| June 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
KARAVANO DE “OROBIE” MONTAROJ kaj ESPERANTO!!!
| June 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
KARAVANO DE “OROBIE” MONTAROJ kaj ESPERANTO!!!
VIN INVITAS
(Cigana DorsoSako)
KIO ESTAS… “ZAiNo ZiNgAro” estas projekto de LEGAMBIENTE BERGAMO por antaŭenpuŝi interkulturan interŝanĝon respektante malsamecojn inter la popoloj de la mondo, por atingi pli viveblan mondon, por ĉiuj kaj pacan. Ambasadoroj de tia mondo estas vojaĝantoj, kiuj per siaj spertoj, proparolas kaj disvolvigas plurkulturon, belecon de malsameco, riĉecon de vario. Tial ni organizas festivalon pri vojaĝo kaj vojaĝantoj, por gustumi tiajn temojn rekte el la buŝo kaj koro de la ge-vojaĝantoj.
1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)
Pizo/Pisa (Italio), 18a-24a de septembro 2008
De ĵaŭdo la 18an de septembro ĝis merkredo la 24an, okazos en Italio nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas 1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo...
Sinteze, urbestroj de 6 urbetoj proksimaj al Pisa (San Giuliano Terme, Càscina, Vecchiano, Calci, Vicopisano, Buti) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno al siaj urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj lernantoj kaj al la loka junularo ĝenerale. Ili pagos ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu "kultura laboro".
Sekve, ni ne petas aliĝojn (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni ĝustatempe...) sed kandidatiĝojn - ĉar nia respondeco (de Itala Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj "kvalita" partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam enviciĝis por ripeti la eksperimenton estonte.
Inter la kandidatoj oni rapide elektos la partoprenontojn.
Pliajn informojn vi trovos ĉe http://ski.esperantoitalia.it
KANDIDATIĜA DEMANDARO
(1) Nomo:
(2) Familia Nomo:
(3) Sekso:
(4) Naskiĝdato:
(5) Retadreso(j):
(6) Loĝurbo:
(7) Adreso:
(8) Nacieco(j):
(a) Kiam kaj kiel vi esperantiĝis?
(b) En kiuj esperanto-renkontiĝoj vi jam partoprenis?
(c) Kiel vi prezentus vian landon al mezlernejaj knaboj?
(d) Ĉu vi konas popolajn dancojn el via lando? Kiujn? Ĉu vi pretas ilin montri?
(e) Ĉu vi kapablas ludi muzikon aŭ kanti popolajn kantojn de via lando?
(f) Ĉu vi kapablas kuiri tipajn manĝaĵojn el via lando? Kiujn?
ĝin sendu (kompilita) al: kandidatig xoj.ski@gmail.com