La kuracisto estas babilema. Sed ĉi tio, li diris, estas

interesa. Tradicia Ĉina kuracisto devas havi bonan

moralon. Kiam li lernis medicinon, lia instruisto donis

ekzemplon al li. Se kuracisto A trovis malbonan recepton

de la kuracisto B. Eble, la recepto preterlasis unu aŭ du

specojn da herbodrogo. A ne estas amiko de B. A devis

silente aldoni la preterlasitajn herbodrogojn kaj diris al la

malsanulo ke lia recepto estas tute sama kiel la recepto de B.

Vi pensus ke ili trompis la malsanulon? Sed A protektis la

reputacion de B silente. Kaj la kredo de la malsanulo estas

grava por la kuraco.


Eksterplantulo estas kredema.