La trian de novembro, lundon, subtila pluveto, aertemperaturo: 7~9 gradoj centigradaj

La kuracisto fotis terpomon per sia posxtelefono. La

terpomo estas kiel stomako. Laux Cxina medicino, gxi

estas bona medicinajxo por stomaka malsano. Mia majstro

diris rakonton pri terpomo. En la Granda Kultura

Revolucio (1966-1976), oni devis ne sinokupi pri komercaj

aferoj en Cxinio. Oni nomis cxi tion "Trancxi Kapitalisman

Voston". En hejmvilagxo de la majstro, estis ulo kiu kastris

porkojn por subvencii al sia vilagxo. Li malaperis dum du

jaroj. Oni diris ke li estis murdigita kaj lia kapo estis trovita

en tero. Li revenis post du jaroj. Pruvigxis, ke li estis

malliberigita en alia vilagxo cxar li kastris porkojn tie. Iuj

trovis terpomon en tero kaj sxercis ke gxi sxajnis la kapon

de la kastristo. Aliaj uloj preterpasis kaj auxdis gxin. Ili

revenis kaj diris ke la kapo de la kastristo estis trovita el

tero.



La kapo de la eksterplanedulo ne sxajnas terpomon.