Rakonto pri Aĉeto de Papagoj

Elĉinigis Miaohui

  Iu iris por aĉeti papagon. Li vidis markon antaŭ papago: "La papago parolas en du lingvoj, do ĝi kostas ducent dolarojn."
Estas marko antaŭ alia papago: "La papago povas paroli kvar lingvojn, do ĝi kostas 400 dolarojn."
Li trovis tre maljunan papagon palan kaj hirtan kun marko de 800 dolaroj.
Li demandis la vendiston, "Ĉu tiu ĉi papago parolas ok lingvojn?"
La vendisto respondis, "Ne."
La viro estis trafita de surprizo, "Kiel tiom alte kostas la papago maljuna, malbela kaj senkapabla?"
La vendisto diris, "Ĉar la aliaj rigardas lin kiel estron."
La rakonto diras, ke la veraj estroj eble ne posedas grandan kapablon. Se ili nur fidas, amas, iniciatas kaj unuigas la forton pli grandan ol tiu de si mem, ili ludas gravan rolon.
Male, multaj kapabluloj kateniĝas de troa perfekteco. Ili rigardas neniun pli kapabla ol si mem, kaj superrigardas ĉion persone, do li nur estas bonegaj oficistoj kaj komercistoj anstataŭ eminentaj estroj.