metu min ĉe la reĝon de Kosalo en mia propra dormĉambro de la palaco. Krome, portu ĉiujn miajn ministrojn al siaj hejmoj." Dirante nenion, la demonoj faris tion laŭ la peto de la reĝo.

Tiam la Reĝo de Kosalo dormis profunde en la reĝa dormoĉambro. Reĝo Bono la granda tenere tuŝis la ventron de la dormanta reĝo per la ŝtata spado. La reĝo vekiĝis ege surprizite. En la malhela lamplumo li teruriĝis vidante Reĝon Bonon sinklininta al li kun spado en la mano. Li viŝis al si la okulojn kaj certigis al si, ke li ne estas en koŝmaro.

Li demandis la grandan reĝon, "Via Reĝa Moŝto, kiel vi venis ĉitien spite ĉiujn miajn gardistojn? Vi estis enterigita ĝis via kolo en la tombejo-- kiel vi estas senmakule pura, dolĉe parfuma, kaj en via propra reĝa robo ornamita per valoraj juveloj kaj belegaj floroj?"

Reĝo Bono informis lin pri la okazaĵo de sia liberiĝo el grego da ŝakaloj. Li rakontis pri la du demonoj, kiuj venis al li por ĉesigi la kvereladon, kaj kiel ili dankeme helpis lin per siaj magiaj povoj.

Aŭdinte tion, la reĝo de Kosalo estis venkita de sia propra honto. Li riverence klinis sian kapon al Reĝo Bono la Granda kaj ploregis, "Ho, granda reĝo, vian plej superan bonkorecon rekonas eĉ la malsaĝaj ferocaj demonoj, kiuj vivas per manĝado de karnoj kaj drinkado de sango. Sed mi, kiu estas sufiĉe feliĉa naskiĝinte kiel inteligenta kaj civilizita homo, estis tro malsaĝa nevidante kiel bona kaj pura via bono estas."

"Mi promesas neniam plu kontraŭi vin, mian mastron, kiu jam gajnis tiel perfektan senmalutilecon. Kaj mi promesas servi al vi ĉiam kiel via vera amiko. Bonvolu pardoni min, granda reĝo." Dirinte, la reĝo de Kosalo kuŝigis Reĝon Bonon la Grandan sur la reĝan liton dum li kuŝiĝis sur malgrandan liton kiel servisto.

En la sekva tago la Reĝo de Kosalo venigis ĉiujn siajn soldatojn en la palacan korton. Tie li publike laŭdis la reĝon de Benareso kaj petis lian pardonon refoje. Li redonis la regnon kaj promesis, ke li porĉiam protektu Reĝon Bonon. Poste li punis sian konsilanton, la kulpan ministron, kaj revenis al Kosalo kun ĉiuj siaj trupoj kaj elefantoj.

Reĝo Bono la Granda sidis majeste sur sia ora trono,kies kruroj forme similas tiuj de antilopo. Li estis ŝirmita de la suno per pure blanka reĝa ombrelo. Li instruis siajn regnanojn dirante, "La bonaj kondutoj de homoj de Benareso komenciĝas je ĉiama evitado de kvin fikondutoj. La plej altaj kvalitoj de Bonulo, ĉu reganto aŭ regato, estas kompatemo kaj bonkoro. Kun tiuj kvalitoj oni ne malutilas al aliaj malgraŭ kia ajn kaŭzo aŭ kosto. Malgraŭ kiel danĝeras la minaco, oni devas sin teni tolerema ĝis la grandeco de bonkoreco venkos en la fino."

Tra lia resta regperiodo la homoj de Benareso vivis pace kaj feliĉe. Reĝo Bono la Granda daŭre plenumis la bonfarajn laborojn. Poste li forpasis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.

La moralinstruo estas: La bonkoreco venkos ĉion sen malutiligi aliajn.

 Tradukaĵoj el anglalingvo. La antaŭaj rakontoj publikiĝas :http://www.ebudhano.cn/eo/list.php?fid=8