Antaŭ unu jaro, retamiko plendis en iu forumo pri multkomunikila farado, ke ekde sia infaneco, li estas deprimita kaj la penso sinmemortigi ofte trafis lin. Kvankam li sciis racie, ke lia vivo estas feliĉo por siaj karaj gepatroj kaj li devas teni ilin feliĉaj vivante bone en la mondo, tamen li neniam sukcesis sinsavi el la deprimiteco kaj enuiĝo de la vivo. Eĉ nun, li jam havis amatinon, tamen tia penso ankoraŭ turmentis lin.

  Do la aliaj retamikoj admonis kaj konsilis lin per disversaj manieroj. Tiam iu skribis pri sia propra sperto.

   "Iam mi malsukcesis en mia afero kaj eĉ ne povis trovi okupon dum longa tempo. Mia edzino insultiads, ke mi estas sentaŭgulo. Ankaŭ mi dronis en la deprimiteco, ke mi estas vere sentaŭga. Do iutage ne plu tolerante la murmuradon de mia edzino, mi motorbicikle vojaĝis eksteren kun decido, ke mi trovos senhoma loko en malproksimo kaj restu tie senrevene. Kiam mi trapasis iun urbon, mi hazarde vidis longan vicon de homoj. Pro mia scivolemo, mi haltis kaj alpaŝis por rigardi, kio okazas. Ili sinvicis kontribui sian sangon senpage. Tiam en mia kapo venis nova ideo, ke mi ankaŭ partoprenu en ilian bonfaron, ĉar mi mortos, kaj mia sango estos ne plu bezonata por mi mem, la mortonta sentaŭgulo. Estus dezirata, ke mi lasu mian sangon flui en alies korpon por savi sian vivon. Do ankaŭ mi memvole fariĝis unu el kontribuantoj. Kiam la flagistino venis al mi, mi vere deziris, ke ili prenis ĉiun sangon el mia tuta korpo por savi aliajn, sed la obstina flegistino ignoris mian petadon kaj nur prenis 300 cc da sango el mi. Do mi decidis veni alifoje por oferi pli da sango. Tiam mi subite trovis, ke mi tute ne estas tiel sentaŭga kiel mi opiniis antaŭe. Mi povas almenaŭ provizi freŝan sangon por savi aliajn. Mi devas daŭrigi mian vivon por kontribui sangon laŭ bezono. Do mi revenis hejmen facilanime por partopreni la bonfaron. Tiel mi oferis mian sangon foje kaj refoje, kaj tio sukcese min savis el la deprimiteco. Poste, mi alpruntis monon kaj aĉetis komputerajn aparatojn por multkomunikila farado kaj fondis mian privatan studion. Mi sukcesis post diligenta lernado de la tekniko, kaj mia afero pli kaj pli prosperas. Do mi vivas feliĉe kaj energioplene. Mi povas diri, ke mian vivon savis mia bonfaro al aliaj."

  Post lia skribaro li surretgis sian atestilon por senpaga sangkontribuado.

   Li diris tute prave. Ni ĉiuj naskiĝis kaj kreskiĝis per alies favoro, kaj donu favoron al aliaj rekomenpe estas ankaŭ granda ĝuo por ni.