Plaĉis al mi esperantaj legado, verkado kaj tradukado, sed tute ne parolado pro tio, ke mi ne interesiĝas pri interkomunikado. Kiam mi estis libera, mi preferis resti hejme legante, verkante aŭ tradukante. Tia kutimo daŭris ĝis mia relernado de Esperanto post multjara silentado. Sed mia neparolema kutimo ŝanĝiĝis pro la instigo de Sinjoro Michel el Francio.

Mi ekuzis skajpon tuj post kiam mi ekrelernis Esperanton por praktiki mian lingvon. Sed pro mallerteco en parolado mi nur skribis sed tute ne kuraĝis babili kun aliaj en Esperanto. Foje mi hazarde ricevis salutmesaĝon el franca samideano, kiu interesiĝas pri mi kaj volas kontaktiĝi kun mi. Mi konsentis, kaj ni ekreciprokis mesaĝojn. Samideano Michel havas kutimon paroli esperante, kaj parolas tre bone kaj flue, sed lia parolo estis malfacile komprenebla por mi. Li ĉiam volis paroligi min, sed tio tiel nervozigis min, ke mi ekkaŝis min de li kaj alilandaj samideanoj, kiuj emas paroli esperante. Foje, li sendis al mi eksteratendan mesaĝon, ke li vojaĝos al Ĉinio kaj vizitos min dum la restsado en nia lando! Mi tuj ekagis por praktiki miajn esperantajn paroladon kaj aŭdadon. Mi ne volis fariĝi surdmutulo antaŭ li. Mi ekaŭskultis sondokumentojn kaj disaŭdigojn esperantajn, kaj ankaŭ provis praktiki mian paroladon kun aliaj samideanoj kaj eĉ komencantoj. Tio iom post iom progresigis min. Dum la unua gastiĝo de Michel ĉe mi, ni interbabilis, sed ne tre multe. Dum la babilado mi konfesis al li, ke mi ne tute komprenas lin. Li respondis, ke li ankaŭ ne tute komprenas min. Tio ridigis ĉiujn samideanojn en la ĉambro.

Ekde tiam mi ekpraktikis aŭde kaj parole kiam mi havis liberan tempon, do dum la gastiĝoj de Michel, ni babilis pli kaj pli multe, kaj mi povis rakonti al li historietojn libere.

Poste mi invitis usonan samideanon Sinjoron Dennis instrui BEKkurson en Duobao-monaĥejo. Mi intense praktikigis min aŭde kaj parole por esti lia interpretisto. Mi estis nervoza antaŭ la renkontiĝo, timante, ke mi ne komprenos lian esperanton, sed mi tuj trovis, ke lia parolo estas tute facile komprenebla! Dum la instruado de Sinjoro Dennis, mi jen aŭskultis, jen parolis kun li kaj aliaj samideanoj. Tio progresigis min tre multe. Adiaŭinte lin, mi bonvenigis hispanan samideanon Augusto, kaj trovis, ke lia parolo ne estas tiel malfacile komprenebla kiel oni informis min antaŭe. Antaŭ nelonge mi aranĝis la gastiĝon de pola samideano Sinjoro Daniel kaj praktikis multe ĉe li.

Jen mia sperto: Ĉiuj povos fariĝi lertuloj se ili praktiki kuraĝe.



P.S: Nun la usona samideano sinjoro Dennis estas en nia lando. Post kelkaj monatoj li donos alian kurson de Esperanto en Duobao aŭ alia monaĥejo. Ĉiu estos bonvena al la kurso se tiu havos liberan tempon por la kurso kaj interesiĝon pri la kurso.