About this blog

Bonvenon, karaj amikoj!

  • 131 posts
  • 13 971 visits
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 23, 2009

Eldoniĝis "BUDHISMAJ FABLOJ"

Antaŭ nelonge eldoniĝis mia traduko" BUDHISMAJ FABLOJ" de Ĉina Esperanto-Eldonejo.

Dank' al la helpo de iuj samideanoj esperantistaj kaj budhanaj mi presis iom por donaci senpage.



Jen la elŝutebla versio de la teksto kaj sono:

http://www.budhano.cn/down/eo/budhismaj-fabloj.pdf
http://www.budhano.cn/down/eo/fabloj.zip



Se samideanoj ekster Ĉinio volas ĝin, mi povas donaci kondiĉe ke la petanto mem pagos la poŝtan kotizon. Je la nuna tempo la internacia poŝtkotizo estas tro kara por mi ; ) Tamen se iu vizitos ĉinion, mi povos donaci al li tiom laŭ lia plaĉo, aŭ poŝte sendi la librojn al la loko destinita de li.

Published at 05:43 ( 3 comments / 35 visits )
This post is public

October 12, 2009

Mi silentis sed ne ripozis

Mi "silentis" iom da tempo en la ipernity, sed tute ne ripozis.

Dum tiu ĉi periodo mi ĝisdatigis mian tradukon "Amo al la Vivo", kaj prove voĉlegis ĝin per mi mem. Samideano Zhao Jianping faris multan laboron en la voĉlegado, tamen lastatempe li ne povis daŭrigi tion pro sia okupiteco. Tamen mi ankoraŭ dankas lin pro liaj fervoro kaj helpo.

La ligilo por legi kaj aŭdi ilin estas:

http://www.budhano.cn/eo/list.php?fid=4

La dokumentojn mi alŝutis en la servilon de usono, do eble la reta rapideco favoras al eksterlandaj samideanoj.



La alia aŭdebla materialo farita de samideano Zhao Jianping estas:

http://www.budhano.cn/eo/bencandy.php?fid=2&id=303

Published at 11:04 ( 4 comments / 154 visits )
This post is public

September 2nd, 2009

Iom pri Miaohui



Mi naskiĝis en kamparana familio ĉe la jarkomenco de 1963. Post mia abiturientiĝo el supera mezlernejo, mi ekmemlernis anglan lingvon en 1979 kun intenco, ke mi povos legi tutmondan literaturaĵon angle, tamen post kvar jaroj, mi iom post iom enuiĝis pri la angla lingvo, do mi revis alian lingvon pli facilan kaj utilan. Tiam mi hazarde legis artikolon pri Esperanto en iu provinca ĵurnalo kaj ekinteresiĝis pri Esperanto. Do mi tuj eklernis ĝin pere de la esperantaj lecionoj serie publikigitaj en la ĵurnalo. Ellerninte tiun ĉi "tekstlibron", mi min aniĝis al apartaj korespondaj lernejoj de Esperanto kaj japanlingvo, kaj eklernis tri lingvojn samtempe en mia libera tempo de kamplaboro. Nelonge post mia lernado de Esperanto, mi ekkorespondis kun aliaj samideanoj regule en Esperanto, kaj tio multe progresigis min. Sekve de tio, mi sinsekve ekpartoprenis la Tradukajn Kursojn okazigitajn en La Mondo, bulteno de ĈEA, kaj provis verki en Esperanto iniciatite kaj kuraĝigite de samideano Wen Jingen, tiama okaziganto de la tradukaj konkursoj. Kelkaj el miaj verkoj kaj tradukoj estas publikigitaj en La Mondo, kaj Esperanta Ĝardeno.
Krom la esperantaj tradukado kaj verkado, mi ankaŭ partoprenis la unuan UK okazigitan en Pekino, kaj lernis kristanismon pere de Esperanto helpate de iu misia organizo en Aŭstralio. Post la lernado de kvar jaroj, mi trovis, ke kristanismo ne povas bone solvi miajn problemojn en homaj vivo kaj mondo, mi do ekkontaktis aliajn religiojn. Post kvarjara lernado de Budhismo, mi trovis, ke ĝi estas tiel grandanima inter religioj kiel Esperanto inter la lingvo, kaj ĝia scio profunda kaj vasta estas pruveblaj per onia praktikado. Do ĝi fariĝis mia ĉefa hobio kaj kredo. Do mi fariĝis budhano. Tiam ektiklis min la revo, ke mi esperantigu materialon pri budhisma literaturo, ĉar en tiu tempo kvankam mi havis bonan ŝancon por lerni kristanismon pere de Esperanto, tamen mi neniel povis trovi budhismajn materialojn en Esperanto. Do mi prove esperantigis budhismajn fablojn, parto de tiuj estis publikigitaj en La Mondo.
Poste mi decidis firmvole, ke mi fariĝu budhisma monaĥo por praktiki budhismon pli bone, mi do rezignis la lernadon kaj aplikadon de lingvoj, kaj dediĉis mian liberan tempon ĉefe en budhismaj lernado kaj predikado. Mia deziro realiĝis en 1995, kaj mi monaĥiĝis en Tiefosi Monaĥejo ne malproksime de Xi'an Urbo, kaj poste mi eklernis budhismon en Duobaosi Monaĥejo, Zhejiang Provinco.
Antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde foliumis esperantajn retejojn, kaj trovis kun granda ĝojo, ke kvankam mi forgesis multajn esperantajn vortojn, tamen mi preskaŭ komprenis la facilajn legaĵojn en Esperanto. Do denove tiklis min la antaŭa revo, ke mi apliku Esperanton en budhisma rondo por propagandi Esperanton kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta rondo. Tamen, mi sciis bone, ke la lernado kaj aplikado de Esperanto estos temporaba, kaj sekve de tio, mi havos malpli da tempo kaj energio en budhismo. Do mi hezitis, ĉu mi vere eklernu Esperanton. Mi eklernis la plaĉan lingvon post unu jaro dank' al la iniciatado de samideanoj. Nelonge post mia refoja lernado de Esperanto, mi lanĉis privatan retejon pri budhismo kaj Esperanto (http://www.ebudhano.cn), kaj ekkontaktis kun pli da organizoj kaj samideanoj esperantistaj.
Hazarda okazaĵo iniciatis mian tradukadon de ĉinaj antikvaj rakontoj. Post tio, mi ankaŭ korektos mian antaŭan tradukon de budhismaj fabloj kaj publikigis ilin en la interreto. Tio vekis subtenon kaj ŝaton de esperantaj samideanoj. Mia praktikado de Esperanto ricevis subtenon de mia Guruoj Zhimin en Duobaosi Monaĥejo. Sekve de tio, mi okazigis kelkajn esperantajn kursetojn en la interreto kaj monaĥejo, kaj fondis esperantan grupon. Esperanto fariĝis konuma lingvo por eksterlanda komunikado en nia monaĥejo pro tio.
Antaŭ duonjaro mi revenis al Tiefosi Monaĥejo, kie mi monaĥiĝis, por pretigi pli favoran medion por Esperanto.Mia klopodo ricevis grandan kunsenton kaj subtenon en kaj ekster la monaĥejo. Nun la esperanta afero iras bone en Tiefosi, kaj tie estas bonvenaj la vizito kaj gastiĝo de ĉiuj samideanoj en- kaj eksterlandoj.
Mia sperto pruvas, ke Esperanto estas praktika lingvo kiel la aliaj en diversaj kampoj.

Published at 05:08 ( 4 comments / 191 visits )
This post is public

July 29, 2009

10. Monaĥoj kaj Monaĥinoj



Demando: Monaĥa institucio estas grava en Budhismo. Kio esas la celo de monaĥoj kaj monaĥinoj, kaj kion ili devas fari?
Respondo: La Budho fondis komunumon de monaĥoj kaj monaĥinoj kun celo provizi medion, en kiu spirita disvolviĝo estas pli facila. La laika komunumo provizas monaĥojn kaj monaĥinojn per iliaj bazaj bezonoj – manĝaĵo, vesto, loĝejo kaj medicinaĵo – por ke ili povas elspezi sian tutan tempon por lerni kaj praktiki la Darmon. La regula kaj simpla vivmaniero de la monaĥejo helpas al interna paco kaj meditado. Oni esperas, ke monaĥoj kaj monaĥinoj dividu kion ili scias kun la komunumo, kaj agu kiel ekzemplo de tio, kiel bona budhano devas vivi. En aktuala praktiko la baza misio iom post iom pliiĝas pli malproksime de la antaŭa intenco de la budho, kaj hodiaŭ monaĥoj kaj monaĥinoj de tempo al tempo prenas rolon de lernejaj instruistoj, sociaj laborantoj, artistoj, kuracistoj kaj eĉ polikistoj. Iuj argumentis, ke estas prave por ili preni la tiajn rolojn se tio helpas dissvolvi budhismon. Aliaj montras, ke per tia farado monaĥoj kaj monaĥinoj tre facile envolviĝas en mondaj problemoj kaj forgesas la celon, kial ili unue iris en la monaĥejon.

Demando: Ĉu vi devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino por iluminiĝi?
Respondo: Certe ne. Iuj el la budhaj disĉiploj kun bonaj atingoj estis laikaj. Iuj el ili spirite dissvolviĝis sufiĉe por instrui monaĥojn. En budhismo la nivelo de onia kompreno estas pli grava kaj havas nenian rilaton kun tio, ĉu oni portas flavan robon aŭ bluan pantalonon, aŭ ĉu ili loĝas en monaĥejo aŭ en la hejmo. Iuj trovus, ke monaĥejo kun ĉiuj ĝiaj avantaĝoj kaj malavantaĝoj estas la plej bona medio por disvolviĝi spirite. Aliaj trovus, ke hejmo kun ĉiuj ĝiaj ĝojoj kaj malĝojoj estas plej bona. Ĉiu estas malsama.

Demando: Kial budhanaj monaĥoj kaj monaĥinoj surportas flavan robon.
Respondo: kiam antikvaj hindianoj rigardis en la arbaron ili ĉiam povis elvidi, kiuj folioj falos de la arbo, ĉar ili estis flavaj, oranĝaj aŭ brunaj. Sekve de tio en Hindio flavo fariĝas koloro de rezigneco. Monaĥaj kaj monaĥinaj roboj estas flavaj, do ili povas atentigi la gravecon de rezignado kaj senkroĉiĝo.

Demando: Kion intencs la monaĥoj kaj monaĥinoj senharigante sian kapon?
Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, precipe nia haro. Virinoj opinias, ke bona harmodo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian haron por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte sian haron monaĥoj kaj monaĥinoj donos al si pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razigita kapo simbolas la ideon pli atenti pri interna ŝanĝo ol ekstera aspekto.                                                                                  

Demando: Fariĝi monaĥo estas tre bone, tamen kio okazus se ĉiu fariĝus monaĥo?
Respondo: Oni povus demandi la saman aferon pri ĉiu ajn profesio. "Fariĝi dentisto estas tre bone, tamen kio okazus se ĉiu ajn fariĝus dentisto? Estus ne plu instruistoj, nek kuiristoj, nek stiristoj de taksio." "Fariĝi instruisto estus tre bone, sed kio okazus se ĉiu ajn fariĝus instruisto? Estus ne plu dentisto, kaj tiel plu." La Budho neniam proponis, ke ĉiu devas fariĝi monaĥo aŭ monaĥino, kaj fakte tio neniam okazos. Sed ĉiam estos homoj, al kiuj plaĉas simpla vivo kaj rezignado, kaj kiuj plej ĝojas en la budha instruo. Kaj kiel dentisto kaj instruistoj ili havas specialajn spertojn kaj sciojn, kiuj povas helpi al la komunumo en kiu ili vivas.

Demando: Eble tio estus sama kiel tiuj, kiuj instruas, verkas aŭ faras socian laboron. Sed kio okazas al moanĥoj kaj monaĥinoj, kiuj faras nenion krom meditado. Kian bonon ili faras al la komunumo?
Respondo: Vi devus kompari la meditantan monaĥon kun esploranta sciencisto. Socio subtenas esplorantan scienciston kiam li sidas en sia laboratorio farante eksperimentojn, ĉar oni esperas, ke li povas hazarde eltrovi aŭ inventi ion por ĝenerala bono. Same la komunumo subtenas la meditantanjn monaĥojn (kaj liaj bezonoj estas tre malmultaj) ĉar oni esperas, ke li atingos saĝon kaj komprenon por ĝenerala bono. Sed eĉ antaŭ ol tio okazas aŭ eĉ se ĝi neniam okazas, la meditantaj monaĥoj ankaŭ povas profitigi aliajn. En iuj modernaj societoj "La vivstilo de riĝuloj kaj famuloj" kun troa konsumeco kaj sin–indulgeco fariĝas la ideo sekvata aŭ almenaŭ enviata de homoj. La ekzemplo ke meditanta monaĥo atentigas nin, ke ni ne bezonas esti riĉaj por esti kontentaj. Ĝi montras al ni, ke ĝentila kaj simpla vivstilo ankaŭ havas sian avantaĝon.

Demando: Mi jam aŭdis, ke ne plu estas budhanaj monaĥinoj, ĉu tio estas vera?
Respondo: La budho fondis komunumon de monaĥinoj dum sia vivo kaj por kvin aŭ ses cent jaroj monaĥinoj ludas gravan rolon en propagando kaj disvolvo de budhismo. Sed por iom da kaŭzoj ne klaraj monaĥinoj neniam ordiniĝis kaj ricevis subtenon kiel monaĥoj, kaj en Indio kaj Sudorienta Azio la komunumo pereis. Sed en Taiwan, Koreo kaj Japanio la komunumo de monaĥinoj daŭre prosperas. Hodiaŭ en Sri-Lankao oni jam faris paŝojn por enkonduki la komunumon de monaĥinoj de Taiwan kvankam iuj tradiciuloj ne tre fervoras pri tio. Sed por reteni la originan intencon de la Budho, estas nur prava ke virinoj havas oportunon havi monaĥan vivon kiel viroj kaj profiti de tio.

Published at 11:13 ( 1 comment / 160 visits )
This post is public

July 26, 2009

9. Fortuno kaj Sorto

9. Fortuno kaj Sorto


Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
Respondo: La Budho opiniis, ke estas senutilaj superstiĉoj la praktikadoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn. Kaj li malkaŝe malpermesas siajn disĉiplojn praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiajn aferojn "malhonoraj artoj".
"Kvankam iuj religianoj, vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, sin vivtenis per tiaj malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj mandiveni, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki la diojn de fortuno, trovi fortunan lokon por konstruaĵo, la monaĥo Gotamo malpermesas tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn."
D.I, 9-I2

Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?
Respondo: Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.

Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?
Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas vendante sorĉajn talismanojn. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li garantias, ke vi povos diveni gajnajn numerojn por loterio. Sed se lia aserto estas vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcias, kial li ne gajnas ĉe loterio semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.

Demando: Ĉu ekzistas tia afero kiel sorto?
Respondo: La vortaro difinas sorton kiel "kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ lia destino fortuna aŭ misfortuna." La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo (mikroboj kaj malfortĝinta korpo) kaj la efekto (malsano) ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio ajn okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesiĝantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion – kutime pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas nin, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diras:
"Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi bonajn vortojn; tio estas la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; tio estas la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti senkulpa en la kondutoj; tio estas la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta alkoholaĵo, kaj ĉiam esti firmvola en virto; tio estas la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; tio estas la plej bona sorto." Sn. 261-6

Published at 22:41 ( 0 comments / 106 visits )
This post is public

July 24, 2009

8. Vegetarismo




Demando: Budhanoj devas esti vegetaranoj, ĉu ne?
Respondo: Ne nepre. La Budho ne estis vegetarano. Li ne instruis siajn disĉiplojn esti vegetaranoj, kaj eĉ hodiaŭ multaj bonaj budhanoj ne estas vegetaranoj. Estas diro en budhismaj verkoj:
"Estante kruda, senkompatema, kaluminiema, malutima al la amikoj,
estante senkora, aroganta kaj avida –
tio faras iun malpura,sed ne manĝado de viando.
Malmorale konduti, rifuzi pagi ŝuldon,
trompi en komercoj, kaŭzi disiĝon inter homoj –
Tio faras iun malpura, sed ne manĝado de viando." Sn.246-7

Demando: Sed se vi manĝas viandon, vi respondecas pri mortigo de bestoj. Ĉu tio ne rompas la unuan precepton?
Respondo: Estas vere, ke vi nerekte kaj parte respondecas pri mortigo de bestoj kiam vi manĝas viandon, sed estas sama al la vero, kiam vi manĝas vegetalojn. La kamparanoj devas ŝprucigi al siaj plantoj insekticidon kaj venenon por ke la vegetaloj sendifekte venu sur viajn pladojn. Kaj krome, bestoj estas mortigitaj por provizi la ledon por viaj zono kaj mansako, oleon por la sapo uzata de vi kaj milojn da aliaj produktaĵoj. Estas neeble vivi iel sen pera respondeco pri la morto de iuj aliaj vivestaĵoj. Tio estas ĝuste alia ekzemplo de la Unua Nobla Vero, ke ordinara ekzisteco estas suferiga kaj malkontentiga. Kiam vi observas la unuan precepton, vi strebas por eviti rektan respondecon pri mortigo de vivestaĵoj.

Demando: Mahajanaj budhanoj ne manĝas viandon.
Respondo: Tio ne estas vera. Mahajana Budhismo en Ĉinio emfazas vegetarecon, sed ambaŭ monaĥoj kaj laikaj budhanoj de mahajana tradicio en Japanio kaj Tibeto kutime manĝas viandon.

Demando: Sed mi ankoraŭ pensas, ke budhano devas esti vegetarano.
Respondo: Se estus vegetarano, kiu estas rigora sed egoisma, senhonta kaj malica dum alia homo, kiu ne estas vegetarano, sed zorgema al aliaj, honesta, malavara kaj bonkora, do kiu el ili estus pli bona budhano?

Demando: La persono kiu estas honesta kaj bonkora.
Respondo: Pro kio?

Demando: Ĉar tia homo evidente havas bonan koron.
Respondo: Trafe. Manĝanto de viando povus havi puran koron kaj same, tiu, kiu ne manĝas viandon, povus havi malpuran koron. En la instruoj de la Budho, gravas la kvalito de via koro, sed ne la enhavo de via dieto. Multaj homoj atentas neniam manĝi viandon, sed ili ne tre zorgas pri siaj egoismo, malhonesto, kruelo kaj ĵaluzo. Ili ŝanĝis siajn pladojn, kio estas facila por fari, sed ignoris ŝanĝi sian koron, kio estas malfacila afero por fari. Do memoru, ke la pureco de la menso estas la plej grava afero en Budhismo, ĉu vi estas vegetarano aŭ ne.

Demando: Sed laŭ budhisma vidpunkto, ĉu estas pli bona la homo, kiu havas bonan koron kaj estas vegetarano, ol la homo, kiu havas bonan koron sed estas manĝanto de viando?
Respondo: Se la motivo de bonkora vegetarano estas zorgi pri bestoj kaj ne voli sin trudi en krudeco de moderna indurstria farmado, li aŭ ŝi jam difinitive disvolvis sian kompatemon kaj prizorgon al aliaj ĝis pli alta grado ol manĝanto de viando. Multaj homoj trovas, ke ili havas naturan tendencon sin turni al vegetarismo kiam ili disvolviĝas en la Darmo.

Demando: Iuj diris al mi, ke la Budho mortis pro manĝado de putriĝinta porko. Ĉu tio estas vera?
Respondo: Ne. Sutroj menciis, ke la lasta manĝo de la budho konsistis el plado nomata sukara maddava. La signifon de tiu ĉi termino oni ne plu komprenas, sed la vorto sukara signifas porkon, do ĝi koncernus al preprarado de porko kvankam ĝi facile koncernas al speco de vagetalo, kuko aŭ alia manĝaĵo. Kiam ajn ĝi estus, la mencio de tiu manĝaĵo faras homojn opinii, ke manĝi ĝin kaŭzis morton de la Budho. La Budho estis 80-jaraĝa kiam li forpasis, kaj li jam malsaniĝis dum iom da tempo antaŭe. La vereco estas, ke li mortis pro maljuneco.

Published at 22:58 ( 2 comments / 127 visits )
This post is public

July 24, 2009

7. Saĝo kaj Kompatemo

Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?


  Respondo: Iuj religioj kredas, ke kompatemo aŭ amo (tiuj du estas tre similaj) estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesis atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili finiĝas kiel bonkora malsaĝulo, tre bonkora persono, sed kun malgranda aŭ nenia kompreno. Aliaj pensaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke scienco inklinas atenti pri la rezultoj kaj forgesas, ke la celo de scienco estas servi homojn sed ne administri kaj regi ilin. Alie kiel la sciencistoj povis elspezi siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similajn? Budhismo instruas, ke vi devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti indivduo vere ekvilibra kaj perfekta.



  Demando: Do laŭ Budhismo, kio estas saĝo?


  Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas ne perfektaj, efemeraj kaj ne individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas al granda sekureco kaj feliĉo, kio estas nomata Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vidi kaj kompreni per ni mem. Sur tiu ĉi nivelo, la saĝo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti alies vidpunktojn anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝa; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam preti ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu tion faras, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Estas facila la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.



  Demando: Mi opinias, ke malmultaj homoj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?


  Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iu ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, ili eble estos sufiĉe maturiĝaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliajn ankaŭ kompateme.



  Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?


  Respondo: Kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. La angla vorto "compassion" konsistas el du vortoj: "co" signifanta kunecon kaj "passion" signifanta fortan senton. Kaj tio estas kompatemo. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj plej bonaj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel divido, preteco doni komforton, kompatemo, korfavoro, atentemo kaj zorgemo estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al li mem. Ni povas vere kompreni la aliajn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone kio estas la plej bona por la aliaj, kiam ni scias kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliajn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo etendas tre nature en prizorgon al la aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn strebante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.



  Demando: Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?


  Respondo: Ni kutime opinias, ke altruismo prizorgas aliajn antaŭ ol sin mem, kaj kontraŭe, ke egoismo prizorgas sin mem antaŭ ol la aliajn. Budhismo prenas la miksaĵon de ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas en prizorgon al aliaj, kiam ni vidas, ke la aliaj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.

Published at 04:20 ( 0 comments / 68 visits )
This post is public

July 8, 2009

6. Meditado

6. Meditado

Demando: Kio estas meditado?
Respondo: Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La Pali-vorto por meditado estas "bhavana" kiu signifas "kreskigi" aŭ "disvolvi".

Demando: Ĉu meditado estas grava?
Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscius, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesus al si mem: "Ekde nun mi ne estos tiel malpacienca." Sed post horo li krius al sia edzino neatendite nur pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia scio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.

Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?
Respondo: Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton funkciante en la moderna mondo, sed se vi ne sekvas la trafikajn regulojn aŭ stiras la aŭton ebriiĝinte, la aŭto fariĝus danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikus ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel deprimon, senracian timon aŭ skizofrenion. Ili opinias, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas kaj iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiku meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo, ili praktikas meditadon kaj anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ ili elcerpiĝas. Sed eble plej gravaj problemoj en meditadoj estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado". Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan teknikon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi ties teknikon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita tekniko al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon kaj vi elektas meditadon kaj praktikas ĝin senteme, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.

Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?
Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu estas destinita por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado anapana sati. kaj Amema Meditado, meta bhavana.

Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?
Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn: loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona mainero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, la dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvas la esenca praktiko. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la enspiran kaj elspiran movojn de la spirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble estiĝas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton sur la spiradon. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj logantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton sur la spiradon. Se vi daŭre tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna paco.

Demando: Kiom longe mi devas mediti?
Respondo: Estas bone, ke vi praktiku meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn. Post semajnoj da regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.

Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel praktiki ĝin?
Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj praktikas ĝin regule, vi povas ekpraktiki Ameman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste unu post unu pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas kaj fine malamata persono bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.

Demando: Kio estas la profito de tia meditado?
Respondo: Se vi praktikas Ameman Meditadon regule kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amemoj al la amataj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj personoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.

Demando: Kiel tio eblas?
Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homplena ĉambro vi sentas iun rigardi vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Amema Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al la aliaj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.

Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?
Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas "rigardi enen" aŭ "rigardi profunden". Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.

Demando: Ekspliku kio estas enrigarda meditado.
Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti kio okazas al ili sen pensi pri la okazaĵo aŭ reagi kontraŭ la okazaĵo.

Demando: Kio estas la celo de tio?
Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ ŝirmas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcesas kompreni ĝin ĝuste. Per disvolvo de malreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas havi positivan efekton sur nian vivon. La alia avantaĝo de praktikado de enrigardn meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉo inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tento aŭ provoko, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo, ne pro tio, ke ni jam disvolvas feran volon sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.

Demando: Do ĉu mi pravas dirante, ke enrigarda meditado helpas nin fariĝi pli bonaj, feliĉaj individuoj?
Respondo: Jes. Tio estas komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tio. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen "mi" okazigi ĝin kaj eĉ sen "mi" sperti ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.

Demando: Tio aŭdiĝas tre timinda.
Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis de profunda konscio  la konscio ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. Iom post iom la egoo ekmalfortiĝas kaj baldaŭ ĝi tute malaperis kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝas. Nur konsideru kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" "Tio apartenas al ni!" Laŭ budhismo vera paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.

Demando: Tio estas ideo alloga, sed ĝi samtempe estas tre timiga. Kiel iluminiĝinto funkcias sen senso de memo aŭ posedanteco?
Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, "Kiel vi povas funkcii kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne abomenas la senĉesan klopodon por akumuli pli kaj pli ol la bezono por ĉiam esti pli bona kaj antaŭ la sekva persono, aŭ la ĝenantan senton, ke vi eble perdus ĝin? Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Estas seniluminiĝintoj, vi kaj mi, kiuj havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.

Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?
Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovas, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Dharmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Fari paŝon ĉiu foje.

Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?
Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed helpas la persona gvideco de iu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruiston pri meditado kiam ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.

Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas vaste aplikita hodiaŭ de psikiatroj kaj psikologoj, ĉu vere?
Respondo: Jes, vere. Nun meditado konatiĝas pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝi estas aplikita de multaj profesiaj menssanigaj laborantoj por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj hodiaŭ kiel en la antikveco.

Published at 09:37 ( 3 comments / 132 visits )
This post is public

July 4, 2009

5. Renaskiĝo

5. Renaskiĝo

Demando: De kie homo venas kaj kien li iras?
Respondo: Eble estas tri respondoj al la demando. Tiuj kredantaj dion aŭ diojn kutime deklaras, ke homoj ne ekzistas antaŭ ol ili estas kreitaj. Poste ili estiĝas laŭ la volo de dio. Ili pasigas sian vivon kaj poste iras al eterna ĉielo aŭ eterna infero laŭ siaj kredo kaj konduto dum sia vivo. Estas aliaj, humanistoj kaj sciencistoj, kiuj deklaras, ke homo venas el gravediĝo pro naturaj kaŭzoj, vivas kaj poste mortas, kaj lia ekzistado ĉesas. Budhismo akceptas neniun el tiuj eksplikoj. La unua deklaro kaŭzas multajn etikajn problemojn. Se bona dio vere kreas ĉiun el ni, estas malfacile ekspliki, kial tiom multaj homoj naskiĝas kun teruraj kriplaĵoj, aŭ kial tiom multaj infanoj estas abortigitaj antaŭ aŭ dum sia naskiĝo. Estas ŝajne maljusta alia problemo pri la teista ekspliko, ke homoj devas suferi eternan doloron en la infero pro tio, kion li faris nur en 60 aŭ 70 jaroj en la homa mondo. La malkredo kaj malvirta vivo de 60 aŭ 70 jaroj ne taŭgas por eterna sufero. Same, 60- aŭ 70-jara bonkonduto estas tre malmulta elspezo por eterna feliĉo en la ĉielo. La alia ekspliko estas pli bona ol la unua kaj havas pli da scienca atestaĵo por subteni ĝin, tamen ĝi ankoraŭ lasas kelkajn gravajn demandojn ne responditajn. Kiamaniere la fenomeno tiel mirige kompleksa kiel gravediĝo disvolviĝas en nur naŭ monatoj de la simpla kuniĝo inter la spermo kaj ovo? Kaj nun la parapsikologio jam fariĝis konata branĉo de scienco, do fenomeno kiel telepatio estas des pli malfacile konvena en la materialisma modelo de la menso.
Budhismo prezentas plej kontentigan eksplikon, de kie homo venas kaj kien li iros. Kiam ni mortas, la menso kun ĉiuj tendencoj, preferoj, kapabloj kaj karakteroj estiĝintaj kaj disvolviĝintaj en tiu ĉi vivo denove sin estigas en la fekundiĝinta ovo. Tiel la individuo kreskas, renaskiĝas kaj disvolvas la personecon estiĝintan laŭ kondiĉoj de mensaj karakteroj kunportita de la pasinta vivo kaj kreita per nova cirkonstanco. La personeco ŝanĝiĝos kaj modifiĝos de konscia strebo kaj kondiĉaj faktoroj kiel edukado kaj influo de gepatroj kaj socio. Post la morto, ĝi denove sin estigas en nova fekundiĝinta ovo. Tiu ĉi procezo de morto kaj renaskiĝo daŭras ĝis kiam ĉesos la kaŭzaj kondiĉoj, kiuj estas avido kaj iluzio. Kiam ĉesas la kaŭzaj kondiĉoj, anstataŭ renaskiĝi, la menso atingos staton nomatan nirvano, kiu estas la plej supera celo de Budhismo kaj la celo de la vivo.

Demando: Kiel menso iras de unu korpo al alia?
Respondo: Imagu kiel funkcias la radiaj ondoj. La radiaj ondoj estiĝis el energio je malsamaj frekvencoj anstataŭ el vortoj kaj muzikoj. Transsendite, ili pasas tra la spaco kaj estas ricevitaj de radioaparato, kiu disaŭdigas ilin kiel vortojn kaj muzikon. Tio estas simila je la menso. Je morto de la homo, la mensa energio sin movas tra la spaco kaj estas sorbita kaj akceptita de fekundiĝinta ovo. Dum la kreskado de la embrio, ĝi centriĝas en ties cerbo, de kie ĝi poste "elsendiĝos" kiel la nova personeco.

Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?
Respondo: Ne. Estas kelkaj regnoj en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj naskiĝas en ĉielo, iuj naskiĝas en infero, iuj naskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Anstataŭ konkreta loko, ĉielo estas stato de ekzisteco, kie oni havas subtilan korpon kaj mense spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas kiel aliaj homoj. Same anstataŭ konkreta loko, infero estas stato de ekzisteco, kie oni havas subtilan korpon kaj mense spertas ĉefe maltrankvilon kaj suferon. Esteco de malsata spirito ankaŭ estas stato de ekzisteco, kie la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontenteco. Do ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron kaj homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter homa mondo kaj aliaj regnoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.

Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?
Respondo: Karmo estas la plej grava faktoro, sed ne la ununura, kiu influas kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto "karmo" signifas "agon" temantan pri nia konduto de interna menso. En aliaj vortoj, nia nuna stato estas decidita ĉefe de niaj penso kaj ago en la pasinteco. Same, kion ni pensas kaj agas nun influas tion, kio ni estos en la estonteco. Homo afabla kaj amema kutime renaskiĝas en ĉiela regno aŭ kiel homo kiu ĉefe ĝuas pleruzajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela kutime renaskiĝas en infera regno aŭ kiel homo, kiu ĉefe suferas dolorajn travivaĵojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, fortajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn kutime renaskiĝas kiel malsata spirito, aŭ kiel homo turmentita de avido kaj deziro. Ĉiu ajn mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo daŭras en la sekva vivo. Do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.

Demando: Do nin decidas ne nia karmo. Ni povas ŝanĝi ĝin.
Respondo: Jes, kompreneble ni povas. Jen kial unu el la ŝtupoj de Nobla Okopa Vojo estas perfekta klopodo. Ĝi dependas de nia sincereco, kiom da energio ni aplikas kaj kiom forta estas la kutimo. Sed estas vero, ke iuj homoj simple pasigas sian vivon sub la influo de siaj estintaj kutimoj sen klopodo por ŝanĝi ilin, kaj fine fariĝas viktimoj al tiuj malplezuraj rezultoj. Tiaj homoj daŭre suferos ĝis ili ŝanĝos siajn negativajn kutimojn. Ju pli longe restas la negativaj kutimoj, des malpli facile ili estas ŝanĝeblaj. La budhanoj komprenas tion kaj utiligas ĉiujn oportunojn por rompi la mensajn kutimojn, kiuj havas malplezurajn rezultojn, kaj disvolvi mensajn kutimojn, kiuj havas plezurajn rezultojn. Meditado estas unu el la teknikoj uzataj por modifi mensan kutimon kiel fari paroladon aŭ sin deteni de parolado, fari agon aŭ sin deteni de ago laŭ certaj metodoj. La tuta budhana vivo estas sintrejnado purigi kaj liberigi la menson. Ekzemple, se afableco kaj bonkoreco estis evidentaj partoj de via karaktero en via antaŭa vivo, tiaj tendencoj reestiĝis en la nuna vivo. Se ili iniciatiĝas kaj disvolviĝas en la nuna vivo, ili estos eĉ des pli fortaj kaj evidentaj en la estonta vivo. Tio estas baziĝinta sur simpla kaj observebla fakto, ke longe estiĝintaj kutimaj tendencoj estas malfacile rompiĝeblaj.
Nun, kiam vi estas pacienca kaj bonkora, vi estas malfacile incitiĝema de aliaj, vi ne havas rankoron, oni ŝatas vin kaj tiel viaj vivaĵoj kutime estas pli feliĉaj. Nun ni prenu alian ekzemplon. Ni supozu, ke vi naskiĝis kun tendenco pacienca kaj bonkora pro viaj mensaj kutimoj en la pasintaj vivoj. Sed en la nuna vivo, vi ignoras fortigi kaj disvolvi tiajn tendencojn. Ili iom post iom malfortiĝos, malaperos kaj eble tute ne estos en la estonta vivo. Se pacienco kaj bonkoreco pli kaj pli malfortiĝos, eble en nuna aŭ sekva vivo, malpacienco, kolero kaj kruelo kreskos kaj disvolviĝos, alkondukante ĉiujn malplezurajn travivaĵojn, kiujn tiuj sintenoj kreas.
Ni prenu lastan ekzemplon. Ni supozu, ke pro viaj mensaj kutimoj en la pasintaj vivoj, vi vivas en nuna tempo kun tendenco malpacienca kaj kolerema, kaj vi konscias, ke tiaj kutimoj kaŭzos al vi malplezurojn. Se vi nur povas malfortigi tiajn tendencojn, ili reaperos en la sekva vivo, kie vi povos tute forigi ilin per iom pli granda klopodo kaj vi liberiĝos el iliaj malplezuraj efektoj.

Demando: Vi jam parolis multe pri renaskiĝo, sed ĉu estas ajna atestaĵo, ke ni renaskiĝas post nia morto?
Respondo: Ne nur estas scienca atestaĵo subtenanta la budhisman kredon pri renaskiĝo, ĝi ankaŭ estas la nura postviva teorio, kiu havas atestaĵojn por subteni la kredon pri renaskiĝo. Estas ne peceto da atestaĵo por pruvi, ke ekzistas ĉielo kaj certe ankaŭ mankas atestaĵo pri neniiĝo ĉe la morto. Sed dum la lastaj 30 jaroj parapsikologoj jam pristudis raportojn, ke iuj homoj havis vivecajn memorojn pri siaj antaŭaj vivoj. Ekzemple en Anglujo kvinjara knabino diris, ke ŝi povas memori siajn "aliajn gepatrojn", kaj ŝi parolis vivece pri tio, kio aŭdiĝis kiel la okazaĵoj en la vivo de alia persono. Parapsikologoj vizitis ŝin kaj ili prezentis centojn da demandoj, kiujn ŝi respondis. Ŝi diris, ke ŝi vivis en speciala vilaĝo ŝajne en Hispanio. Ŝi informis pri la nomo de la vilaĝo, la nomo de la strato, ĉe kiu ŝi loĝis, la nomoj de siaj najbaroj kaj detaloj pri sia tiea ĉiutaga vivo. Ŝi larmoplene parolis, kiel ŝi estis trafita de aŭto kaj mortis pro la vundiĝo post du tagoj. Kiam oni esploris la detalojn, ili trovis, ke la okazaĵoj estis precizaj. Estis vilaĝo en Hispanio kun la nomo menciita de la kvin-jara knabino. Estis domo samforma kiel ŝi jam priskribis, ĉe la strato, kiun ŝi nomis. Krome oni trovis, ke 23-jara virino vivanta en tiu domo mortis de trafika akcidento antaŭ kvin jaroj. Nun kiel la kvinjara knabino vivanta en Anglujo kaj neniam vizitinta Hispanion povas scii ĉiujn tiujn detalojn? Kaj certe tio ne estas la nura kazo tiaspeca. Profesoro Ian Stevenson de la Departemento pri Psikologio de Virginina Universitato jam priskribis dekojn da similaj kazoj en siaj libroj. Li estis fidinda sciencisto. Lia 25-jara pristudado pri homoj, kiuj memoras siajn antaŭajn vivojn, estas forta atestaĵo por budhisma instruo pri la renaskiĝo*.
* legu "Twenty Cases Suggestive of Reincarnation and Cases of Reincarnation Type", University Press of Virginina, Charlotteville USA 1975.

Demando: Iuj eble dirus, ke la supozita kapablo rememori antaŭajn vivojn estas magio de demonoj.
Respondo: Vi ne devas simple ignori ĉion ne konforman al via kredo kiel magion de demonoj. Kiam oni prezentas objektivajn kaj konkretajn faktojn por subteni la ideon, se vi volas kontraŭi ilin, vi devas uzi raciajn kaj logikajn argumentojn anstataŭ malracian kaj superstiĉan parolojn pri demonoj.

Demando: Ĉu Vi povus diri, ke parolo pri renaskiĝo estas ankaŭ iom superstiĉa?
Respondo: La vortaro difinas "superstiĉon" kiel kredon, kiu baziĝas sur kombinaĵo de ideoj kiel magio anstataŭ sur racio kaj fakto. Se vi povas montri al mi atenteman pristudon pri ekzisto de demonoj verkitaj de sciencistoj, mi agnoskos, ke kredo al demono ne estas superstiĉo. Sed mi neniam aŭdis pristudojn pri demonoj. Sciencistoj simple ne volas okupiĝi pri esploro de tiaj aferoj, do mi diras, ke ne estas atestaĵo pri la ekzisto de demonoj. Sed ni jam vidis, ke estas atestaĵoj, kiuj sugestas, ke okazas renaskiĝo. Do se kredo pri renaskiĝo baziĝis sur almenaŭ iom da faktoj, ĝi ne povas esti superstiĉo.

Demando: Bone. Ĉu estas sciencistoj, kiuj kredas pri renaskiĝo?
Respondo: Jes. Thomas Hŭley, kiu respondecis pri enkonduko de scienco en la britan lernejan sistemon en la 19-a jarcento kaj kiu estis la unua sciencisto defendanta teoriojn de Darvino, kredis, ke reenkarniĝo estis treege kredinda ideo. En sia fama libro Evoluo kaj Etiko kaj aliaj eseoj (Evolution and Ethics and other Essays), li diras:
"En la doktrino de animtransmigrado, malgraŭ kio estis ĝia deveno, Brahmana kaj Budhana konjektoj trovis facile atingeblan rimedon konstrui kredindan ateston pri la vojo de la kosmo al homo ... Tamen ĉi tiu pledo de atesto estas ne malpli kredinda ol aliaj; kaj neniu krom tre hastemaj pensuloj malakceptos ĝin surbaze de denaska absurdaĵo. Samkiel la doktrino de evoluado, la doktrino de transmigrado havas siajn radikojn en la reala mondo; kaj ĝi povus postuli tian subtenon, kiel oni kapablas provizi la grandan argumenton de analogio."
Poste, Profesoro Gustaf Stromberg, la fama sveda astronomo, fizikisto kaj amiko de Einstein, ankaŭ trovis interesa la ideon de renaskiĝo.
"Diferencas la opinioj, ĉu homaj animoj povas reenkarniĝi en la mondo. En 1936 registaraj respondeculoj en Barato enketis kaj raportis tre interesan kazon. Knabino (Shanti Devi de Delhi) povis precize rakonti pri sia antaŭa vivo (ĉe Muttra, kvincent mejlojn de Delhi), kiu finiĝis unu jaron antaŭ ŝia "dua naskiĝo". Ŝi donis la nomojn de siaj edzo kaj infano, kaj diris pri siaj hejmo kaj vivhistorio. La prienketa komitato kondukis ŝin al siaj eksaj parencoj, kiuj konfirmis ĉiujn ŝiajn dirojn. Por baratanoj la reenkarniĝoj estas konsiderataj ordinaraj; la miriga afero por ili en ĉi tiu kazo estis la granda kvanto da faktoj, kiujn la knabino memoris. Ĉi tiu kaj similaj kazoj povas esti konsiderataj kiel pliaj atestaĵoj por la teorio de la nedetruebleco de memoro."
Profesoro Julian Hŭley, la eminenta brita sciencisto, kiu estis Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kredis, ke la ideo pri renaskiĝo tre akordas kun sciencaj pensoj.
"Estas nenio kontraŭ la konstante supervivanta spirita individuo, kiu iamaniere elsendiĝas ĉe morto sendube kiel certa radia mesaĝo elsendita de radioaparato funkcianta per speciala maniero. Sed ni devas memori, ke la radia mesaĝo denove fariĝas mesaĝo nur kiam ĝi ekkontaktas ricevilon ― novan materialan strukturon. Ĝi neniam pensus aŭ sentus ĝis denova enkorpiĝo en iu maniero. Niaj personecoj tiel baziĝas sur la korpo, ke vere ne eblas pensi pri supervivo, kiu konsistas en iu vera persona senso, kun nenia korpo... Mi povas pripensi ke io eligita portus la saman rilaton al viroj kaj virinoj kiel senkabla mesaĝo al la transsenda aparato. Sed tiuokaze la mortintoj, ĝis nun kiel oni povas vidi, estas nenio krom tumultoj de malsamaj skemoj vagantaj tra la universo ĝis ili revenos al realeco de konscio per kontakto al io, kiu povus funkcii kiel ricevilo por menso."
Eĉ tre praktikaj kaj realismaj homoj kiel la usona industriisto Henry Ford trovis akceptebla la ideon pri renaskiĝo. Ford interesiĝis pri la ideo de renaskiĝo ĉar malsame al la teisma ideo aŭ la materialisma ideo, la renaskiĝo donas al vi duan ŝancon disvolvi vin mem. Henry Ford diras :
"Mi adoptis la teorion de reenkarniĝo kiam mi estis 26-jara. Religio donis al mi nenion trafan. Eĉ laboro ne povis doni al mi kompletan kontentecon. Laboro estas vana se en la sekva vivo ni ne povas utiligi la sperton, kiun ni kolektas en unu vivo. Kiam mi eltrovis reenkarniĝon, kvazaŭ mi trovus universalan planon. Mi konsciis, ke estas ŝanco ellabori miajn ideojn. Tempo jam ne plu estas limigita. Mi jam ne plu estas sklavo de la montriloj de horloĝo. Genio havas saman signifon de sperto. Iuj ŝajne opinias, ke ĝi estas inteligenteco kaj talento, sed ĝi estas frukto de longa sperto en multaj vivoj. Iuj animoj estas pli maljunaj ol la aliaj kaj sekve, ili scias pli multe... La eltrovo de reenkarniĝo faris mian menson trankvila... Se vi konservas la noton de ĉi tiu konversacio, skribu ĝin por ke ĝi trankviligu homajn mensojn. Mi volas komuniki al aliuloj la trankvilecon, kiun profunda koncepto pri vivo donas al ni."
Do la budhaj instruoj de renaskiĝo vere havas iom da sciencaj bazoj. Ĝi estas logike konsekvenca kaj aktive respondas iom da gravaj demandoj pri homa destino. Sed ĝi estas ankaŭ konsolanta. Laŭ la Budho, se vi ne atingos nirvanon en ĉi tiu vivo, vi havos ŝancon por plue klopodi en sekva fojo. Se vi faras erarojn en ĉi tiu vivo, vi povos korekti vian konduton en sekva vivo. Efektive vi povos lerni de viaj eraroj. Verŝajne en via sekva vivo vi povos fari la aferojn, kion vi ne povas fari aŭ atingi en ĉi tiu vivo. Kiel mirinda instruo!

Demando: Ĉio ĉi tio estas tre inteligente konsolanta, sed mi devas agnoski, ke mi ankaŭ estas iom dubema.
Respondo: Ne gravas. Budhismo ne estas la speco de religio, ke vi devas vin anigi kaj kredigi pri ĉio de ĝia instruo. Kio estas la pukto devigi vin kredi pri la aferoj, kiun vi ne povas kredi? Vi ankaŭ rajtas praktiki tiujn aferojn, kiujn vi trovas helpaj, akcepti tiuj ideojn, kiujn vi komprenas kaj profitas de ili sen kredo je la renaskiĝo. Iam poste vi eble komprenos la veron de renaskiĝo.

Published at 10:12 ( 2 comments / 113 visits )
This post is public

July 1st, 2009

4. La Kvin Preceptoj

4. La Kvin Preceptoj

Demando: La ideo de aliaj religioj pri ĝusteco kaj eraro venas el la dogmoj de iliaj dio aŭ dioj. Vi budhanoj ne kredas je dio, do kiel vi scias, kio estas prava kaj erara?
Respondo: Estas malbonaj ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en avido, malamo kaj iluzio, kaj gvidantaj nin for de nirvano. Estas bonaj ĉiuj pensoj, paroloj kaj agoj radikintaj en malavido, amo kaj saĝo, kaj helpantaj nin purigi la vojon al nirvano. En la di-centraj religioj vi devas agi laŭ la ordono por scii kio estas prava aŭ ne, sed en hom-centra religio kiel Budhismo vi devas disvolvi profundan memkonscion kaj memkomprenon por scii kio estas prava aŭ ne. Kaj etikoj baziĝantaj sur kompreno estas ĉiam pli fortaj ol ricevo al ordono. Do por scii, kio estas prava aŭ ne, la budhanoj atentas pri tri aferoj ― la intenco de la ago, la efiko, kiun la ago havos sur ni mem, kaj la efiko, kiun la ago havos sur la aliajn. Se la intenco estas bona (radikinta en malavaro, amo kaj saĝo), se ĝi helpas min mem (esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj) kaj helpas la aliajn (esti pli donemaj, pli amemaj kaj pli saĝaj), miaj kondutoj kaj agoj estas bonaj, noblaj kaj moralaj. Kompreneble, estas multaj diferencoj en tio. Iam mi agas kun plej bona intenco, sed ĝi profitigas nek nin mem nek la aliajn. Iam miaj intencoj estas malproksima de bono, tamen mia ago helpas la aliajn. Iam mi agas kun bona intenco, sed mia mia ago helpas min, sed eble kaŭzas suferon al aliaj. En tia kazo, miaj agoj estas miksaĵoj bona kaj ne-tiel-bona. Kiam intenco estas malbona kaj la ago helpas nek nin mem nek la aliajn, tia ago estas malbona. Kaj kiam mia intenco estas bona kaj mia ago profitigas ambaŭ min mem kaj la aliajn, tiam la konduto estas tute bona.

Demando: Do ĉu Budhismo havas kodon de moralo?
Respondo: Jes, ĝi havas. La kvin preceptoj estas la fudamentoj de budhisma moralo. La unua precepto estas eviti mortigon aŭ damaĝon al vivestaĵoj; la dua estas eviti ŝteladon; la tria estas eviti seksan miskonduton; la kvara estas eviti mensogon kaj la kvina estas eviti prenadon al alkoholaĵoj aŭ aliajn ekscitaj drogojn.

Demando: Sed iam certe estas bone mortigi malsano-disvastigajn insektojn, aŭ iujn, kiuj mortigos vin.
Respondo: Eble tio estus bona por vi, sed kio okazas al la insekto aŭ homo mortigita? Ili deziras vivi kiel vi mem. Kiam vi decidas mortigi malsano-disvastigan insekton, via intenco eble estas miksaĵo de memzorgo (bona) kaj venĝo (malbona). La ago profitigos vin mem (bona) sed evidente ne profitigos tiun vivestaĵon (malbona). Do iam eble necesas mortigo, sed tio neniam estas tute bona.

Demando: Vi budhanoj tro zorgas pri formikoj kaj insektoj.
Respondo: Budhanoj strebas disvolvi kompatemon sendistingan kaj ĉio-tenan. Ni rigardas la mondon kiel unuecan tuton, kie ĉiu afero kaj vivestaĵo havas siajn pozicion kaj funkcion. Ni kredas, ke antaŭ ol detrui aŭ damaĝi la delikatan ekvilibron de la naturo, ni devas esti atentemaj. Kie oni emfazas ekspluati naturon ĝisplene, suĉi lastan sukon de ĝi, remeti nenion al ĝi, konkeri kaj subigi ĝin, tie naturo jam kontraŭstaras. La aero veneniĝas, la riveroj poluciiĝas kaj sekiĝas, multegaj specoj de bestoj kaj vegetaĵoj malaperas, kaj la montdeklivoj dezertiĝas kaj eroziiĝas. Eĉ la klimato ŝanĝiĝas. Se oni iom zorgus pri la ekspluado, detruado kaj mortigado, tiu terura situacio eble ne okazus. Ni ĉiuj devas strebe disvolvi pli da respekto al ĉiuj vivestaĵoj. Kaj tio estas la instruo de la unua precepto.

Demando: Kion la Budhismo diras pri aborto?
Respondo: Laŭ budhismo vivo komenciĝas je koncipiĝo aŭ iom poste, do abortigi feton estas mortigi vivon.

Demando: Se virino estas perfortita aŭ se ŝi scias, ke ŝia infano estos misforma, ĉu ne estas pli bone ĉesigi la gravedecon?
Respondo: Infano gravedita pro konsekvenco de seksatenco same rajtas vivi kaj amiĝi kiel ĉiuj aliaj infanoj. Li aŭ ŝi ne devas esti mortigita simple por tio, ke lia biologia patro faris krimon. Naski misforman aŭ mense malsanan infanon estus teruraĵo por gepatroj, tamen se estas bone abortigi feton kiel tion, kial ne mortigi infanojn aŭ plenkreskulojn disformajn aŭ handikajn? Eble estus situacioj, en kiu aborto estas plej humana alternativo, kiel ekzemple, por savi la vivon de patrino. Sed ni diru honeste, plej da aborto aplikiĝas simple pro tio, ke la gravediĝo estas maloportuna, embarasa, aŭ ke la gepatroj volas havi infanon poste. Al budhanoj, tio ŝajne estas malbona kaŭzoj por detrui vivon.

Demando: Se iu memmortigis, ĉu ili rompus la unuan precepton?
Respondo: Kiam iuj homoj mortigas alian, eble ili faris tion pro timo, kolero, furiozeco, avido aŭ iuj aliaj negativaj emocioj. Kiam iu mortigas sin mem, li eble tion faris pro tre similaj kaŭzoj aŭ pro aliaj negativaj emocioj kiel malesperiĝo kaj afliktiĝo. Do mortigo al aliaj estas la konsekvenco de negativaj emocioj al aliaj dum la memmortigo estas negativaj emocioj al si mem. Do ili rompus la precepton. Sed iu komtemplanta memmortigon aŭ provanta memmortigi ne bezonas informiĝi, ke iliaj faroj estas eraraj. Ni devas helpi ilin kompreni, ke memmortigo estas daŭrigo de ilia problemo, sed ne solvo al ĝi.

Demando: Diru al mi pri la dua precepto.
Respondo: Kiam ni observas tiun ĉi precepton, ni garantias, ke ni prenu nenion ne apartenan al ni. La dua precepto estas por deteni nian avidon kaj respekti la posedaĵon de aliaj homoj.

Demando: La tria precepto diras, ke ni devas eviti seksan miskonduton. Kio estas seksa miskonduto?
Respondo: Se ni uzas artifikon, ĉantaĝon aŭ forton por fari iun seksumi kun ni, tio estas seksa miskonduto. Adulto ankaŭ estas formo de seksa miskonduto, ĉar kiam ni geedziĝas, ni promesas al niaj edzoj aŭ edzinoj, ke ni estos fidelaj al ili. Kiam ni faras adulton, ni rompas la promeson kaj perfidas ilian fidon. Seksa vivo devas esti esprimo de amo kaj intimeco inter du homoj, kaj kiam ĝi estas, ĝi kontribuas al niaj mensa kaj emocia bonfartoj.

Demando: Ĉu sekskuniĝo antaŭ la geedziĝo estas speco de seksa miskonduto?
Respondo: Ne, nur se estas amo kaj reciproka konsento inter du koncernaj homoj. Sed neniam forgesu, ke la biologia funkcio de sekskuniĝo estas generado, kaj se needziniĝinta virino gravediĝas, okazas multe da problemoj. Multaj maturaj kaj pensemaj homoj opinias, ke estas pli bone sin deteni de sekskuniĝo antaŭ la geedziĝo.

Demando: Kion budhismo diras pri naskolimigo?
Respondo: Iuj religioj instruas, ke sekskuniĝo pro ajna kaŭzo krom generado estas malmorala, kaj tiel ili opinias, ke ĉiuj formoj de naskolimigo estas eraraj. Budhismo agnoskas, ke sekskuniĝo havas kelkajn celojn ― generado, kiel esprimo de amo kaj deziro inter du homoj, k.t.p. Tiel ĝi opinias, ke ciuj formoj de naskolimigo krom abortigo estas ne malpravaj. Fakte budhismo dirus, ke en la mondo kie okazas loĝantara eksplodo, naskolimigo esas vere farinda.

Demando: Sed kio estas pri la kvara precepto? Ĉu eblas vivi sen mensogo?
Respondo: Se vere ne eblas sin teni en socio aŭ komerco sen mensogo, tia stato abomeninda kaj korupta bezonas ŝanĝiĝon. La budhanoj estas homoj, kiuj klopodas fari ion praktikan pri la problemoj per strebo al pli da fidindeco kaj honesteco.

Demando: Ĉu vi mensogus aŭ dirus la veron se vi sidus en parko, timigita viro kurus preter vi, kaj post kelkaj minutoj alia viro kurus al vi kun tranĉilo kaj demandus, ĉu vi vidis per kiu vojo la unua viro forkuris?
Respondo: Se mi havus bonan kaŭzon por suspekti, ke la dua viro grave damaĝos al la unua, kiel inteliĝenta zorgema budhano mi senhezite memsogus. Ni diris, ke antaŭ tio, intenco estas unu el la faktoroj determini, ĉu la ago estas bona aŭ malbona. La intenco savi vivon estas multoble pli pozitiva ol diri mensonon en cirkonstancoj kiel tio. Se mensogo, drinko aŭ eĉ ŝtelado signifus, ke mi savus vivon, mi devus fari tion. Mi ĉiam povas kompensi pro rompo al tiuj preceptoj, sed mi neniam povas revivigi tiun, kiu perdis la vivon. Sed, kiel ni diris antaŭe, ne prenu tion kiel pretekston rompi preceptojn en oportuna tempo. La preceptoj devas esti praktikitaj kun granda zorgo kaj nur ignorataj en tre ekstremaj okazoj.

Demando: La kvina precepto diras, ke ni devas eviti drinki alkoholaĵon aŭ preni aliajn drogojn. Kial ne?
Respondo: Homoj ne drinkas nur por gustumi. Kiam ili drinkas solaj, ilia celo estas serĉi malstreĉiĝon kaj kiam ili drinkas socie, la celo kutime estas serĉi konformiĝon. Eĉ malgranda kvanto da alkoholaĵo perturbas ilian konsciencon kaj konfuzas ilian mematentecon. Se ili drinkas multe, la efiko povas esti detrua. Budhanoj diras, ke vi povas rompi ĉiujn aliajn preceptojn kiam vi rompas la kvinan precepton.

Demando: Sed iometa drinkado ne vere rompas la precepton, ĉu ne? Tio nur estas malgranda afero.
Respondo: Jes, tio estas nur malgranda afero. Sed se vi ne povas praktiki eĉ malgrandan aferon, viaj promeso kaj firmvolo estas ne tre fortaj, ĉu?

Demando: Ĉu fumado estas kontraŭ la kvina precepto?
Respondo: Fumado certe havas negativan efikon al korpo, sed ĝia efiko al menso estas tre malmulta. Oni povas fumi, kaj ankoraŭ estas vigla, atenta kaj aplomba, do eble fumado estus ne farinda, tamen ĝi ne kontraŭus la preceptojn.

Demando: La kvin preceptoj estas negativaj. Ili sciigas al vi, kion vi ne faru, sed ili ne diras al vi, kion vi faru.
Respondo: La kvin preceptoj estas bazoj de budhisma moralo. Ili ne estas ĉio. Ni komencas per rekono pri nia negativa konduto kaj per strebo ĉesigi transformi ĝin. Tio estas la celo de la kvin preceptoj. Post kiam ni ne plu faras malbonan konduton, ni komencas fari la bonan. Ni prenu la kvaran precepton kiel ekzemplon. La Budho diras, ke ni devas komenci per evito de mensogo. Poste, ni povos diri veron, paroli afable, milde kaj je konvena tempo. Li diras:
"Rezigninte mensogon, li fariĝas parolanto de la vero, fidinda, ĝusta kaj dependebla. Li ne trompas la mondon. Rezigninte malican parolon li ne ripetas ĉitiean aŭdaĵon tie nek ripetas tiean aŭdaĵon ĉi tie por kaŭzi konflikton inter homoj. Li kunigas la disiĝintojn kaj pliproksimigas tiujn, kiuj jam estas amikoj. Harmonio estas lia ĝojo, harmonio estas lia plaĉo kaj harmonio estas lia amo. Tio estas la motivo de lia parolado. Post kiam li rezignas krudan paroladon, lia parolo estas senkulpiĝebla, plaĉa al oreloj, harmonia al koroj, ĝentila kaj ŝatata de plej multe da homoj. Rezigninte senutilan babiladon, li parolas konvene, kio estas trafa pri darmo kaj disciplino. Li parolas vortojn valorajn, rezoneblajn, precizajn, konvenajn kaj trafajn."
M.I, I79

Published at 11:07 ( 0 comments / 94 visits )
This post is public

June 28, 2009

3.Budhismo kaj la Ideo pri Dio

3.Budhismo kaj la Ideo pri Dio

Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?
Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj religiaj ideoj kaj precipe ideo pri dioj, havas sian originon en maltrankviliĝo kaj timo. La Budho diras:
"Persekutite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88
Prahomoj vivis en danĝera kaj malamika mondo, ilin akompanis konstantaj timoj pri sovaĝaj bestoj, pri nekapableco trovi sufiĉan manĝaĵon, pri vundiĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ pri naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Ĉar ili ne povis trovi sekurecon, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam aferoj iras malbone. Ĝis hodiaŭ vi rimarkas, ke homoj fariĝas pli religiemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdas ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas por aranĝi sian vivon. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝas en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estas realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas la reago kontraŭ timo kaj afliktiĝo. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti kviete kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne kapablas ŝanĝi. Li anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ senracia kredo.
La dua kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro kaj nur ili komprenas la naturon de dio, ke ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj pretendas, ke dio estas vira; iuj pretendas, ke dio estas virina kaj iuj pretendas, ke dio estas neŭtra. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke estas sufiĉa pruvo pri la ekzisto de ilia dio sed ili ridas malkredeme je la pruvo uzata de aliaj religioj por pruvi la ekzistecon de aliaj dioj. Estas mirinde, ke kvankam tiel multe da malsamaj religioj en tiel multaj landoj klopodas pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiaj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla pruvo. Budhanoj prokrastas la juĝojn ĝis tiaj evidentoj montriĝos al ni.
La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke la kredo estas ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis kiel la universo estiĝis sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas vidi, ke tio estas malvera. Sen mencii pri multaj budhanoj, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La pruvo denove montras kontraŭe. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandan neeblecon kaj handikapecon, grandegan senesperon kaj malfacilaĵon per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur staras bone se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon, kompaton kaj perfektan komprenon. Li turnis la atenton de la ĉieloj al la koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per memkompreno.

Demando: Sed se ne estas dioj, kiel estiĝis la universo?
Respondo: Ĉiuj religioj havas mitojn kaj rakontojn, kiuj provas respondi tiun ĉi demandon. En antikvaj tempoj, kiam homoj ne komprenis, tiaj mitoj estis taŭgaj, sed en la 21-a jarcento, en la epoko de fiziko, astronomio kaj geologio, tiaj mitoj jam anstataŭiĝis de sciencaj faktoj. Scienco jam klarigis la originon de la universo sen helpo de ideo pri dio.

Demando: Kion diras la Budho pri la origino de la universo?
Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nunan formon dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj al komplikaj organismoj post sennombraj jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj estas sen komeno kaj fino, kaj moviĝas pro naturaj kaŭzoj.

Demando: Vi diras, ke estas nenia pruvo pri la ekzisto de dio. Sed kiel okazas mirakloj?
Respondo: Multaj homoj kredas, ke mirakloj estas pruvo de la ekzisto de dio. Mi aŭdis pri senprudenta deklaro, ke resaniĝo okazas sed ni neniam gajnis sendependan ateston de medicina oficejo aŭ kuracejo. Ni aŭdis peran raporton, ke iu estis mirakle savita el fatalaĵo, sed ni neniam akiris propraokulan pruvon pri tio, kio eble okazis. Ni aŭdis la onidiron, ke la preĝo fortigis la malsanan korpon aŭ velkiĝintan kruron, sed ni neniam vidis X-radiojn aŭ ricevis komenton de kuracistoj aŭ flegistoj. Senprudentaj deklaroj, nerektaj raportoj kaj onidiroj ne estas anstataŭigo de rigora atesto, kaj la rigora atesto pri la mirakloj estas tre rara. Malgraŭ ĉio, iam okazas aferoj neklarigeblaj kaj neatenditaj. Sed nia nekapableco ekspliki pri tiaj aferoj ne povas pruvi la ekzistecon de dioj. Tio nur pruvas, ke niaj scioj estas ankoraŭ ne perfektaj. Antaŭ la disvolviĝo de moderna medicino, kiam homoj ne sciis kio kaŭzas malsanon, ili kredis, ke dio aŭ dioj donas malsanon kiel punon. Nun ni scias, kio kaŭzas tiajn aferojn. Do kiam ni estas malsanaj, ni prenas medicinaĵon. En la tempo kiam niaj scioj pri la mondo estos pli kompletaj, ni komprenos, kio kaŭzas la neklarigeblan fenomenon, kiel ni komprenas nun, kio kaŭzas malsanon.

Demando:Sed tiom da homoj kredas ian formon de dio, do ĝi devas esti vera.
Respondo: Ne. Estis tempo, kiam ĉiu homo kredis, ke la mondo estas ebena, sed ili ĉiuj eraris. La sumo de homoj, kiuj kredas ideon, ne estas mezuro de vereco aŭ malvereco pri tia ideo. La nura metodo per kiu ni povas distingi, ĉu la ideo estas vera aŭ ne, estas esplorado al la faktoj kaj ekzamenado al la atestoj.

Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?
Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homaro. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas latentan povon por disvolviĝi en budhon ― perfektan homon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la verecon de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco. Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiu homo, kondiĉe ke ili klopodas laŭ la gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel la Budho diris:
"Neniu savas nin krom ni mem.
Neniu povas kaj neniu alia devas.
Ni mem devas iri la vojon,
Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65

Published at 23:18 ( 0 comments / 76 visits )
This post is public

June 27, 2009

2. Bazaj Konceptoj Pri Budhismo

2. Bazaj Konceptoj Pri Budhismo


Demando: Kio estas la ĉefaj instruoj de la Budho?
Respondo: Ĉiuj instruoj de la Budho centriĝas al la Kvar Noblaj Veroj ĝuste kiel la rando kaj spokoj de rado centriĝas al la aksingo.
La Kvar Noblaj Veroj nomiĝas "Kvar" ĉar ili estas kvar. Ili nomiĝas "Noblaj" ĉar ili povas nobligi tiujn, kiuj komprenas ilin. Ili nomiĝas "Veroj" ĉar konformante al la realo, ili estas veroj.

Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?
Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Ne eblas vivi kun sperto de neniom da doloro kaj maltrankviliĝo. Ni devas elteni la fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni la psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarason, malesperon, koleron, ktp.

Demando: Ĉu tio ne estas iom pesimisma?
Respondo: La vortaro difinis pesimismon kiel ''la kutiman pripenson, ke ĉia okazaĵo estos malbona." aŭ "la kredon, ke malbono estas pli forta ol bono." Budhismo instruas neniun el tiuj ideoj, nek neas, ke feliĉo ekzistas. Ĝi nur simple diras, ke en nia vivo ni spertas fizikajn kaj psikajn suferojn. Tio estas deklaro tiel vera kaj evidenta, ke neniu povas nei. Budhismo komenciĝas je sperto, nerefutebla fakto kaj ankaŭ afero, kiun ni ĉiuj bone scias, iam spertis kaj povos strebi por eviti. Do Budhismo komenciĝas per rekta irado al kerno, pri kiu ĉiuj homoj zorgas: suferoj kaj metodo por eviti la suferojn.

Demando: Kio estas la Dua Nobla Vero?
Respondo: La Dua Nobla Vero estas, ke avido kaŭzas ĉiujn suferojn. Kiam ni esploras psikajn suferojn, ni povas facile trovi, kiel ĝin kaŭzas avido. Kiam ni deziras ion sed ne povas akiri ĝin, ni sentas malesperon kaj ĉagrenon. Kiam ni esperas, ke iu vivu ĝis nia deziro, sed ne tiel okazas, ni sentas malesperon kaj koleron. Kiam ni deziras, ke aliuloj ŝatu nin, sed ili ne tiel faras, ni sentas korsuferon. Eĉ kiam ni deziras ion kaj vere povas akiri ĝin, tio ankaŭ ne ofte kondukas nin al feliĉo, ĉar post nelonge ni perdas intereson, sentas enuiĝon pri ĝi kaj ekdeziras alian. Do simple dirite, la Dua Nobla Vero instruas, ke akiro de via deziraĵo ne povas garantii feliĉon. Anstataŭ konstante klopodi por akiri vian deziraĵon, provu modifi vian deziron. Deziro forrabas el ni kontentecon kaj feliĉon.

Demando: Sed kiel deziro kaj avido kondukas al fizika sufero?
Respondo: La vivlonga deziro kaj avido por tio kaj ĉi tio, kaj precipe la deziro al la plua vivado kreas potencan energion, kiu kaŭzas nian renaskiĝon. Kiam ni renaskiĝas, ni havas korpon, kaj laŭ mia antaŭa diro, la korpo estas infektiĝema je vundo kaj malsano; ĝi povas elĉerpiĝi de laboro; ĝi maljuniĝas kaj poste mortas. Tiel avido kondukas al nia fizika sufero, ĉar ĝi kaŭzas nian renaskiĝon.

Demando: Tio estas bona, sed se ni vere tute ĉesigis deziron, ni akirus aŭ atingus nenion.
Respondo: Vere. Sed la diroj de la Budho estas tio, ke kiam suferon al ni kaŭzas niaj deziro, avido, konstanta malkontento pri nia havaĵo kaj konstanta sopiro al pliaj, ni devas ĉesigi ilin. Li volis, ke ni distingu kion ni bezonas kaj kion ni deziras, kaj strebu por la bezonaĵo, sed modifu la deziron. Li diris al ni, ke nia bezono estas kontentigebla sed nia avido estas senfina  senfunda kavo. Estas bezono esenca, fundamenta kaj plenumebla. Ni devas labori por tio, sed ni devas iom post iom malpliigi la dezirojn super la bezono. Kio estas nia vivcelo, akiro aŭ kontenteco kaj feliĉo?

Demando : Vi parolis pri la renaskiĝo, sed ĉu estas atesto, ke tio vere okazas?
Respondo: Estas abundaj atestoj, ke tio vere okazas, sed ni esploros pli detale pri tio iom poste.

Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?
Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke ni povas venki suferojn kaj atingi feliĉon. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj ĉar per ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen konstanta deziro, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo al nian propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi siajn bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.

Demando : Kio aŭ kie estas Nirvano?
Respondo: Ĝi estas dimensio, kiu transcendas tempon kaj spacon, do estas malfacile por ni ĝin priparoli aŭ eĉ pripensi. Vortoj kaj pensoj nur taŭgas por priskribi la dimension de tempo kaj spaco. Sed ĉar Nirvano transcendas tempon, estas nek moviĝo, nek froto, nek maljuniĝo kaj nek morto. Do Nirvano estas eterna. Ĉar Nirvano transcendas spacon, ne estas kaŭzo, limo kaj koncepto pri egoismo kaj neegoismo. Do ĝi estas senlima. La Budho ankaŭ certigis al ni, ke Nirvano estas sperto de granda feliĉo. Li diris:
"Nirvano estas la plej supera feliĉo." Dp.204 

Demando: Sed ĉu estas atesto, ke tia dimensio ekzistas?
Respondo: Ne. Ne estas tia atesto. Sed ĝia ekzisto estas deduktebla. Se estas dimensio, kie tempo kaj spaco funkcias kaj fakte estas tia dimensio  la mondo kiun ni spertas, do ni povas dedukti, ke estas dimensio, kie tempo kaj spaco ne funkcias  Nirvano. Krome, eĉ se ni ne povas pruvi la ekziston de Nirvano, ni havas budhan instruon, ke ĝi ekzistas. Li diris al ni:
  "Ekzistas io Nenaskiĝa, Nefariĝa, Nefarita, Nekomponita. Se ne ekzistus tio Nenaskiĝa, Nefariĝa, Nefarita kaj Nekomponita, ne estus liberiĝo el tio naskiĝa, fariĝa, farita kaj komponita. Sed ĉar estas tio Nenaskiĝa, Nefariĝa, Nefarita kaj Nekomponita, do ni scias, ke ekzistas liberiĝo el tio naskiĝa, fariĝinta, farita kaj komponita." Ud, 80
Ni scios pri tio tuj kiam ni atingos tion. Ni ankoraŭ devas praktiki ĝis tiam.

Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?
Respondo: La Kvara Nobla Vero estas la vojo kondukanta al venko al la sufero. La vojo estas nomita la Nobla Okopa Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Zorgemo kaj Perfekta Koncentrado. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas pli perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okopa Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havi bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.

Published at 00:54 ( 0 comments / 74 visits )
This post is public

June 25, 2009

1. Kio Estas Budhismo

1. Kio Estas Budhismo

Demando: Kio estas Budhismo?
Respondo: La nomo Budhismo devenis el la vorto 'budhi', kiu signifas iluminiĝon. Do oni povas diri, ke Budhismo estas la filozofio de iluminiĝo. Tiu ĉi filozofio originis de la sperto de viro Sidarto Gotamo, konata kiel la Budho. Li iluminiĝis en sia 35-a jaraĝo. Nun Budhismo estas 2500-jara kaj havas ĉirkaŭ 300 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo. Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo ĉefe estis filozofio en Azio sed ĝi akiras pli kaj pli da sekvantoj en Eŭropo, Aŭstralio kaj Ameriko.

Demando: Do ĉu Budhismo estas nur filozofio?
Respondo: La vorto filozofio devenis el du vortoj 'philo' kiu signifas amon kaj 'sophia' kiu signifas saĝon. Do filozofio estas la amo de saĝo aŭ amo kaj saĝo, ambaŭ signifoj perfekte priskribas Budhismon. Budhismo instruas, ke ni devas strebe disvolvi nian intelekton ĝis perfekteco por kompreni ĉion klare. Ĝi ankaŭ instruas al ni disvolvi niajn amon kaj bonkorecon por esti veraj amikoj al ĉiuj estaĵoj. Do Budhismo estas filozofio sed ne nur filozofio. Ĝi estas la plej supera filozofio.


Demando: Kiu estis la Budho?
Respondo: En la jaro 563 A.K. infano naskiĝis en reĝa familio en norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la mondaj komforto kaj sekureco ne garantias homan feliĉon. Li profunde emociiĝis de homaj suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj, kaj decidis eltrovi la ŝlosilon por homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj iris al grandaj religiaj instruistoj en tiu periodo por lerni de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili vere sciis la kaŭzon de homa sufero kaj la metodon por venki ĝin. Fine, post siaj studado, klopodo kaj meditado dum ses jaroj li havis sperton, en kiu ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam, li nomiĝis la Budho, la Iluminiĝinto. En siaj sekvaj 45 jaroj, li vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui al aliaj tion, kion li eltrovis. Liaj kompato kaj pacienco estis superordinaraj kaj li havis milojn da sekvantoj. En sia 80-a jaraĝo, estante maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena, li forpasis finfine.


Demando: Ĉu ne estis malrespondece por la Budho forlasi siajn edzinon kaj infanon?  
Respondo: Probable estis ne facile por la Budho forlasi sian familion. Supozeble li hezitis kaj maltrankviliĝis dum longa tempo antaŭ ol li forlasis finfine. Sed li devis elekti, ĉu li sin dediĉu al sia familio aŭ al la mondo. Fine, lia granda kompato faris lin sin dediĉi al la tuta mondo, kaj la tuta mondo ankoraŭ profitas de lia sindediĉo. Tio ne estis malrespondeca. Eble tio estis la plej signifplena ofero, kiun oni neniam faris antaŭe.

Demando: Se La Budho Mortis, kiel li povas helpi nin?
Respondo: Jam mortis Faraday, kiu eltrovis elektron, sed lia eltrovaĵo ankoraŭ helpas nin. Ankaŭ mortis Louis Pasteur, kiu inventis kuracmetodojn kontraŭ tiel multaj malsanoj, sed liaj medicinaj eltrovaĵoj ankoraŭ savas vivojn. Mortis Leonardo da Vinci, kiu kreis majstraĵojn de arto, sed liaj pentraĵoj ankoraŭ donas al ni ĝojon kaj feliĉon. Grandaj herooj kaj heroinoj jam mortis eble por centoj da jaroj, sed kiam ni legas pri iliaj kondutoj kaj atingoj ni ankoraŭ inspiriĝas por konduti kiel ili. Jes, la Budho jam mortis, sed 2500 jarojn poste liaj instruoj ankoraŭ helpas la homaron; lia ekzemplo ankoraŭ inspiras la homaron kaj liaj vortoj ankoraŭ ŝanĝas homan vivon. Nur budho havas tiel grandan potencon post sia morto.

Demando: Ĉu la Budho estis dio?
Respondo: Ne, li ne estis dio. Li neniam asertis, ke li estis dio, la infano de dio aŭ eĉ la sendito de dio. Li estis homo, kiu perfektigis sin kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem se ni sekvas lian ekzemplon.

Demando: Se la Budho ne estas dio, kial homoj adoras lin?
Respondo: Estas diversaj adoroj. Kiam iuj adoras dion, ili laŭdas lin aŭ ŝin, prezentas oferojn kaj petas favorojn, kredante, ke la dio aŭdos iliajn laŭdojn, ricevos iliajn oferojn kaj respondos iliajn preĝojn. Budhanoj ne praktikas tian adoron. Alispeca adoro estas kiam ni montras nian respekton al iu aŭ io respektinda. Kiam instruisto venas en la klasĉambron, ni stariĝas; kiam ni renkontas eminentulon, ni manpremas kun li; kiam la nacia himno ludiĝas, ni salutas. Tiuj estas ĉiuj gestoj de respekto kaj adoro, kaj esprimas nian admiron al specialaj persono aŭ afero. Jen estas la adoro, kiun budhanoj praktikas. Statuo de la Budho kun la manoj sur la kruroj kaj kompatema rideto sur la vizaĝo rememorigas nin strebi por disvolvi niajn internajn pacon kaj amon; la parfumo de incenso rememorigas nin pri la trapenetranta influo de virto; la lampo rememorigas nin pri la lumo de scio; la floroj, kiuj baldaŭ senkoloriĝas kaj velkiĝas, rememorigas nin pri efemereco. Kiam ni riverencas, ni esprimas nian dankon al la Budho por liaj instruoj donitaj al ni. Tio estas la signifo de budhana adoro.

Demando: Sed mi jam aŭdis la onidiron, ke budhanoj adoras idolojn.
Respondo: Tia onidiro nur montras la miskomprenon de idolo-farantoj. En la vortaro oni difinas la idolon kiel "bildon aŭ statuon adoratan kiel dio". Ni jam vidis, ke budhanoj tute ne kredas, ke la Budho estis dio, do kiel ili povus kredi, ke peco de ligno aŭ metalo estas dio? Ĉiuj religioj uzas simbolojn por prezenti siajn diversajn kredojn. En Taŭismo, la desegno de "Jin-jang" estas uzata por simboli konkordecon inter kontraŭaj aferoj. En Sikhismo, la glavo estas uzata kiel simbolo de spirita lukto. En Kristanismo, la fiŝo estas uzata kiel simbolo de Krista ĉeesto kaj la kruco estas uzata kiel simbolo de lia sinofero. En Budhismo, la statuo de la Budho memorigas nin pri homa dimensio en budhisma instruo, pri la fakto, ke Budhismo estas hom-centra, sed ne di-centra, kaj ke ni devas rigardi internen anstataŭ eksteren por trovi perfektecon kaj komprenon. Do la diro, ke budhanoj adoras idolojn, estas tiel malsaĝa kiel tio, ke kristanoj adoras fiŝon aŭ geometrikan formon.

Demando: Kial homoj faras ĉiajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?
Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ forigi tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas strebi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vero, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el populara superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tian miskomprenon oni trovis ne nur en Budhismo, sed ili ankaŭ trudiĝis en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda tio. 
Estas diro en budhismaj verkoj:
Se iu suferas pro malsano sed ne serĉas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne serĉas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9
Oni ne rajtas juĝi Budhismon aŭ aliajn religiojn per tiuj, kiuj ne praktikas sian kredon konvene. Se vi volas scii la veran instruon de Budhismo, legu la budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene.

Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
Respondo:Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis la Budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de Hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de Okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebris tiujn aferojn vizitante templojn, partoprenante en diversaj ceremonioj kaj eble pasigante la tagon per meditado.

Demando: Se Budhismo estas tiel bona, kial iuj budhismaj landoj estas malriĉaj?
Respondo: Se per malriĉeco vi volas diri pri ekonomia malriĉeco, estas vero, ke iuj budhismaj landoj estas malriĉaj. Sed se per malriĉeco vi volas diri pri la malriĉeco je kvalito de homa vivo, eble iuj budhismaj landoj estas tre riĉaj. Ekzemple, Usono estas lando potenca kaj ekonomie riĉa, sed ĝi estas unu el la landoj, kies krimo-proporcio estas la plej alta en la mondo. Milionoj da maljunuloj estas neglektitaj de siaj infanoj kaj mortas solece en maljunulejoj. Hejma perforto, turmento al la infanoj kaj toksiĝemo estas cefaj problemoj, kaj triono de la geedzoj fine eksedziĝas. Do ili riĉas je mono, sed malriĉas je vivkvalito. Nun se vi rigardas iujn tradicie budhismajn landojn, vi trovos malsaman situacion. La gepatroj estas honorataj kaj respektataj de siaj infanoj; la krimo-proporcioj estas relative malaltaj; eksedziĝo kaj memmortigo estas raraj kaj tradiciaj valoroj kiel ĝentileco, malavareco kaj favoremo al fremduloj, toleremo kaj respektemo al aliaj estas ankoraŭ fortaj. Kvankam ili estas ekonomie postrestintaj, tamen ili eble havas pli superan vivkvaliton ol la landoj kiel Usono. Sed eĉ se ni juĝas budhismajn landojn nur je ekonomio, unu el la plej riĉaj kaj ekonomie prosperaj landoj en la nuna mondo estas Japanio, kie plej da loĝantoj sin nomas budhanoj.

Demando: Pro kio ni malofte aŭdas pri la filantropiaj aferoj faritaj de budhanoj?
Respondo: Eble pro tio, ke budhanoj ne opinias sian bonfaron propagandinda. Antaŭ kelkaj jaroj la japana budhisma gvidanto Nikkho Nirwano ricevis la Templetan Premion pro sia laboro akceli interreligian konkordon. Ankaŭ tajlanda budhisma monaĥo lastatempe ricevis la prestiĝan Magsaysay Premion pro sia bonega laboro kontraŭ toksiĝemo. En 1987 alia tajlanda monaĥo, Majstro Kantayapiwat ricevis la Norvegan Infanan Pacan Premion pro sia longjara klopodado helpi senhejmajn infanojn en kamparo. Kaj kian grandskalan socian laboron faris la Okcidenta Budhisma Organizo por la malriĉuloj en Barato? Ili konstruis lernejojn, infanvartajn centrojn, malsanulejojn kaj malgrandajn industriojn por sin-provizo. Budhanoj prenas helpon al aliuloj kiel esprimon de sia religia praktiko simile al tio de aliaj religioj, sed ili kredas, ke ili devas fari tion kviete sen propagando.

Demando: Pro kio estas tiel multe da malsamaj specoj de Budhismo?
Respondo: Estas multaj diversaj specoj de sukero: bruna sukero, blanka sukero, grajnigita sukero, ŝtona sukero, frukta sukero kaj kando, sed ili ĉiuj estas sukeroj kaj gustas dolĉa. La sukero produktiĝis en malsamajn formojn por utiliĝi laŭ diversaj manieroj. Budhismo estas sama. Estas Theravada Budhismo, Zenisma Budhismo, Purlanda Budhismo, Yogacara Budhismo kaj Vajrajana Budhismo, sed ili ĉiuj estas instruoj de la Budho kaj havas la saman guston  la guston de libereco. Budhismo jam disvolviĝis en malsamajn formojn, do ĝi konvenas al diversaj kulturoj, en kiuj ĝi ekzistas. Budhismo interpretiĝas dum centoj da jaroj, do ĝi ankoraŭ konvenas al ĉiu nova generacio. Kvankam la specoj de Budhismo estas diversaj ekstere, tamen la esenco de ĉiuj el ili estas la Kvar Noblaj Veroj kaj la Okopa Vojo. Ĉiuj ĉefaj religioj, inkluzive de Budhismo, jam disapartiĝis en diversajn skolojn kaj sektojn. Sed probable la diverencoj inter Budhismo kaj iuj aliaj religioj estas, ke la malsamaj skoloj de Budhismo ĉiam estas toleremaj kaj amikaj unu al la aliaj.

Demando: Vi certe estimas Budhismon. Do laŭ mia supozo, vi opinias nur vian religion vera, dum ĉiujn aliajn falsaj.
Respondo: Neniu budhano, kiu komprenas la budhan instruon, opinias la aliajn religiojn malĝustaj. Neniu tiel pensas esplorinte pri aliaj religioj diligente kaj grandanime. Kiam vi studas la malsamajn religiojn, vi unue rimarkas, kiom da komuneco ili posedas. Ĉiuj religioj agnoskas, ke la nuna stato de homaro estas malkontentiga. Ĉiuj kredas, ke ŝanĝoj sintena kaj konduta estas necesaj por plibonigi la nunan situacion de homaro. Ĉiuj instruas moralon, kiu entenas amon, bonkorecon, paciencon, donacemon kaj socian respondecon. Ĉiuj konsentas, ke ekzistas ia formo de perfekteco. Ili uzas diversajn lingvojn, malsamajn nomojn kaj malsamajn simbolojn por priparoli kaj klarigi tiujn aferojn. Nur kiam homoj etanime alkroĉiĝas al sia propra vidpunkto, estiĝas maltoleremo, memfiero kaj sinpravigo.
Imagu, ke anglo, franco, ĉino kaj indoneziano rigardas tason. La anglo diras: "Tio estas cup." La franco respondas: "Ne, ĝi ne estas cup. Ĝi estas tasse." La ĉino komentas: "Vi ambaŭ eraras. Ĝi estas bei." Fine la indoneziano mokas la aliajn, dirante: "Kiel malsaĝaj vi estas. ĝi estas cawan." Poste la anglo prenas vortaron kaj montras ĝin al la aliaj dirante: "Mi povas pruvi, ke tio estas cup. Mia vortaro tiel diras." "Do via vortaro estas erara," diras la franco, "ĉar mia vortaro klare diras, ke ĝi estas tasse." La ĉino mokas ilin: "Mia vortaro diras, ke ĝi estas bei kaj mia vortaro estas pli antikva ol la viaj je miloj da jaroj, do ĝi certe estas pli ĝusta. Krome, pli da homoj parolas ĉinan lingvon ol la aliajn lingvojn, do ĝi devas esti bei." Dum ili reciproke kverelas kaj argumentas, alia homo aliras, trinkas per la taso kaj poste diras al la aliaj: "Ĉu vi nomas ĝin cup, tasse, bei aŭ cawan, la utileleco de taso estas teni akvon por ni trinki. Ĉesu argumenton, sed trinku; ĉesu kverelon, sed sensoifigu vin." Jen estas budhana sinteno al aliaj religioj.

Demando: Iuj homoj diras, "Ĉiuj religioj estas efektive samaj." Ĉu vi konsentas kun ili?
Respondo: Religio estas fenomeno tro komplika kaj diversa por enkapsuligi per nur malgranda aserto kiel tio. Budhano eble diras, ke tiu aserto havas elementojn ambaŭ veran kaj falsan. Budhismo instruas, ke ne estas dio, sed kristanismo, kiel ekzemple, instruas, ke estas dio. Mi opinias, ke tio estas tre grava diferenco. Sed unu el la plej belaj paragrafoj en la Biblio diras:
Se mi parolas lingvon de homoj kaj anĝeloj sed ne havas amon, mi nur estas bruanta gongo aŭ sonoranta cimbalo. Se mi havas talenton de prefeto kaj povas kompreni ĉiujn misterojn kaj ĉiujn sciojn, kaj se mi havas fidon tiel fortan ke ĝi povas movi monton, sed mi ne havas amon, mi estas nenio. Se mi donas al malriĉulo ĉion kion mi havas kaj eĉ dediĉas mian korpon en fajron, sed mi ne havas amon, mi akiras nenion. Amo estas pacienco, amo estas bonkoreco. Ĝi ne envias, ĝi ne fanfaronas, ĝi ne fieras. Amo estas ne kruda, ĝi estas ne mem-serĉa, ĝi ne estas facile kolerema, ĝi havas nenian registron de erara faro. Amo ne ĝuas malicon, sed ĝojas en la vero. Ĝi ĉiam protektas, ĉiam fidas, ĉiam persistas." I Cor. 13-7
Jen precize estas la budhisma instruo, ke la kvalito de nia koro estas multe pli grava ol ĉiuj eksterordinaraj potencoj, kiujn ni havus, niaj kapabloj profeti la estontecon, la forto de nia kredo aŭ ĉiaj troaj gestoj kiujn ni farus. Do kiam temas pri teologiaj konceptoj kaj teorioj budhismo kaj kristanismo certe estas malsamaj. Sed kiam temas pri koraj kvalitoj, virtoj kaj kondutoj, ili estas tre similaj.

Demando: Ĉu Budhismo estas scienca?
Respondo: Antaŭ la respondo, estas plej bone, ke ni difinu la vorton "scienco". Laŭ la vortaro, Scienco estas "scio, kiu povas fariĝi sistemo laŭ la faktoj de oniaj vidoj kaj pruvoj por ekspliki la ĝeneralajn naturajn leĝojn. Ĝi estas branĉo de scioj, ĉion el kiuj oni povas studi precize." Iuj aspektoj de Budhismo ne konformas al ĉi tiu difino, tamen la esencaj instruoj de Budhismo, la Kvar Noblaj Veroj, plej konformas al ĝi. Suferado, la unua Nobla Vero, estas sperto, kiun oni povas difini, sperti kaj mezuri. La dua Nobla Vero eksplikas, ke sufero havas naturan kaŭzon, la avido, kiun oni ankaŭ povas difini, sperti kaj mezuri. Ni ne provas ekspliki la suferon per terminoj de la metafizika koncepto aŭ mitoj. Laŭ la tria Nobla Vero, Sufero estas forigebla ne per dependo al la supera estulo, kredo aŭ preĝoj, sed simple per forigo de la kaŭzo. Tio estas komprenebla. La kvara Nobla Vero, la metodo por forigi la suferon, denove neniel koncernas metafizikon, sed dependas de konduto en specialaj manieroj. Kaj la konduto estas ankaŭ pruvebla. Budhismo forigas koncepton de la superhomo kaj kiel scienco eksplikas la originon kaj okazon de la universo per la terminoj de naturaj leĝoj. Ĉio ĉi bone montras la sciencan sintenon. Krome, la konstanta konsilo de la Budho, ke ni ne blinde kredu sed esploru, ekzamenu kaj pripensu laŭ nia propra sperto, sendube havas sciencan naturon. En sia fama Kalama Sutro la Budho diris:

"Ne iru laŭ la revelacio aŭ tradicio; ne iru laŭ la rumoro aŭ sanktaj verkoj; ne iru laŭ la onidiro aŭ nura logiko; ne iru laŭ la antaŭjuĝo de ideo aŭ alies ŝajna kapablo kaj ne iru laŭ la ideo "Li estas nia instruisto". Sed kiam vi mem scias bone, ke afero estas bona, ke ĝi estas ne kulpigebla, ke ĝi estas laŭdinda por la saĝuloj kaj ke ĝi kondukas al feliĉo pruvite per praktikado kaj observado, tiam sekvu la aferon."
A.I,188
Do ni povas diri, ke kvankam Budhismo estas ne tute scienca, tamen ĝi efektive havas fortan sciencan sencon kaj certe estas pli scienca ol aliaj religioj. Estas signifplene, ke Albert Einstein, la plej granda sciencisto en la dudeka jarcento, diris pri Budhismo:
"La estonta religio estos kosma religio. Ĝi superos personan dion kaj evitos dogmojn kaj teoriojn. Kovrante ambaŭ naturan kaj psikan kampojn, ĝi devus baziĝi sur religia senco estiĝinta el la sperto pri ĉiuj aferoj naturaj, psikaj kaj ankaŭ komunecaj. Budhismo konformas ĉi tiu priskribo. Se estas ia religio, kiu povus kontentigi la bezonon de moderna scienco, ĝi certe estus neniu alia krom Budhismo."

Demando: Mi aŭdis de tempo al tempo, ke budhaj instruoj nomiĝas Meza Vojo. Kion signifas tiu ĉi termino?
Respondo: La Budho donis al sia Nobla Okopa Vojo alian nomon, majjhima patipada, kiu signifas "la Mezan Vojon." Tio estas tre grava nomo, ĉar ĝi sugestas al ni, ke estas ne sufiĉe nur sekvi la vojon, sed ni devas sekvi ĝin en speciala maniero. Homoj povas fariĝi rigidaj pri religiaj reguloj kaj praktikoj kaj fine fariĝas vere fanatikaj. En Budhismo oni devas sekvi kaj praktiki la regulojn en ekvilibra kaj racia maniero, kiu evitas ekstremismon kaj troecon. La antikvaj romianoj kutime diris "Moderecon en ĉiuj aferoj" kaj budhanoj tute konsentas kun tio.

Demando: Mi legis, ke Budhismo ĝuste estas nur formo de Hinduismo. Ĉu tio estas vera?
Respondo: Ne, tio ne estas vera. Budhismo kaj hinduismo havas multe da komunaj etikaj ideoj, ili uzas iom da komunaj terminoj kiel la vortoj karmo, samadhio kaj nirvano, kaj ili ambaŭ originis el Hindio. Tio kondukas iujn al la opinio, ke ili estis samaj aŭ tre similaj. Sed kiam ni rigardas trans la eksterajn samecojn, ni vidas, ke la du religioj estis distingeble diferencaj. Kiel ekzemple, Hindianoj kredas je supernatura Dio dum budhanoj ne. Unu el la centraj instruoj de Hinda socia filozofio estas la ideo de klaso, kiun Budhismo firme malakceptas. Rita purigado estas grava praktiko en Hinduismo, sed ĝi estas ne trovebla en Budhismo. En budhismaj verkoj la Budho ofte kritikis la instruojn de la brahmanoj, la hindiaj pastroj, kaj ili emis kritiki iujn el liaj ideoj. Tio ne okazus se Budhismo kaj Hinduismo estus samaj.

Demando: Sed la Budho vere kopiis la ideon pri Karmo de Hinduismo, ĉu ne?
Respondo: Hinduismo vere instruis doktrinon pri karmo, kaj ankaŭ reenkarniĝo. Sed iliaj priskriboj pri la ambaŭ instruoj estas tre malsamaj de la budhismaj. Kiel ekzemple, Hinduismo diras, ke nia karmo decidas nin dum budhismo diras, ke nia karmo nur influas nin. Laŭ Hinduismo eterna animo aŭ atmo pasas de vivo al la sekva dum Budhismo diras, ke estas ne tia diro pri animo, anstataŭ konstante sanĝebla fluo de renaskiĝinta mensa energio. Jen nur estas iom el multaj diferencoj inter la du religioj pri karmo kaj renaskiĝo. Sed eĉ se Budhismaj kaj Hinduismaj instruoj estus samaj, tio ne nepre signifas, ke la Budho senpense kopiis la ideon de aliaj.
Iam okazas, ke du homoj sendepende faris precize saman eltrovon. Eltrovo de evoluo estas bona ekzemplo. En 1858, ĵus antaŭ la eldono de sia fama libro La Origino de la Specoj, Ĉarles Darwin trovis, ke alia viro, Alfred Ressell Vallace, jam elpensis la ideon de evoluado kiel li faris. Darwin kaj Wallace ne kopiis la ideon de la alia, sed per studado pri la sama fenomeno ili venis al sama konkludo pri tio. Do eĉ se Hinduisma kaj budhisma ideoj pri karmo kaj renaskiĝo estus samaj, kiuj fakte estas malsamaj, tio ne estas nepra pruvo pri la kopiado. La vero estas, ke per enrigardo disvolvita en siaj meditado, Hinduismaj sanktuloj akiris malklaran ideon pri karmo kaj renaskiĝo, kiujn la Budho poste eksplikis pli perfekte kaj akurate.

Published at 09:45 ( 5 comments / 129 visits )
This post is public

June 25, 2009

Antaŭskribo Al la Kvara Reviziita Versio



Antaŭ cirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Sinpagura Universitato venis por viziti min. Ili plendis, ke ofte estas malfacile por ili respondi demandojn pri budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. Mi petis ilin doni al mi kelkajn ekzemplojn de tiuj demandoj, kaj kiam ili tion faris, mi surpriziĝis, ke inteligentaj kaj bone klerigitaj junaj budhanoj scias tiel malmulte pri sia religio, kaj tiel hezitas en eksplikado al aliaj homoj. Mi notis multajn el la demandoj, aldonis iom el tiuj, kiujn oni ofte demandis min, kaj tiel "Bona Demando Bona Respondo" alvenis al ni. La ĉefa celo de tiu ĉi broŝuro estas utileco por Singapuranoj, tamen mi surpriziĝis kaj kontentiĝis, ke ĝi havas internacian legantaron. Oni presis pli ol 150000 ekzemplerojn de angla versio, kaj presis ĝin multefoje en Usono, Malajzio, Barato, Tajlando kaj Sri-Lankao. La broŝuro jam tradukiĝis en 14 lingvoj kaj lastatempe tradukiĝis en Bhasa Indonezia kaj Hispana. En tiu ĉi kvara ĝisdatigita kaj plilarĝigita versio mi aldonis iom pli da demandoj kaj provizis, mi esperas, bonajn respondojn al ili. Mi ankaŭ aldonis ĉapitron, en kiu estas iom da diroj de la Budho. Mi esperas, ke tiu ĉi libreto daŭre stimulu intereson pri Budha Dharmo.

S Dhammika
Singapuro 2005

Published at 09:44 ( 0 comments / 72 visits )
This post is public

June 25, 2009

Venos ĝisdatigita versio de "Bonaj Demandoj Bonaj Respondoj"

Antaŭ nelonge eldoniĝis la ĝisdatigita versio de "Good Question Good Answer", kies malnovan version mi esperantigis kaj transpublikigis ĉi tie. Do ankaŭ mi ekfaris la ĝisdatigon de mia esperanta traduko laŭ la nova originalo, kaj transpublikigos ĉi tie ĉapitron post ĉapitro.

Mi esperas, ke dum la tralegado samideanoj povus helpi min trovi kaj korekti erarojn en mia traduko.

Ĉion bonan al vi!



Published at 09:42 ( 0 comments / 58 visits )
This post is public

April 11, 2009

Sutro pri Karmo


Iam Honorulo Anando ĉeestis kunvenon sur la Angla monto kune kun mil ducent kvindek budhanoj.

Honorulo Anando faris kulton al la budho, ĉirkaŭiris lin trifoje kaj kaŭriĝis kun dekstra genuo sur la tero kaj alpremintaj manoj ĉe la brusto. Li faris demandon al la Instruisto Ŝakjamunio: "En la lasta periodo de budhismo, la vivuloj en la Jambudvipo emos fari malbonaĵojn, ne respektos tri Gemojn, nek estimos gepatrojn, nek obeos regulojn kaj virtojn. Ili estos malhonoraj, malriĉaj, mankaj je membroj. Ili mortigos vivestaĵojn ĉiutage, kaj estigos grandan diferencon inter riĉuloj kaj povruloj. Kian efekton ili suferos? Mi esperas, ke vi, la Honorulo, ekspliku al la disĉiploj bonkore."

La Budho diris al Anando kaj ĉiuj disĉiploj: "Bone, bone! Aŭskultu atente. Mi eksplikos klare al vi. Ĉiuj junaj, maljunaj, viraj aŭ inaj, feliĉaj kaj malfeliĉaj ĝuas kaj suferas senfine nur pro la efekto el karmo. Kion fari? Unue estimu la gepatrojn, kredu je Tri Gemojn, evitu kaŭzi morton al vivestaĵojn kaj liberigu ilin, praktiku budhismon kaj faru almozdonon. Tio ebligos al ili ĝui feliĉon en postaj vivoj."

La Budho diris verson pri karmo:

Destinaj estas riĉo kaj honoro,
Kiujn oni rikoltis en antaŭaj vivoj.
Oni ĝuos fortunon en la postaj vivoj
Ĝin Kredante kaj tenante en la koro

Se vi volas scii kaŭzon en antaŭaj vivoj,
Do rigardu kion vi suferas en la nuna vivo.
Se vi volas scii la efekton en la postaj vivoj,
Do rigardu kiel vi kondutas en ĉi tiu vivo.

Aŭkultu atente, bonuloj kaj kreduloj
Pri sutro de karmo.
kaŭzoj kaj efikoj de la tri vivoj estas ne bagatelaj
La instruoj de la Budho estas gravaj kaj veraj.

Kial iuj estas mandarenoj en ĉi tiu vivo?
Ili orumis budhajn statuojn en antaŭaj vivoj.
Ili ĝuas la meriton kultivitan en antaŭaj vivoj,
Ili akiras la mandarenaj vestaĵoj ĉe la budho.

Ni ore beligas nin per orumado al la budho.
Ni vestas nin per la vestoj al la budho.
Ne prenu facile fariĝi mandareno,
De kie ni rikoltas se ni ne semis?

Kial iuj ĝuas honoron sur ĉevalo aŭ portseĝo?
Ili riparis pontojn aŭ vojojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj surportas valorajn vestojn?
Ili donacis vestaĵon al povruloj.

Kial iuj havas sufiĉan por manĝi kaj trinki?
Ili donis manĝaĵon kaj trinkaĵon al la povruloj en antaŭaj vivoj.
Kial iuj suferas pro malsato kaj soifo?
Ili almozdonis neniom en antaŭaj vivoj.

Kial iuj loĝas en etaĝdomoj kaj domegoj?
Ili konstruis monaĥejojn kaj kioskojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj ĝuas feliĉon kaj riĉecon?
Ili almozdonis rizon al monaĥejoj en antaŭaj vivoj.

Kial iuj estas ĉarmaj en ĉi tiu vivo?
Ili adoris budhojn per floroj kaj fruktoj en antaŭaj vivoj.
Kial iuj estas saĝaj kaj inteligentaj?
Ili recitis sutroj aŭ praktikis budhismon en antaŭaj vivoj.

Kial iuj havas fidelan kaj ĉarman edzinon?
Ili havis bonan rilaton en budhismo en antaŭaj vivoj.
Kial iuj geedzoj ĝuas longajn vivojn?
Ili ornamis budhajn statuojn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj estas en akompanoj de gepatroj?
Ili estimis la solulojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj estas orfoj sen gepatroj?
Ili estis birdpafistoj en antaŭaj vivoj.

Kial iuj havas multe da idaro?
Ili estis liberigemaj al birdoj
Kial iuj ne povis teni idojn vivaj?
Ili mortigis bebojn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj ne havas filon en ĉi tiu vivo?
Ili detruis nestojn kaj nestojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj ĝuas longan vivon?
Ili liberigis kaptitajn bestojn per mono en antaŭaj vivoj.

Kial iuj suferas de mallonga vivo?
Ili mortigis vivestaĵojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj restas senedzine en ĉi tiu vivo?
Ili adultis kun alies edzinoj en antaŭaj vivoj.

Kial iuj suferas de vidvineco en ĉi tiu vivo?
Ili malestimis la edzon en antaŭaj vivoj.
Kial iĝis sklavinoj en ĉi tiu vivo?
Ili estas malfidelaj en antaŭaj vivoj.

Kial iuj havas brilan okulon en ĉi tiu vivo?
Ili oferas lampoleon al la budhoj en antaŭa vivo.
Kial iuj estas blindaj en ĉi tiu vivo?
Ili gvidis eraran vojon en la antaŭa vivo.

Kial iuj esstas leporlipaj en ĉi tiu vivo?
Ili forblovis budhan lampon en antaŭaj vivoj.
Kial iuj estas surdaj kaj mutaj en ĉi tiu vivo?
Ili insultis gepatrojn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj suferas ĝibecon en ĉi tiu vivo?
Ili priridis kultantojn de budhoj en antaŭaj vivoj.
Kial iuj havas disformajn manojn en ĉi tiu vivo?
Ili kaŭzis malhelpojn al homoj en antaŭaj vivoj.

Kiam iuj estas lamaj en ĉi tiu vivo?
Ili rabis aliulojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj estas bovoj kaj ĉevaloj en ĉi tiu vivo?
Ili ne repagis ŝuldojn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj estas porkoj kaj hundojn en ĉi tiu vivo?
Ili trompis homojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj suferas de malsano en ĉi tiu vivo?
Ili mortigis vivojn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj vivas sane en ĉi tiu vivo?
Ili helpis homojn resaniĝi en antaŭaj vivoj.
Kial iuj iĝis malliberuloj en ĉi tiu vivo?
Ili fikatenis homojn en antaŭaj vivoj.

Kiam iuj mortas de malsato en ĉi tiu vivo?
Ili fikonsumis grejnojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj mortis de veneno?
Ili venenis vivestaĵojn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj suferas de soleco?
Ili damaĝis aliulojn en antaŭaj vivoj.
Kial iuj ĝuas plenecon de familianoj?
Ili helpis la solecajn kaj maljunajn en antaŭaj vivoj.

Kial iuj iĝis frenezaj kaj epilepsiaj en ĉi tiu vivo?
Ili perforte manĝigis vinon kaj viandon al monaĥoj.
Kial iuj sin pendigas en ĉi tiu vivo?
Ili rabis kaj eltrudis monon en antaŭaj vivoj.

Kial iuj estas gevidvaj en ĉi tiu vivo?
Ili estis enviemaj en antaŭaj vivoj.
Kial iuj suferas de incendio kaj tondrado?
Ili ne estis justaj dum komerco en la antauaj vivoj.

Kial iuj vundiĝis de serpentoj kaj tigroj?
Ili kaŭzis malamon de aliuloj en antaŭaj vivoj.
Oni rikoltos tion, kion ili semas,
Kiun kulpigu se ili en infero suferas?

Ne opiniu, ke karmo estas ne videbla,
Efektoj okazas al vi mem kaj viaj idoj.
Rigardu la feliĉulojn antaŭ vi
Se vi ne kredas pri la bonfaroj kaj meritoj.

Oni ĝuas fortunon kultivitan de antaŭaj vivoj.
Oni degeneros pro la malbonaj kondutoj nunaj.
Se iu kalumnias la sutron pri karmo,
Ili perdos homecon en la postaj vivoj.

Se iu praktikas laŭ la sutro pri karmo.
Budhoj kaj bodisatvoj atestas por li.
Se iu kopias la sutron pri karmo,
Ili ĝuas familian prosperon ĝis idaro.

Se iuj portas kun si la sutron pri karmo,
Fatalaĵoj ne falos sur ilin.
Se iuj predikas sutron pri karmo,
Ili ĝuos saĝon en la postaj vivoj.

Se ili prikantas la sutron pri karmo,
Ili ĝuas estimon de aliaj en postaj vivoj.
Se ili presas kaj distribuas la sutron pri karmo,
Ili ĝuos feliĉon kaj riĉegon en la postaj vivoj.

Se iu kultas la sutron pri karmo,
Ili ĝuas kontentecon en ĉio.
Se iu kredas je la sutro pri karmo,
Ili naskiĝos kune en la okcidentan paradizon.

Ne findireblas la tri-vivaj kaŭzoj kaj efektoj.
Dio ne perfidas bonulojn.
Fortuno benos tiujn,
kiuj proponas distribui la sutron

Unu prediku al dek, kaj dek al cent.
Fariĝu bonuloj koninte kaŭzon kaj efekton.

Noto:
Karmo: Regulo de kaŭzo kaj efekto
Tri Gemoj: Budhoj, Instruoj de budhoj kaj Komunumo de Budhaj Disĉiploj.
Tri Vivoj: Ĉu tempdaŭro kavas siajn pasinteco, nuneco kaj estonteco.Vivo estas ankaŭ same. Ni havis nian antaŭan vivon; ni havas nian nunan vivon, kaj ni havos nian estontan vivon.

Published at 09:37 ( 3 comments / 216 visits )
This post is public

April 6, 2009

Pri Karmo kaj Malsano

  Pri Karmo kaj Malsano



  Laŭ budhismo ĉio estiĝis laŭ kaŭzo kaj kondiĉo. Se ni enterigas semon en fekunda kampo, ĝi ĝermos, kaj post nia sarkado, akvumado kaj sternado ni havas bonan rikolton. Se ni ne semus, ni rikoltus nenion per la sama prilaborado en la kampo. La semo estas kaŭzo kaj la prilaborado estas ekstera kondiĉo por la abunda rikolto. La kaŭzo havas la ĉefan rolon en estiĝo de estaĵoj.



  Estas same al plej multe da malsanoj. La mortigado kaj damaĝo al la vivestaĵoj en la antaŭaj vivoj estas la kaŭzo de malfacile kuraceblaj malsanoj. Por tiaj malsanoj pli efikas la budhisma metodo, ke oni pentu, faru ĉion bonan precipe ne plu kaŭzu morton al vivestaĵoj kaj laŭeble savu ilin el danĝero, ol la nura medicina metodo. Tamen estas malsanoj kaŭzitaj nur de ekstera medio aŭ kondiĉo. Tio estas facile kuraceblaj por kuracistoj. Se oni malsanas, estas plej efike praktiki ambaŭ metodoj.



  Iuj nur opinias, ke iu insekto portas bakteriojn aŭ virusojn por malsano, kaj se ili mortigos ĉiujn malsanokaŭzajn insektojn, ili estos sekuraj. La ideo ne estas tiel prava, ĉar ĉiuj vivantaj en la monto kontaktiĝas kun la insektoj, tamen nur iuj suferas malsanon dum la aliaj estas sanaj. De tio oni povas vidi, ke la insekto ne kaŭzas malsanojn al ĉiuj. Sed pro kio iuj suferas pro iuj insektoj? Se oni esploras pli profunde, la budhisma teorio pri karmo donos ĝustan respondon. La malsanuloj havas sian antaŭan kaŭzon, kiu estiĝis de ilia antaŭa mortigado. Same, se ni mortigas por resanigi nin aŭ teni nin sanaj, eble tio havas iom da efiko nur en la nuna tempo, sed kio okazos poste? Terure, ĉar ni estigas la estontan kaŭzon de sufero.



  Ĉi tie mi donos du ekzemplojn. Unu estas Majstro Zonghu, mia monaĥa samideano en Duobao Monaĥejo dum la alia estas budhanino en mia hejmvilaĝo.



  Antaŭ pli ol dek jaroj mi ekkontaktis kun Majstro Zonghu en Duobao monaĥejo, laborante kun li en la monaĥeja biblioteko. Li aspektis bonfarta, sed subite iutage li sentis malkomfortecon kaj oni sendis iun akompani lin al hospitalo, tamen, post la diagnozo, oni trovis, ke li suferis de grava hepata malsano jam ne plu kuracebla. Fakte tian malsanon li eksuferis ekde sia juneco, kaj ĝuste pro la grava malsano, li konsciis la gravecon de homa vivo kaj fariĝis monaĥo pro sia firma kredo al budhismo. Post kelkaj tagoj ekde la enhospitaliĝo, ankaŭ li informiĝis pri la graveco de sia malsano, li do telefonis al la monaĥejo, petante, ke oni recitu sutron por favori lin. Ni vere agis laŭ lia peto, kaj post kelkaj tagoj li elhospitaliĝis bonfarte. Tiel li vivis kune kun ni kiel antaŭe. Post ĉirkaŭ tri jaroj li subite vomadis sangon iunokte, kaj estis denove portita en hospitalon plej bonan en la provinco. Oni sciis, ke sangado de tia malsanulo signifas finon al li. Tamen strange, li denove revenis al ni post tri aŭ kvar tagoj kaj pace vivis kun ni dum aliaj tri jaroj ĝis alifoja vomado de sango. Sed li resaniĝis aliafoje post kelkaj tagoj. Antaŭ du jaroj li ricevis operacion laŭ propono de iu kuracisto, sed bedaŭrinde, la operacio malsukcesis, kaj la rezulto malesperigis la kuracistojn. Sed tamen, li denove sin savis el morto, kaj ĝis nun ankoraŭ vivas en la monaĥejo. La kuracistoj opinias, ke lia aferoj estas eksterordinaraj, kaj ili atribuas lian resaniĝojn al la beno de budhoj.



  Lia sperto pruvas, ke lia malsano el la antaŭa karmo estas kuracebla per budhisma metodo,ĉar li estas tre pia kaj diligenta bikŝuo.



  En mia vilaĝo estas upasakino, kiu havas intiman rilaton al ni. Ŝia nomo estas Bai Fenĝian. Antaŭ kelkaj jaroj dum mi hejmrevenis por viziti miajn gepatrojn, ŝi diris al mi, ke ŝi suferas pro iu virina malsano. Mi eksplikis pri la karma teorio kaj proponis, ke ŝi pentu pri siaj antaŭaj malbonaj kondutoj, sintenu de kaŭzo al mortigado kaj laŭeble savu suferantajn bestojn, kaj krom tio, ankaŭ konsultu kuraciston por kuraci la malsanon. Antaŭ du jaroj mi informiĝis detale de ŝi, ke ŝi resaniĝis tute sen kuracado. Post la diagnozo, oni konstatis, ke ŝi havas naŭ tumorojn en sia utero, kaj devas tuj ricevi operacion. Ĵus antaŭ la operacio, ŝi demandis al la ĉefkuracisto, ĉu li certas, ke li povos sukcesi en ŝia resanigo. Li ne kuraĝis doni jeson. Do ŝi akiris ĉiujn monojn preparitajn de la edzo por sia operacio, kaj petis sian edzon reveni hejmen. Poste, anstataŭ ricevi la operacion, ŝi decideme elhospitaliĝis kaj ekloĝis en proksima monaĥejo. Tie ŝi kultis budhojn, recitis sutrojn, faris kontribuon, kaj aĉetis suferajn bestojn kaj liberigi ilin. Post nelonge ŝi elspezis la tutan monon preparitan por la operacio. Vivante en la monaĥejo, ŝi iom kaj iom resaniĝis. Post tri monatoj ŝi revizitis la hospitalon kaj faris alifojan diagnozon. La rezulto mirigis ĉiujn kuracistojn en la hospitalo, kaj ankaŭ ŝin mem: La tumoroj tute malaperis lasante nur malgrandan cikatron en la ulcero. La ĉefkuracisto diris, ke ankaŭ la cikatro malaperos post nelonge. Ŝia eksterordinara sperto inspiris multajn homojn en kaj ekster nia vilaĝo. Nun gvidante la vilaĝajn budhaninojn en la kromlabora praktikado kiel estrino, ŝi estas aktiva kaj en sia propraj vivo kaj laboro kaj en la budhanaj aktivadoj.



  De tio ni scias, ke estas pli grava la karmo al nia malsano ol la ekstera modio, do plej bone estimu ĉiujn vivestaĵojn por teni nin bonfartaj. En Ĉinio cirkulas versaĵo pri kaŭzo kaj konsekvenco laŭ budhisma vidpunkto. Mi jam prove esperantigis ĝin kaj poste nelonge publikigos ĝin post refoja kontrolado.



Published at 07:56 ( 2 comments / 159 visits )
This post is public

March 28, 2009

Rakonto pri Moskitoj

  Esperantigis Miaohui

Aro da moskitoj cirkuligis informon ekscitite ĉe cisterno, ke estas dikulo en malgranda etaĝdomo proksima je kelkaj kilometroj kaj ke la dikulo estas juna kaj blanka kun sango freŝa kaj bongusta. La moskitoj interkonsiliĝis kiel ĝui la frandaĵon.

Rano ŝtele proksimiĝis al la cisterno kaj ĝojplene kalkulis la moskitojn, "Ne malmulte! Jen abunda festeno!"

Serpento etendis sian kapon kaj fiksrigardis la ranon: "Mi atakos tuj kiam vi ekmanĝos moskitojn. Hahaha!"

Aglo najlis sian rigardon al la fantazia serpento tra la herbaro, kaj samtempe sin mallevis iom post iom.

Junulo sin kaŝis en ombro kaj celis sian pafilon al la aglo: "Malalten, malalten kaj pli malalten!"

Ne malproksime estis polica aŭto. Policano rigardis la junulon per teleskopo. "Tiu junulaĉo ĉasas kontraŭ leĝo. Mi arestos lin tuj post lia pafo."

La policestro estis dika kaj blanka. Li frapadis je sia vizaĝo per unu mano kaj senjukigadis siajn krurojn per la alia. "Kion vi rigardas! Kion vi rigardas! Helpu min mortigi la moskitojn, Rapide!

Published at 06:49 ( 10 comments / 252 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 next →

( 131 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Miaohui

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...