Iam antaŭ longa tempo estis iluminiĝinta lamaa guruo sinkulturanta sur alta monto. Li havis multajn disĉiplojn, kiuj loĝas en la kavernoj de la monto. Spite al longa vojo de cent eĉ mil lioj, oni kutime vizitis la guruon kun granda oferaĵo por esprimi siajn estimon kaj kulton, kaj ricevi de li benon kaj meriton. La guruo ĉion akceptis, kaj poste ĵetis la oferaĵojn foren. La objektoj falis ĝuste antaŭ la ermitajn disĉiplojn je ilia bezono.

Sub la monto vivis almozulo. Li tuttage sinokupis pri peto de manĝaĵo kaj mono, tamen la havaĵo ne povis satigi lian ventron. Li vivis en grandaj mizero kaj malsato, do li ofte pensis: "Kiel mi min vivtenos se mi maljuniĝos kaj ne plu povos eliri por almozpeti?" Foje, venis al li saĝa ideo, ke li iru al la lamao por peti lian helpon. La malriĉulo pensis, ke vere maljusta estas la homa sorto. La lamao sidis tuttage nenion farante dum la aliaj donacadis al li, sed la povrulo klopodadis tuttage almozpetante, tamen li neniel povis plenigi sian ventron.

Li do iris al la lamao kaj petis, ke la lamao donu ĉion, kion li ricevos en tuta tago. La lamao konsentis senhezite kaj invitis la malriĉulon resti ĉe li. Kutime ĉiutage la pilgrimantoj svarmis al la monto por kulti la lamaon, tamen tiutage dum la atendo de la malriĉulo, neniu alvenis dum la tuta tago. Do li ekmaltrankviliĝis. La lamao konsoladis lin atendi plue, dirante, ke oni oferos al li grandan donacon. Li do atendis avide kun granda maltrankviliĝo ĝis profunda nokto. Finfine venis homo kun bova felo al la lamao. Li diris, ke li estas malriĉa kaj havas nenion alian krom la felo. Li deziregis donaci ĝin al la lamao por havigi al si meriton. La lamao akceptis la donacon kaj transdonacis ĝin al la malriĉulo. Vidante, ke la donaco estas nenio alia ol bovfelo, la malriĉulo malesperiĝis kaj ekploregis dolore. "Ne ploru," la lamao konsolis lin, "vi ricevis grandan rekompencon. En via antaŭa vivo vi donacis al li peceton da bovfelo kiel fingringon, kaj nun vi ricevis tutan felon de bovo. Ĉu la rekompenco ricevita de vi estas ne granda?"

Ĉio, kion ni havas nun en nia vivo, estis semita en niaj antaŭaj vivoj. Se ni deziras feliĉon, kiun ni ne havas nun, ni semu ĝin senprokraste.

Transpublikigita el www.ebudhano.cn/espero