Mi naskiĝis en kamparana familio ĉe la jarkomenco de 1963. Post mia abiturientiĝo el supera mezlernejo, mi ekmemlernis anglan lingvon en 1979 kun intenco, ke mi povos legi tutmondan literaturaĵon angle, tamen post kvar jaroj, mi iom post iom enuiĝis pri la angla lingvo, do mi revis alian lingvon pli facilan kaj utilan. Tiam mi hazarde legis artikolon pri Esperanto en iu provinca ĵurnalo kaj ekinteresiĝis pri Esperanto. Do mi tuj eklernis ĝin pere de la esperantaj lecionoj serie publikigitaj en la ĵurnalo. Ellerninte tiun ĉi "tekstlibron", mi min aniĝis al apartaj korespondaj lernejoj de Esperanto kaj japanlingvo, kaj eklernis tri lingvojn samtempe en mia libera tempo de kamplaboro. Nelonge post mia lernado de Esperanto, mi ekkorespondis kun aliaj samideanoj regule en Esperanto, kaj tio multe progresigis min. Sekve de tio, mi sinsekve ekpartoprenis la Tradukajn Kursojn okazigitajn en La Mondo, bulteno de ĈEA, kaj provis verki en Esperanto iniciatite kaj kuraĝigite de samideano Wen Jingen, tiama okaziganto de la tradukaj konkursoj. Kelkaj el miaj verkoj kaj tradukoj estas publikigitaj en La Mondo, kaj Esperanta Ĝardeno.
Krom la esperantaj tradukado kaj verkado, mi ankaŭ partoprenis la unuan UK okazigitan en Pekino, kaj lernis kristanismon pere de Esperanto helpate de iu misia organizo en Aŭstralio. Post la lernado de kvar jaroj, mi trovis, ke kristanismo ne povas bone solvi miajn problemojn en homaj vivo kaj mondo, mi do ekkontaktis aliajn religiojn. Post kvarjara lernado de Budhismo, mi trovis, ke ĝi estas tiel grandanima inter religioj kiel Esperanto inter la lingvo, kaj ĝia scio profunda kaj vasta estas pruveblaj per onia praktikado. Do ĝi fariĝis mia ĉefa hobio kaj kredo. Do mi fariĝis budhano. Tiam ektiklis min la revo, ke mi esperantigu materialon pri budhisma literaturo, ĉar en tiu tempo kvankam mi havis bonan ŝancon por lerni kristanismon pere de Esperanto, tamen mi neniel povis trovi budhismajn materialojn en Esperanto. Do mi prove esperantigis budhismajn fablojn, parto de tiuj estis publikigitaj en La Mondo.
Poste mi decidis firmvole, ke mi fariĝu budhisma monaĥo por praktiki budhismon pli bone, mi do rezignis la lernadon kaj aplikadon de lingvoj, kaj dediĉis mian liberan tempon ĉefe en budhismaj lernado kaj predikado. Mia deziro realiĝis en 1995, kaj mi monaĥiĝis en Tiefosi Monaĥejo ne malproksime de Xi'an Urbo, kaj poste mi eklernis budhismon en Duobaosi Monaĥejo, Zhejiang Provinco.
Antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde foliumis esperantajn retejojn, kaj trovis kun granda ĝojo, ke kvankam mi forgesis multajn esperantajn vortojn, tamen mi preskaŭ komprenis la facilajn legaĵojn en Esperanto. Do denove tiklis min la antaŭa revo, ke mi apliku Esperanton en budhisma rondo por propagandi Esperanton kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta rondo. Tamen, mi sciis bone, ke la lernado kaj aplikado de Esperanto estos temporaba, kaj sekve de tio, mi havos malpli da tempo kaj energio en budhismo. Do mi hezitis, ĉu mi vere eklernu Esperanton. Mi eklernis la plaĉan lingvon post unu jaro dank' al la iniciatado de samideanoj. Nelonge post mia refoja lernado de Esperanto, mi lanĉis privatan retejon pri budhismo kaj Esperanto (http://www.ebudhano.cn), kaj ekkontaktis kun pli da organizoj kaj samideanoj esperantistaj.
Hazarda okazaĵo iniciatis mian tradukadon de ĉinaj antikvaj rakontoj. Post tio, mi ankaŭ korektos mian antaŭan tradukon de budhismaj fabloj kaj publikigis ilin en la interreto. Tio vekis subtenon kaj ŝaton de esperantaj samideanoj. Mia praktikado de Esperanto ricevis subtenon de mia Guruoj Zhimin en Duobaosi Monaĥejo. Sekve de tio, mi okazigis kelkajn esperantajn kursetojn en la interreto kaj monaĥejo, kaj fondis esperantan grupon. Esperanto fariĝis konuma lingvo por eksterlanda komunikado en nia monaĥejo pro tio.
Antaŭ duonjaro mi revenis al Tiefosi Monaĥejo, kie mi monaĥiĝis, por pretigi pli favoran medion por Esperanto.Mia klopodo ricevis grandan kunsenton kaj subtenon en kaj ekster la monaĥejo. Nun la esperanta afero iras bone en Tiefosi, kaj tie estas bonvenaj la vizito kaj gastiĝo de ĉiuj samideanoj en- kaj eksterlandoj.
Mia sperto pruvas, ke Esperanto estas praktika lingvo kiel la aliaj en diversaj kampoj.
Send a message
Search for members
verdeca says:
Karulo (Karles) * says:
Onklo says:
dormomusopro says: