59, 60. Du manieroj de Tamburado



  [Troeco]



  Iam vivis tamburisto en malgranda kampara vilaĝo. Li aŭdis, ke okazas foiro en la urbo Benareso. Do li decidis iri tien por perlabori monon per tamburado. Li prenis sian filon kun si, por ke tiu akompanu lin en ludo de muziko speciale verkita por du tamburoj.



  La du tamburistoj, patro kaj filo, iris al Benaresa foiro. Ili estis sukcesplenaj. Ĉiuj ŝatis ilian tamburadon kaj donis monon al ili malavare. Post la foiro ili ekvojaĝis al sia hejmo en la malgranda vilaĝo.



  Sur la vojo ili devis trapasi malluman arbaron. Estis tre danĝere, ĉar rabistoj kutime prirabis la vojaĝantojn.



  La tamburista knabo volis protekti sian patron kaj sin mem de la rabistoj. Do li senĉese frapis sian tamburon tiel laŭte kiel li povis."Ju pli brue, des pli bone!" li pensis.



  La tamburisto tiris sian filon flanken. Li eksplikis al li, ke kiam preterpasas grandaj grupoj, precipe procesioj de la reĝo, oni havas kutimon frapi tamburojn. Ili faras tion intermite, en majesta maniero, kvazaŭ ili timis neniun. Ili kutime tamburis momenton, restis silenta, kaj denove tamburadi, kaj tiel plu. Li admonis sian filon fari la samon por mistifiki la rabistojn pensigante ilin, ke potenca sinjoro preterpasas.



  Sed la knabo ignoris la admonon de la patro. Li pensis, ke li scias plej bone. "Ju pli brue, des pli bone!" li pensis.



  Samtempe, bando de rabistoj aŭdis la tamburadon de la knabo. Unue ili opiniis, ke potenca riĉa sinjoro alproksimiĝis kun granda sekureco. Sed poste ili aŭdis, ke la tamburado daŭris freneze senhalte. Ili opiniis, ke tio sonas fanatike, kvazaŭ timigita hundido bojus kontraŭ granda kvieta hundo.



  Do ili iris esplori, kaj trovis nur la patron kaj filon. Ili batis ilin, forrabis de ili ĉiun gajnitan monon, kaj fuĝis en la arbaro.



  La moralinstruo estas: Troa agado kondukas al malsukceso.