Marko Published on June 24, 2008
by Markopro

Marko's blog

Browse posts
Esperantistino brutale arestita dum geja parado en Moskvo!
Posted on May 17, 2009
18 comments (latest 2 months ago)
Francesco De Gregori - Rumore di niente
Posted on May 12, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Esperantistoj en placo Sankta Petro
Posted on April 13, 2009
13 comments (latest 7 months ago)
MONKOLEKTO de Itala Esperantista Junularo/Itala Esperanto-Federacio 'HELPE AL ABRUCO'
Posted on April 12, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
1-a Semajno de Kulturo Internacia (SKI)
Posted on August 14, 2008
1 comment (latest 10 months ago)
ZaiNo ZiNgAro (Cigana DorsoSako) - Festivalo de Subtenebla Vojaĝo
Posted on June 24, 2008
2 comments (latest 15 months ago)
Karavano de ''Orobie'' montaroj kaj Esperanto!!!
3 comments (latest 14 months ago)

Keyword tags

italia
esperanto
bergamo
montaro
italio
legambiente
mezzoldo
karavano
orobie

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 532 times

Karavano de ''Orobie'' montaroj kaj Esperanto!!!

Tuesday June 24, 2008 at 12:57AM

KARAVANO DE “OROBIE” MONTAROJ kaj ESPERANTO!!!

KIO ESTAS?
“Karavano de Orobie” estas iniciato de Legambiente Bergamo (www.legambientebergamo.it), media asocio, kune kun la Parko de Bergamaj “Orobie” kaj kune kun Esperantujo, kunligata al nacia (itala) kampanjo de Legambiente “Karavano de la Alpoj”.
Per piedirado tra la teritorio de Alpoj “Orobie” inkluzivita en la Natura Regiona Parko kaj per serio de eventoj, Legambiente Bergamo intencas proponi prikonsideron pri la temo de turismo en la Alpoj, sugestante alternativojn koherajn kun la medio. Celo de la Karavano estas diri ke eblas agi subteneblan turismon, vojaĝon, simple marŝante kaj malkovrante lokajn belecojn (multaj lokaj politikistoj subtenas fakte malsubteneblan turismon per neĝ-instalaĵoj kiuj turpigas naturon, eĉ sciantaj ke neĝo ne estas multa lastatempe...).
Per kunlaborado de Marino Curnis (bergama esperantisto kaj vojaĝanto fama pro piedvojaĝo el Bergamo al Irano “Eurasia Pedibus Calcantibus”, www.marinocurnis.com), la internacia esperantujo kaj multaj lokaj organizoj, la “Karavano de Orobie” estas eskurso tute piede, laŭ 300 kilometroj kaj dum 18 tagoj, malkovrante la estaĵoj en la Parko de “Orobie” Alpoj. Dum marŝado estas kelkaj oficialaj eventoj (precipe vespere), kaj apartaj okazoj (renkontiĝoj kun lokaj loĝantoj malkovrante la lokan kulturon).
 
KIAM?
Ekde la 23-a aŭgusto ĝis la 10-a septembro 2008. Vi povas elekti dum kiom da tagoj partopreni, tamen vi devas ĝin komuniki al organizantoj (sube estas la kontaktoj). Poste, ekde la 12-a ĝis la 14-a de septembro okazos la tria festivalo pri la subtenabla vojaĝo “Zaino Zingaro” (=Cigana DorsoSako) en Mezzoldo (Bergamo).
 
KIU PARTOPRENAS?
La karavano estas por ĉiuj, ge-esperantistoj kaj ne ge-esperantistoj, kiuj volas partopreni al piedirado kaj al kunligitaj eventoj.
 
KIAL PARTOPRENI?
Unue ĉi-jare estas internacia jaro pri lingvoj, Esperanto estas nia propono. Due per la Karavano kaj per la E-Partopreno, oni eblas doni grandan amaskomunikilan videblecon al temoj de Medio, Subtenebla Turismo, Lingvo kaj Esperanto.
 
KIOM DA MONOJ KOSTAS?
Legambiente Bergamo oferas per aliĝo de 30 euroj asekuron al partoprenantoj kaj asocian membrokarton kaj tranoktadon (kiam eblus, Legambiente aranĝas per helpo de urbestroj malmultekost-dormejojn ekzemple en gimnastejoj, lernejoj, ktp.). Kunportu dormosakon! Pri manĝaĵo oni devas aĉeti ĝin dum marŝado (ĉiu devas zorgi pri ĝi per sian monon). Kosto estos espereble (pro manĝo kaj dormo), 15€ tage. Vojaĝo kaj vizo al Italio estas je kosto de aligxantoj.
 
KONTAKTOJ
Por partopreni aŭ akiri pli da informoj pri la “Karavano de Orobie”:
 
 
 

3 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Ankaǔ tion ĉi mi aperigas en la hungara korespondlisto.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Markopro says:
La montara piedirado dum tiu ĉi aranĝo estas eĉ pli alloga ol la alia; krome, la ''sperta'' kunlaborado de Marino Curnis, kiun mi persone konas, garantias la seriozecon de la afero.
Dankon denove, Imre.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Tuomo Grundström says:
Eksjunulo ŝatus taŭgi kiel kandidato... Sed ankaŭ la dato ne estus ebla. Sekvas informojn de eventoj en Italio por kapti iun. Saluton kaj bondezirojn.
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...